Madagaskara ralardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madagaskara ralardeo
Madagaskara ralardeo, Lago Ravelobe, Nacia Parko Ankarafantsika, Madagaskaro
Madagaskara ralardeo, Lago Ravelobe, Nacia Parko Ankarafantsika, Madagaskaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardeola
Specio: A. idae
Ardeola idae
(Hartlaub, 1860)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Tutmonda distribuado: flave reproduktejoj, blue vintrejoj.
Tutmonda distribuado: flave reproduktejoj, blue vintrejoj.
Tutmonda distribuado: flave reproduktejoj, blue vintrejoj.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ardeola idae map

La Madagaskara ralardeo (Ardeola idae), konata ankaŭ kiel Madagaskara ardeo, estas birdospecio de ardeo nome de la familio de Ardeedoj[1][2] kaj grupo de la ralardeoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Reprodukta plenkreskulo (45 al 48 cm longa) estas blankeca kun sablokolora al flaveca nuanco en flugiloj kaj ĉefe en brusto. La krono esta strieca, la irisoj flavaj kaj la beko tre longa, pintakra kaj tre blua kun nigra pinto. Ne estas seksa duformismo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en sudcentra kaj orienta subsahara Afriko nome en Angolo, Burundio, Komoroj, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Madagaskaro, Malavio, Mozambiko, Ruando, Reunio, Sejŝeloj, Somalio, Tanzanio, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo. Fakte la specio reproduktiĝas nur en la tuta okcidenta Madagaskaro kaj apudaj insularoj kaj migras vintre al la kontinento ĉefe al norda Mozambiko kaj tuta Tanzanio. La unuvintruloj ne revenas post la vintro, nur por la dua jaro.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj mangrovaj arbaroj, ĝangaloj, riveroj, nesalakvaj lagoj, nesalakvaj marĉoj, akvejoj de estuaroj, kaj plugebla tero (rizkampoj). Ĉiukaze estu multa akva vegetaĵaro por kaŝiĝi el eventualaj danĝeroj. Ili manĝas fiŝojn, ranojn kaj malgrandajn insektojn.

Kiel ĉe plej ardeoj ili ne emas kunvivi grupe, pro kio ĝenerale ĝi vidiĝas sola aŭ en paro.

La reprodukta sezono ekas februare al marte. La ino demetas 3 al 4 ovojn. Kovado daŭras ĉirkaŭ 20 tagojn.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en formorta danĝero pro la degradado kaj perdo de ties habitatoj kaj pro troa ĉasado.[3] Ĉirkaŭkalkulata populacio estas 2,000-6,000 individuoj enkalkulinte kaj maturulojn kaj nematurulojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Version 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  2. Peterson, A. P. 2010. Birds of the World -- current valid scientific avian names. Konsultita en januaro de 2011.
  3. iucn

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]