Trikolora egreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Trikolora egreto
Trikolora egreto
Trikolora egreto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Egretta
Specio: E. tricolor
Egretta tricolor
(Statius Muller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Trikolora egreto (Egretta tricolor) iam konata en Nordameriko kiel la Luiziana ardeo, estas malgranda birdospecio de la familio de Ardeedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Flave reproduktejoj, blue vintrejoj kaj verde la tutan jaron.

Ĝi estas specio de birdoj el la golfaj ŝtatoj de Usono kaj norda Meksiko suden tra Centrameriko kaj Karibio al centra Brazilo kaj Peruo en ambaŭ oceanaj marbordoj amerikaj. Estas iome da postreprodukta disiĝo al tre fora nordo de la nestuma teritorio. Temas pri migranta birdospecio.

La reprodukta habitato de la Trikolora egreto estas subtropikaj marĉoj, mangrovejoj kaj lagunoj. Ĝi ĉeestas marbordajn teritoriojn

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo montrante la tri kolorojn.

Tiu specio estas 56 al 76 cm longa, kaj havas enverguron de 96 cm.[1] La iome pli granda masklo pezas 415 g averaĝe, dum la ino averaĝas 334 g.[2] Ĝi estas mezgranda, longkrura, longkola ardeo kun longa pinteca flaveca aŭ grizeca beko kun nigra akra pinto. La relative mallongaj kruroj kaj piedoj estas malhelaj ĉu grizaj aŭ flavecaj kaj rozkoloriĝas por la reprodukta sezono. Ankaŭ la beko kolorŝanĝas tiam al blua.

Plenkreskuloj havas bluecgrizajn kapon, kolon, dorson kaj suproflugilojn, kun blanka vertikala bendo laŭlonge de la antaŭa kolo. Ankaŭ la ventro kaj la subflugiloj estas blankaj. La suba makzelo estas pli flaveca kaj ĉefe la bridoj ĝis la ĉirkaŭokulo (la irisoj estas pli oranĝecaj kun pli ruĝaj bordoj) estas tre flavaj al flavoranĝaj. Ankaŭ la komenco de la blanka kolbendo estas flaveca al sablokolora. Tio estas la tri koloroj (griza, blanka kaj flava) kio estas tialo por la kaj komuna nomo kaj por la latina scienca nomo. En reprodukta plumaro, ili havas longajn bluecajn fadenecajn plumojn en la kapo kaj en la kolo, kaj pli sablokolorajn en la dorso. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Tiu specio flugas, kiel plej ardeoj, havante falditan kolon kaj etendajn iome pendantajn krurojn.

Ĝi estas silentema, sed elsendas nazecan kaj raŭkan voĉon por ekflugo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Egretta tricolor occidentalis (Huey, 1927)
  • Egretta tricolor ruficollis Gosse, 1847
  • Egretta tricolor tricolor (Statius Muller, 1776)

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Temas pri specio tre solema dumtage, sed dumnokte ripozas komunume en komunaj ripozejoj kun samspecianoj aŭ aliaj ardeoj. Ĉe manĝareoj ĝi estas teritoriema kaj forpelas energie entrudulojn, ĉu samspecianoj aŭ ne. Kiel ĉe multaj ardespecioj, ankaŭ tiu ĉi dediĉas multan tempon al plumaranĝado.

Ili povas vivi ĝis 17 jarojn.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Trikolora egreto gvatas sian predon en neprofunda akvo aŭ pli profunda akvo (ĝis la ventro), ofte kurante dume. Ili manĝas fiŝojn, krustulojn, reptiliojn, kaj insektojn. Tiu specio povas uzi la teknikon de la ombrelmanĝo, same kiel la Nigra egreto.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta habitato de la Trikolora egreto estas subtropikaj marĉoj. Ili nestumas en kolonioj, ofte kun aliaj ardeoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. La masklo ekkonstruas la neston je 2 aŭ 3 metroj supergrunde. La ino finkonstruas el bastonetoj kovritaj el herbo kaj folioj. En ĉiu ovaro la ino demetas 3–4 bluecajn ovojn tipe. Ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dum tri semajnoj. Dum pliaj 35 tagoj la gepatroj nutras la idojn per regurgitado.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • National Geographic Society: Field Guide to Birds of North America. 3. Aufl. Washington D.C. 1999, ISBN 0-7922-7451-2.
  • David Sibley: The North American Bird Guide. Pica Press, London 2000, ISBN 1-873403-98-4.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]