Tuanake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuanake
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 16° 40′ S, 144° 13′ U (mapo)-16.666666666667-144.21666666667Koordinatoj: 16° 40′ S, 144° 13′ U (mapo) f1
Situo de Tuanake
Situo de Tuanake

Map

Longo 9,5dep1f2
Larĝo 6,5dep1f3
Areo 26 (6 super marnivelo)dep1 w3f4
Loĝantaro (neloĝata)
bildo de insulo
vdr

TuanakeMata-rua-puna estas eta atolo de la Tuamotua Arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 24 km sudokcidenta de la plej okcidenta punkto de Makemo.

Tuanake havas preskaŭ duancirklan formon. Ĝi longas 9,5 km kaj maksimume larĝas 6,5 km. Estas kelkaj mallarĝaj insuloj je la norda flanko de ĝia rifo kun totala terareo de proksimume 3 km2. Ĝia laguno havas konekton al la oceano per pasejo kiu situas je la suda parto de la ringoforma rifo.

Tuanake situas nur 7,5 km for de la nordokcidenta bordo de Hiti. La grupeto de la insuloj Tuanake, Tepoto Sud kaj Hiti ankaŭ nomiĝas la "Raevski atoloj".

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua registrita eŭropano kiu vidis la atolon Tuanake estis la rusa esploristo Fabian Gottlieb von Bellingshausen en 1820.

Administracio[redakti | redakti fonton]

Tuanake apartenas al la komunumo Makemo, kiu konsistas el al atoloj Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru. Tuanake estas permanente neloĝata.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La Tuamotua kanbirdo kaj la Polinezia grundokolombo troviĝas sur la atolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]