Fulga hematopo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Haematopus fuliginosus Gould, 1845 |
||||||||||||||
La Fulga hematopo, Haematopus fuliginosus, estas birda specio de la familio hematopedoj. Ĝi estas vadbirdo endemisma en Aŭstralio kaj komune trovebla en ties marbordo. Ĝi preferas ŝtonan marbordon, sed povas ankaŭ loĝi ĉe estuaroj.
[redakti] Aspekto
Ĝi estas granda birdo (50 cm). La tuta plumaro estas nigra. Tio diferencigas ĝin klare de la alia aŭstralia hematopo, nome la Aŭstralia hematopo, Haematopus longirostris, kiu estas nigroblanka; ambaŭ specioj kunloĝas, sed ne intermiksiĝas. Krome tiu ĉi Fulga hematopo estas facile rekonebla, ĉar estas la ununura tutnigra birdo en la aŭstraliaj strandoj. Ĝi havas ruĝoranĝajn okulojn, okulringojn kaj bekon kaj rozkolorajn krurojn.
[redakti] Kutimoj
Estas loĝanta specio, kiu reproduktiĝas prefere en insuletoj aŭ ŝtonaj klifoj. Ili loĝas ĉiam proksimege de la marbordo. Ili manĝas moluskojn, krabojn, marvermojn, fiŝetojn kaj aliajn bestetojn.
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2004). Haematopus fuliginosus. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11 Majo 2006.