Ŝaul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rembrandt: Davido ludas harpon por Ŝaul.

Laŭ la juda tanaĥo respektive la kristana malnova testamento Ŝaul (hebree שאול, prononco Šā’ûlŜa'ul - „la petata“) ĉirkaŭ la jaro 1000 a.K. estis la unua reĝo de la reĝlando Izraelo. Ĝis nun krom la mencioj de li en la biblio ne ekzistas pruvoj pri la ekzisto de tiu tribestro aŭ reĝo, kaj la ekzakta tempa fiksigo de lia regotempo same ekstreme malfacilas.

Laŭ la biblio[redakti | redakti fonton]

Ŝaul, la filo de Kiŝ el Gibea en la regiono de la tribo benjamena de la juda popolo, per sia regotempo markis la transformiĝon de la juda popolo de loza ligo de unuopaj triboj al fikse organizita ŝtato. Samkiel la juĝistoj el la jarcentoj antaŭ li Ŝaul prenis la rolon de politika kaj armea gvidanto en tempoj krizaj por la juda popolo, sed kontraŭe al la juĝistoj li post la krizo ne formetis la rolon de gvidanto, sed konstante tenis ĝin.

Lia armeo venkis la semidajn amonidojn en granda batalo kaj liberigis la urbon Jabeŝ en la regiono Gilead. La regiono ŝajne apartenis al lia triba teritorio, ĉar post lia morto la urbanoj de Jabeŝ entombigis lin kaj liajn filojn "sub tamarikoarbo" (1 Sam 31,11-13). Dum la venka eŭforio li sekve en la malnova kultejo Gilgal per la juda popolo elektiĝis reĝo kaj laŭ la 1-a libro de Samuel (1 Sam 10,1) de la profeto Samuel beniĝis juda reĝo kaj mesio. Tiun agon la filistoj, kiuj tiuepoke reprezentis la grandan potencon de la komercaj marbordaj urboj kaj de la fekunda apudmarborda ebenaĵo, konsideris provoko. Ŝaul malgraŭ multnombraj armeaj bataloj neniam sukcesis decide venki tiujn malamikojn. Lia ĉefa merito estis, ke li sukcesis unuigi la judajn tribojn de la norda montara regiono (tribo Efraim), de la lando oriente de la rivero Jordano (tribo Gilead), parte de la grandaj urboj en la ebenaĵo Jesreel, kaj de la davida tribo Benjamin kaj de la regno Judio.

Ŝaul rezidis en sia hejmloko Gibea kaj komencis krei ŝtatajn strukturojn, kiuj tamen nur de liaj posteuloj povis esti sukcese firmigitaj. Inter alie li kreis malgrandan kernan armeon de profesiaj soldatoj, kaj ordonis la forpelon de ŝamanoj kaj aŭguristoj el la juda popolo. En kultaj-religiaj demandoj plurfoje ekzistis konfliktoj kun la profeto Samuel.

Ŝaul estis subtenata de sia filo Jonatano, kaj ankaŭ Davido, la batalisto el la suda montara lando, sukcesis atingi la respekton de la reĝo kaj iĝis lia bofilo. Tamen la biblio atestas, ke Ŝaul pli kaj pli ĵaluze malaprezis la kreskiĝantajn sukcesojn kaj furoron de la bofilo.

En psike malstabilaj momentoj de depresio kaj paranojo li opinis sin minacata unuflanke de Jonatano kaj Davido, aliflanke de Samuel. Laŭ la ĉapitroj 16 ĝis 26 de la 1-a libro de Samuel plurfoje li provis murdi Davidon. Davido dufoje havis la ŝancon sindefende mortigi la bopatron, sed ne faris tion.

Post multaj bataletoj kaj batalegoj la konstante malamikaj filistoj fine decide venkis la judan armeon proksime de la montaro Gilboa. La reĝo Ŝaul mem mortigis sin per sia glavo, por ne iĝi kaptito de la malamikoj. La filistoj pendigis lin kaj la filon Jonatano ĉe la fortikaj muroj de la urbo Bet-Ŝean (2 Sam 31,10). La reĝan kronon heredis la filo Iŝbal, kiu tamen estis mortigita de kunbatalistoj de Davido (oficiale sen scio kaj je forta malaprobo de Davido).

Laŭ capitro 28 de la 1-a libro de Samuel Ŝaul fine de sia vivo religie ne montriĝis modele judisma, sed antaŭ la lasta batalo vizitis la sorĉistinon de Endor, kvankam la religia leĝo tion klare malpermesis. La dum la sorĉo vokita fantomo de la jam mortinta profeto Samuel nur konfirmis la malaprobon kaj baldaŭan morton de Ŝaul.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

La fortiĝanta tribe reĝa pozicio de Ŝaul kaj de liaj filoj en la nordo de Izraelo minacis la komercajn vojojn de antikva Egiptio kaj de la fortaj komercaj urboj de la ebenaĵo kaj de la marborda regiono, tial ke unue la egiptia kaj poste ankaŭ la filista armeo kontraŭbatalis kaj fine milito de la egiptia faraono Ŝeŝonk la 1-a vere venkis ĝin. Ĉiuj urboj el la kerna regiono de reĝo Ŝaul, kiuj menciiĝas en la venka kolono de faraono Ŝeŝonk la 1-a, laŭ arkeologiaj pruvoj dum la 10-a jarcento a.K. estis detruitaj aŭ forlasitaj.

Kritikantoj (inter alie la kritika germana teologo Eugen Drewermann dum 1999) opiniis, ke la historioj pri Davido (el la suda) kaj Ŝaul (el la norda montaro) estis propagandaj verkoj el la tempo, kiam Davido jam transprenis la honoron esti reĝo de la judoj, aŭ eventuale eĉ el pli posta tempo, kiam fine de la 8-a jarcento a.K. verkiĝis historio de la juda popolo.

Fakte ŝajne Davido kun siaj kunbatalistoj uzis siajn ŝancojn, parte aktive aŭ pasive alianciĝis kun la filistoj kaj konkeris la potencon de la nordaj montaraj triboj. De la nova rezidejo Jerusalemo li starigis novan reĝlandon. Kvankam la bibliaj raportoj provas konfirmi la noblajn intencojn kaj la dian benon de Davido, ekzistas multaj spuroj de malnova konflikto inter la nordaj judaj triboj sub Ŝaul kaj la sudaj montaraj triboj Judio kaj Benjamin sub Davido.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]