Hematopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eŭrazia hematopo
Haematopus ostralegus He.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Hematopedoj Haematopodidae
Genro: Hematopo Haematopus
Specio: Eŭrazia hematopo Haematopus ostralegus
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Haematopus ostralegus

Linnaeus 1758

La Eŭrazia hematopo aŭ simple hematopo, kiel la plej konata el la dek hematopoj, Haematopus ostralegus, estas longkrura birdo de la familio de Hematopedoj. Tamen la vorto "hematopo" ankaŭ uzeblas por nomigi ĉiujn membrojn de la familio.

Disvastiĝo kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej disvastigata specio inter ĉiuj hematopoj, enhavanta kvar subspeciojn reproduktantajn en okcidenta Eŭropo, centra Eŭrazio, duoninsulo Kamĉatko, Ĉinio, kaj okcidenta marbordo de duoninsulo Koreio. Neniu alia hematopo ĉeestas tiujn regionojn. Pli malproksime estas subspecio de Novzelando.

Tiu estas migranta birdo en preskaŭ tuta sia teritorio. La eŭropa loĝantaro reproduktiĝas ĉefe en norda Eŭropo, sed vintre ili povas troviĝi eĉ en norda Afriko kaj plej suda Eŭropo. Do, la ekzempleroj videblaj ĉirkaŭ Britio devenas el pli nordaj bredejoj en Skotio aŭ norda Anglio. Same okazas en la azia loĝantaro. Tiuj birdoj estas tre sociaj post reprodukta sezono.

Oni markis tri palearktajn kaj unu aŭstralazian subspeciojn: unu por orienta Azio, nome (H. ostralegus osculans), alia por kontinentaj ebenaĵoj de centra kaj orienta Eŭropo, nome (H. ostralegus longipes), alia en Novzelando, nome (H. ostralegus finschi) kaj la kvara por norda kaj okcidenta Eŭropo, nome (H. ostralegus ostralegus).

Grupo ĉe ripozado dum alta tajdo

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas grandaj -43 cm-, fortikaj -400 ĝis 700 gm-, videblaj kaj bruemaj birdoj iom similaj al pluvioj, sed multe pli grandaj. Fakte inter akvobordaj birdoj -tio estas, hematopedoj, ĥaradriedoj, skolopedoj, rekurbostruledoj kaj falaropedoj- hematopoj estas la plej grandaj, escepte la Granda kurlo. Ili estas markitaj de nigroblanka plumaro kaj ruĝaj kruroj -iom rozkoloraj-, okuloj kaj beko -iom oranĝokoloraj-. Pli specife ili havas nigrajn kapon, kolon, bruston kaj dorson kaj blankajn subajn partojn kaj flankajn partojn inter brusto kaj dorso.

Dumfluge estas videblaj nigraj partoj, nigraj flugiloj kun blanka meza strio kaj nigra fina vostoduono. De sube videblas klare nigre kapo kaj kolo, ruĝege beko kaj okuloj kaj la tuta suba parto blankege escepte iom da nigro en fina bordo de flugiloj kaj vosto.

Junuloj estas pli brunaj, havas blankan kolumon kaj pli palan bekon.

La beko[redakti | redakti fonton]

La beko -krom blankonigra plumaro- estas la eco plej diferenciga. Ĝi estas longa kaj forta -iom oranĝkolora ĉepinte-. Per ĝi hematopoj frapas kaj malfermas moluskojn kiel mituloj kaj serĉas tervermojn. Spite ties nomoj en kelkaj naciaj lingvoj (ostrero, ostraceiro, huitrier, oystercatcher, austernfischer, ostrygojad) el ostroj ne konsistas granda parto de ĝia dieto, sed malmultaj aŭ neniuj aliaj akvobordaj birdoj kapablas malfermi ilin.

Surprizige la bekoformo diversas kaj ŝanĝiĝas. Hematopoj de larĝaj bekoj -ebenaj flanke- malfermas moluskojn per perforta apartigo aŭ martelado kontraŭ la konko, dum hematopoj de pli pintaj bekoj kavas serĉe de vermoj. Kiam la birdoj migras kaj ŝanĝas manĝokutimojn ankaŭ la bekoformo ŝanĝiĝas el flankebena al pinta.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Haematopus ostralegus

Reproduktado ekas per bunta ceremonio de rondokurado. Nestoj estas nudaj truoj inter ŝtonoj en strandoj, estuaroj, marĉejoj aŭ insuletoj. La ino demetas 2 ĝis 4 olivverdajn ovojn kun malhelaj makuletoj. Kaj ovoj kaj idoj estas sufiĉe kamuflaj. Kovado daŭras preskaŭ 4 semajnoj. Idoj elnestiĝas nur horojn post eloviĝo kaj ekflugas post unu monato. Ili povas vivi ĝis 30 jaroj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas diferenciga laŭta pepado.

Ili loĝas marbordon, strandojn, klifojn, estuarojn, ktp. Tie ili manĝas moluskojn, krabojn, vermojn kaj aliajn etajn bestojn trovitajn inter koto per tre sentiva beko.

Ili estas tre sociaj en etaj grupoj. Pro tio kaj pro ties facile observebla konduto, hematopoj estas tre interesaj indikiloj de natura sano. Pro tio oni pristudis ilian vivon, ĉefe pri manĝa konduto en norda Germanio, en Nederlando kaj Britio, kaj tiele komencis grava parto de moderna scienco pri konduta ekologio.

Poŝtmarko de 1977 de Feroa insularo

Hematopo estas nacia birdo de Feroa insularo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]