Ruĝventra tinokoro
| Ruĝventra tinokoro | |||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| [[Dosiero:]] | |||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
| Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
| Attagis gayi
Isidore Geoffroy Saint-Hilaire 1831 |
La Ruĝventra tinokoro, Attagis gayi, estas vadbirdo kiu estas loĝanta reproduktanto en montaro Andoj de Suda Ameriko suden el Ekvadoro.
Ĝi estas membro de la familio de Tinokoredoj, grupo de etaj gregemaj birdoj kiuj adaptiĝis al vegetarana dieto de semoj kaj alia vegetala materialo.
Enhavo |
Disvastiĝo [redakti]
Tiu neotropika birdo troviĝas en altaj Andoj ĝis ĝis 4000 m altitude, kvankam ĝi povas ĉeesti tiom malalte kiom ĝis 2000 m sude de sia teritorio. Ĝi estas tre fortika kaj ne moviĝas suben eĉ pro krudaj kondiĉoj.
Aspekto [redakti]
La Ruĝventra tinokoro, kiam estas surgrunde, aspektas kvazaŭ kiel perdriko laŭ strukturo kaj bekoformo. Ĝi havas mallongajn krurojn kaj longajn pintajn flugilojn kaj aspektas plie kiel vadbirdo aŭ pteroklo dumfluge. Ĝi estas la plej granda tinokoro ĉar ĝi estas 29-31 cm longa kun enverguro de 19-21 cm.
Ambaŭ seksoj estas similaj kaj ankaŭ junuloj estas kiel plenkreskuloj, sed multe pli striitaj. La alvoko estas akra ĉaaa.
Subspecioj [redakti]
La nomiga raso A.g. gayi kiu reproduktiĝas en Ĉilio kaj Patagonio havas markitajn helruĝajn suprajn partojn kaj ruĝbrunajn suprajn partojn, kun multe da striado. A.g. latreillii de Ekvadoro estas pli avelkolora sube kaj pli malhela supre. A.g. simonsi de Peruo, Bolivio kaj nordokcidenta Arĝentino estas intermeza laŭ aspekto.
Reproduktiĝo [redakti]
La Ruĝventra tinokoro demetas 2-3 ovojn en neprofunda trueto surgrunda kaj la idoj kapablas piediri tuj post eloviĝo.
Referencoj [redakti]
- BirdLife International (2004). Attagis gayi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |
- Filmoj de Ruĝventra tinokoro ĉe Interreta Birdo Kolekto