Joseph Banks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Banks
Persona informo
Joseph Banks
Naskiĝo 13-an de februaro 1743 (1743-02-13)
en Soho
Morto 19-an de junio 1820 (1820-06-19) (77-jaraĝa)
en Isleworth
Tombo St Leonard's Church, Heston vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Soho Square vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Christ Church CollegeLernejo HarrowEton College vd
Subskribo Joseph Banks
Familio
Patro William Banks vd
Patrino Sarah Bate vd
Gefratoj Sarah Sophia Banks vd
Edz(in)o Dorothea Hugessen vd
Profesio
Okupo botanikistoarkeologo • sciencisto-esploristo • natursciencisto vd
Laborkampo plantosciencogeografio vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Banks fare de Thomas Phillips (1810).

Siro Joseph Banks, 1a Barono, Prezidento de la Reĝa Societo de Londono (24a aŭ 13a Februaro 1743 - 19a Junio 1820)[1] estis angla naturalisto, botanikisto kaj patrono de la naturaj sciencoj.

Banks famiĝis pro partopreno en 1766 en naturhistoria ekspedicio al Novlando kaj Labradoro. Li partoprenis ankaŭ kun la kapitano James Cook en lia unua veturado (1768–1771), vizitante Brazilon, Tahition, kaj Aŭstralion, kaj venate al tuja famo. Li iĝis Prezidanto de la Reĝa Societo dum ĉirkaŭ 41 jaroj. li estis konsilisto de la reĝo Georgo la 3-a pri la Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono, kaj sendis botanikistojn tutmonde por kolekti plantojn, kaj igis tiun Reĝan Botanikan Ĝardenon la plej grava el la botanikaj ĝardenoj de la tuta mondo.

Banks defendis la Britian setladon en Novsudkimrio kaj koloniigon de Aŭstralio, same kiel la establon de Botany Bay kiel loko por la ricevo de prizonuloj, kaj konsilis la britan registaron pri ĉiaj aŭstraliaj aferoj.

Li ŝajne enmetis la eŭkalipton, akacion, kaj la genron nomitan laŭ li, nome Banksia en la okcidenta mondo. Proksimume 80 specioj de plantoj portas lian nomon. Li estis ĉefa fondinto de la Afrika Asocio kaj membro de la Society of Dilettanti, kiu helpis establi la estontan Royal Academy.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sir Joseph Banks, Baronet. Britannica.com. Konsulita la 22 Junio 2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Unuarangaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Duarangaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Selektaj nepublikigitaj monografioj[redakti | redakti fonton]

  • Cameron, H. C. (1952) Sir Joseph Banks, K.B., P.R.S.; the Autocrat of the Philosophers, University of London.
  • Carter, H. B. (1964) His Majesty's Spanish Flock: Sir Joseph Banks and the Merinos of George III of England, University of Sydney.
  • Dawson, W. R. (ed) (1958) The Banks Letters, University of London.
  • Duncan, A. (1821) A Short Account of the Life of the Right Honourable Sir Joseph Banks, University of Edinburgh.
  • Gilbert, L. (1962) Botanical Investigation of Eastern Seaboard Australia, 1788–1810, B.A. tezo, University of New England, Australia.
  • Mackaness, G. (1936) Sir Joseph Banks. His Relations with Australia, University of Sydney.

Fikcio[redakti | redakti fonton]

Romanoj bazitaj sur mikso de historiaj faktoj kaj konjekto pri la frua vivo de Banks estas la jenaj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]