Novzelanda botaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Novzelanda botaŭro
Novzelanda botaŭro, masklo kaj junulo
Novzelanda botaŭro, masklo kaj junulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ixobrychus
Specio: I. novaezelandiae
Ixobrychus novaezelandiae
(A. C. Purdie, 1871)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EX eo.svg
Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Novzelanda botaŭro (Ixobrychus novaezelandiae) estas formortinta kaj enigma specio de birdo de la familio de Ardeedoj. Ĝi estis endemia de Novzelando kaj estis lastfoje registrita vivanta en la 1890-aj jaroj.[1]

Komuna nomo de tiu specio estas Makulbotaŭro, kaj ankaŭ Kaoriki (maoria).[2] La latina scienca nomo havas ankaŭ nombrajn junsinonimojn.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis foje konsiderata kiel subspecio de la Malgranda botaŭro (Ixobrychus minutus), aŭ samspecifa kun la aŭstralia Nigradorsa botaŭro, kvankam ĝi estis unuafoje priskribita de Alexander Callender Purdie[1] en 1871 kiel Ardeola Novae Zelandiae.[3][4] En 1980 la novzelanda paleontologo Peter L. Horn trovis subfosiliajn ostojn de botaŭro el Lago Poŭkava kion li nomigis kiel Dupetor flavicollis. En 1991 Philip Millener identigis la materialon trovitan de Horn kiel resto de Novzelanda botaŭro.[5]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kvankam temas pri malgranda botaŭro, tiu ĉi specio estis pli granda (longo ĉirkaŭ 38 cm)[4]) ol la Malgranda botaŭro (25–36 cm). Oni konas malmultajn specimenojn, kaj el tiuj estas eĉ duboj pri la sekso de kelkaj, kio igas publikitajn priskribojn nefidindaj. Diferencoj el la Malgranda botaŭro estas pli granda sablokolora makulo en supra flugilo, nigraj supraj partoj striecaj helbrunaj, subaj partoj striecaj malhelbrunaj kaj ruĝecaj.[6]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

En plej ĵusaj tempoj tiu birdo ests konata certe nur kiel loĝanto de la Suda Insulo de Novzelando, kaj plej registroj venis el Okcidento. Kvankam oni trovis restojn de subfosilioj en la Norda Insulo, registroj de vivantaj birdoj povus esti misidentigoj de Aŭstralazia botaŭro. La unua scienca specimeno estis atingita en Tauranga en la Norda Insulo de pastro sro. Stack en 1836, sed ĝi estas nun netrovebla. La holotipa specimeno en la Muzeo de Novzelando estis atingita el la komenco de la Lago Vakatipu en Otago.[7] Registrita habitato de tiu specio estis la arbaraj bordoj de salakvaj lagunoj kaj rojoj.[6][8]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Walter Buller citas sinjoron Docherty, kiu konis la birdon en Westland (Okcidento):

"They are to be found on the salt-water lagoons on the seashore, always hugging the timbered side of the same. I have seen them in two positions, viz.:— standing on the bank of the lagoon, with their heads bent forward, studiously watching the water; at other times I have seen them standing straight up, almost perpendicular; I should say this is the proper position for the bird to be placed in when stuffed. When speaking of lagoons as the places where they are to be found, I may mention that I caught one about two miles in the bush, on the bank of a creek; but the creek led to a lagoon. They live on small fishes or the roots of reeds; I should say the latter, because at the very place where I caught one I observed the reeds turned up and the roots gone. They are very solitary, and always found alone, and they stand for hours in one place. I heard a person say that he had opened one and found a large egg in it. They breed on the ground in very obscure places; I never heard their cry." (traduko ĉe noto)[9]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu malgranda botaŭro estis registrita kiel manĝanto de kotofiŝoj de la genro Neochanna, kaj vermoj en kaptiveco, kiam ili estis ĉe akvo.[8]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Estis registritaj du tipoj de alvokoj fare de Buller, nome "pekuliara krakakrio" kiel alarmalvoko, kaj "krio ne tute malsama el tiu de alciono, kvankam ne tiom laŭta".[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Tennyson & Martinson.
  2. 2,0 2,1 Sir Walter Lawry Buller. (1888). A history of the birds of New Zealand, 136–138. 
  3. Potts.
  4. 4,0 4,1 Purdie
  5. Worthy & Holdaway
  6. 6,0 6,1 6,2 Marchant & Higgins.
  7. Ixobrychus novaezelandiae; holotype. Collections Online. Alirita 16a Julio 2010.
  8. 8,0 8,1 Oliver.
  9. Buller. Ili troveblas ĉe salakvaj lagunoj ĉe marbordo, ĉiam ĉe la arbara flanko de tiuj. Mi vidis ili en du sintenoj: ĉu stare ĉe la bordo de laguno, kun ties kapo antaŭen, stude rigardenta akvon; alifoje mi vidis ilin rekte stare, preskaŭ perpendikule; mi dirus, ke tiu estas la ĝusta sinteno por meti la birdon kiam remburota. Pri la lagunoj kie ili troviĝas, mi povas mencii ke mi kaptis unu je du mejloj en arbustaro, borde de rojo; sed la rojo kondukis al laguno. Ili manĝas malgrandajn fiŝojn aŭ radikojn de kareksoj; mi dirus tion laste, ĉar en la tre sama loko kie mi kaptis unu mi observis la kareksojn turnitaj kaj senradikaj. Ili estas tre solemaj, kaj ĉiam troviĝas solaj, kaj staras horojn en unu loko. Mi aŭdis iun diri ke li malfermis unu kaj trovis grandan ovon en ĝi. Ili reproduktiĝas surgrunde en tre malhelaj lokoj; mi neniam aŭdis ties krion.

Cititaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Potts, T.H. (1871). "On the Birds of New Zealand (Part II)", gazeto : Transactions of the New Zealand Institute, volumo : 3, paĝoj : 59–109

Purdie, A.C. (1871). "On a (supposed) new species of Bittern from the Lake District", gazeto : Proceedings of the New Zealand Institute, volumo : 3, paĝoj : 99–100

  • Tennyson, A. and Martinson, P.. (2006). Extinct birds of New Zealand. Wellington: Te Papa Press, 40–41. ISBN 0-253-34034-4 Ŝablono:Please check ISBN. 
  • Worthy, T. H. and Holdaway, R. N.. (2002). The lost world of the moa: prehistoric life of New Zealand. Indiana University Press, 244. ISBN 0-909010-21-8. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]