Novzelanda galinago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novzelanda galinago

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Coenocorypha
Specio: C. aucklandica
Coenocorypha aucklandica
(Gray, 1845)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Novzelanda galinagoSubantarkta galinago (angle Subantarctic Snipe, Maorie Tutukiwi), Coenocorypha aucklandica, estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj kaj endemismo de Novzelando.

Disvastiĝo kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa raso C. a. aucklandica troviĝas en insularo Aŭklando (escepte la ĉefa insulo). Aliaj subspecioj inkludas C. a. huegeli kiu troviĝas en insularo Snaroj kaj C. a. meinertzhagenae kiu troviĝas en insularo Antipodoj. La enmeto de la Pacifika rato Rattus exulans probable kaŭzis la formorton de la specio en ĉefa tero novzelanda antaŭ ĉirkaŭ 1.000 jaroj, sed la specioj de Norda Insulo kaj Suda Insulo sukcesis restiĝi en apartaj insuletoj ekzemple insulo Malgranda Barilo (ĝis jardeko de 1870: Miskelly, 1988) kaj insulo Granda de Kabo Suda]] (ĝis ĉ.1964), respektive. Ekstingiĝis entute C. a. iredalei el insulo Jacky Lee kaj el insulo [[Granda de Kabo Suda kaj C. a. barrierensis el insulo Malgranda Barilo. Lastatempe oni malkaŝis galinagon en insuleto ĉe insulo Campbell; tiu draste malpliiĝis pro enmeto de ratoj, sed post formortigo de tiuj, tiu galinago nome Galinago de insulo Campbell, Coenocorypha sp. ankoraŭ ekzistas. Krome ekzistas la Galinago de Chatham, Coenocorypha pusilla. Ambaŭ, kune kun la Novzelanda galinago estas galinagoj de la genro Coenocorypha.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Novzelanda galinago estas tre eta vadbirdo nur 23 cm longa. Lokuloj nomigas ilin simile al kivioj pro ties ŝajno kiel eta kivio de fortikaj kruroj kaj longa beko. Ili estas brunaj kaj makulitaj, plie supre, kaj montras malhelan strion traokule kiel aliaj galinagoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Novzelanda galinago nestas surplanke kaj malofte flugas pro sentimo; do la specion endanĝerigas facile eventualaj predantoj novalvenintoj kiel katoj, ratoj kaj aliaj. La ino demetas 2 ovojn kaj ambaŭ gepatroj kovas dum 3 semajnoj. Ĉiu patro zorgas po unu idon dum pli ol du monatoj.

La Novzelanda galinago multnombras ĉirkaŭ 20.000 individuoj. Loĝas kaŝe inter plantaro, sed nokte eliras.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

La popolo de Maorioj havas legendojn pri la hokioihakawai, mita birdo kiu estis nur aŭskultata. Supozate giganta rabobirdo; tiu bildo estis influata de rakontoj de la tiama formortinta Aglo de Haast kaj la laŭtaj bruoj atribuitaj al la hokioi. Tamen, Miskelly (1987; vidu ankaŭ Galbreath & Miskelly, 1988) pruvis ke la eta Novzelanda galinago respondecis pri la produktado de tia laŭta bruado nokte dum sia pariĝada flugo simila al tiu farata de la Komuna galinago per falflugado kaj per vostoplumetoj kaj tute senproporcie kun la eta grando de la birdo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]