Orpluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orpluvio
Orpluvio (dum displumtempo)
Orpluvio (dum displumtempo)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Pluvialis
Specio: P. apricaria
Pluvialis apricaria
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Eŭrazia orpluvio aŭ simple Orpluvio (Pluvialis apricaria) estas specio el la ĥaradrioformaj birdoj, genro pluvio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi grandas 27–29 cm, havas enverguron de 66 ĝis 77 cm kaj pezas ĝis 200 gm. Sur ties dorso ksj krono aperas orkoloraj makuloj, densaj makuletoj. La norda subspecio havas somere nigrajn kapoflankon, gorĝon, bruston kaj ventron. La nigrajn kolorojn disigas de la dorsa flanko larĝa, tutkorpa blanka zono ekde la frunto ĝis la subvosto. Tiu blankega zono – kune kun flaveco dorsa- diferencigas la orpluvion disde la Arĝenta pluvio, kiu havas blankan zonon nur ĉe la kapo kaj disde la Amerika orpluvio, kiu havas ĝin nur ĝis la brusto. La suda subspecio portas somere nur malgrandan makulon surbruste kaj la blanka strio estas ne tiom karakteriza. En ĉiuj la nigro de vizaĝo kaj ventro estas pli ampleksa ol tiu de brusto kiu povas esti nur fadeno inter tiuj.

La suba korpo kaj la kapoflanko de ambaŭ subspecioj estas vintre helaj, la brusto kaj la dorsa estas orbrune makulitaj. Beko kaj kruroj estas nigraj.

Somere oni povas distingi la orpluvion kaj la arĝentan pluvion je la blankplumaj akseloj de la orpluvio. Desupre la vintra kaj somera plumaro de la orpluvio estas or-bruna.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Pluvialis apricaria apricaria estas pli norda kaj Pluvialis apricaria oreophilos estas pli suda ĉar reproduktiĝas en Danio, Germanio, Nederlando kaj Britio. Restas dirite supre diferencoj de plumaro: la suda estas malpli nigra somere.

Disvastiĝo kaj migrado[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisaspecio reproduktiĝas somere en norda Eŭropo, tio estas Nederlando, Skotio, Skandinavio -kaj Islando-, Balta Maro kaj nordaj Rusio kaj okcidenta Siberio. Ili vintras en pli sudaj kaj sudokcidentaj landoj en Britio, Irlando, Francio kaj Mediteranea Maro. Dum migrado haltas kun vaneloj, sed poste disiĝas por plua migrado. Kelkaj migras laŭ aroj ĝis de 5.000 birdoj aŭ laŭ etaj grupoj kaj eĉ paroj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi voĉo estas melodia, pursona "tlu-i, tlui". La printempaj fajfoj dum flugado estas diversaj triladoj.

La vivloko de la orpluvio estas la montaraj kaj ebenaĵaj marĉoj senarbaj, vintre agroj, marbordoj, riverdeltoj, kie ili povas forkuri facile kaj rapide kaze de danĝero. Ĝi nestas en tundroj, marĉoj, akvaj lokoj.

Ili manĝas ĉefe insektojn kaj inter ili vermojn, sed ankaŭ limakojn kaj eĉ herbojn. Dum bredado ili manĝas malproksime de la nesto.

Ili vivas ĝis 12 jaroj. Ilia disvastiĝo estas endanĝerita pro ŝanĝoj kaj malpliigo de ties medioj kaj ĝenado dum bredado, migrado aŭ manĝado.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Pluvialis apricaria

Paroj estas kutime dumvivaj. Masklo estas teritoriema kaj fosas kelkajn truojn surplanke el kiuj la ino elektas unu, ĉirkaŭ kie ambaŭ ceremonias. Post seksumado, la ino grandigas kaj kovras la truon per herboj. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas kaj post unu monato okazas eloviĝo kaj tuje elnestiĝo al manĝejo. Post alia monato la idoj jam havas plenan plumaron kaj post unu jaro ili povas bredi siafoje.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]