Goliato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Davido kaj Goliato de Caravaggio

Laŭ la Biblio, GoljatoGoliato estis filiŝta giganto mortigita de Davido, kiu kuraĝe batalis kontraŭ li (Libro de Reĝoj, 1a Samuelo, 17). Dum militkampanjo de Israelidoj kontraŭ la Filiŝtoj, sub la regado de Saulo, Goliato defiis izraelidajn ĉampionojn. Li estis kuraĝe alfrontita de izraela junulo Davido, kiu sola akceptis la defion, per stonĵetilo kaj kelkaj ŝtonoj kiel ununuraj armiloj. Kaj ĝuste per unu ŝtono frapanta lin meze de la frunto li estis mortigita. Lia kapo estis portita kiel trofeo al Jerusalemo.

Laŭ la Biblio, tiu homo estis preskaŭ 3 m alta, survestis surkape bronzan kaskon, kaj skvamecan kirason kiu pezis 55 kg. Bronzaj tibiingoj protektis liajn krurojn kaj li portis ĵetlancon surŝultre, kies nur la fera pinto pezis 7 kg.

Zamenhof en sia traduko de Malnova Testamento uzas la formon Goljat, en akuzativo Goljaton. PIV prezentas la formon Goljat unualoke, la formon Goliato dualoke kiel sinonimon.