Socia vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Socia vanelo
Socia vanelo, degermana enciklopedio
Socia vanelo, de
germana enciklopedio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: V. gregarius
Vanellus gregarius
(Pallas, 1771)
Konserva statuso
CR
Sinonimoj

Chaetusia gregaria
Charadrius gregarius Pallas, 1771
Cheltusia gregaria
Chettusia gregaria (Pallas, 1771)
Chetusia gregaria
Choetusia gregaria

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Vanellus gregarius

La Socia vaneloStepvanelo (Vanellus gregarius, antaŭe konata kiel Chettusia gregaria, unu el la du specioj el tiu genro) estas granda birdo de la genro Vanellus, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La specio reproduktiĝas en malfermaj herbejoj de suda Rusio kaj Kazaĥio. Tiuj birdoj migras poste laŭ etaj grupoj suden tra Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio, Turkmenio, Afganio, Armenio, Irano, Irako, Saŭda Arabio, Sirio kaj Turkio kaj vintras en Israelo, Irako, Saŭda Arabio, Jemeno, Eritreo, Sudano kaj nordokcidenta Hindio aŭ Barato. Tiuj birdoj vintras eventuale en Pakistano, Sri-Lanko kaj Omano. Tiu vanelo estas tre rara vaganta en okcidenta Eŭropo, kiel en Francio, kie tiu socia birdo povas troviĝi kun Eŭrazia vanelo. Ĝi manĝas simile al tiu lasta, manĝoplukante post eta kurado insektojn, kiel saltuloj, skaraboj, ktp., kaj aliajn etajn bestetojn ĉefe en stepoj, herbejoj aŭ terkulturejoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu bela mezgranda -27 ĝis 30 cm longa kaj 65 ĝis 70 cm de enverguro- vanelo havas nigrajn longajn krurojn kaj mallongan bekon. En la kapo estas nigraj krono kaj okulstrio kaj inter ili blankega strio. Sube de tio la vizaĝo kaj kolo estas flavaj. Somere plenkreskuloj havas brungrizajn dorson kaj bruston, malhelan -nigran kaj brunan- ventron kaj blankan subvoston. Ties longaj nigraj kruroj, blanka vosto kun nigra pintostrio kaj diferencigaj brunaj, blankaj kaj grizaj flugiloj igas ilin nekonfuzeblaj dumfluge.

Vintraj plenkreskuloj havas ne tiom klaran kapan bildon kaj malpli brunajn dorson kaj bruston kaj blankan ventron. Junuloj havas makulan dorson kaj nur malklaregan kapan bildon. Inoj ne tiom malhelan ventron.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Estas pariĝadaj ceremonioj. Reproduktado okazas laŭ grupoj de ĝis 20 paroj; ĉiu en sia najbara teritorio. La ino demetas tri ĝis kvin ovojn en surplanka nesto. Kovado daŭras ĉirkaŭ tri semajnojn kaj faras ĝin ĉefe la ino. La voĉo estas laŭta krek-krek.

En 2004 BirdLife International ordigis tiun specion kiel teure endanĝerigita, pro rapida kaj ne klarigita -se ne pro pliigo de terkulturo kaj brutobredado en stepoj- malpliigo. Nuna loĝantaro povas esti inter 600 kaj 1,800 ekzempleroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]