Cikoniedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Cikoniedoj
Mycteria leucocephala
Mycteria leucocephala
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Gray, 1840
Genroj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Ciconia ciconia

Cikoniedoj estas familio de birdoj. La familio havas 6 genrojn kaj 19 speciojn. Ĝi estas la ununura familio ene de la ordo Cikonioformaj, kiu iam enhavis multajn familiojn.

La cikonioj estas grandaj, longkruraj, longkolaj vadbirdoj kun longaj fortikaj bekoj. Ili okupas plej el mezvarmaj mondaj regionoj, sed ili klopodas loĝi iom pli sekajn vivmediojn ol siaj parencaj ardeoj, kulerbekuloj kaj ibisoj. Alia diferenco estas, ke cikonioj ne kapablas puriĝi per lanuga polvo el makuloj de fiŝoj, do ili ne sammaniere manĝas ilin; plej ofte cikonioj manĝas ranojn, fiŝetojn, insektojn, vermojn kaj birdidojn kaj etajn mamulojn kiel ratoj, ekzemple. Cikonioj ne havas sirinksojn, do ili estas voĉe mutaj kaj ne alvokas, sed komunikas surneste per tipa bekklakado.

Cikonioj kutime ŝvebas per glita flugo kiu konservas energion. Ŝvebado postulas termikojn nome aerfluojn. Fama cikonia fotaro de Ottomar Anschütz de 1884 inspiris la dezajnon fare de Otto Lilienthal por eksperimentaj glisiloj de fino de la 19a jarcento. Cikonioj estas fortikaj, kun larĝaj enverguroj: la Marabuo, kun envergugro de 3.2 m, kunas kun la Anda kondoro je tio ke ili havas la plej larĝajn envergurojn de ĉiuj vivantaj terbirdoj.

Ties nestoj estas ofte tre grandaj kaj povas esti uzataj dum multaj jaroj. Kelkaj nestoj kreskis ĝis super 2 m en diametro kaj ĝis ĉirkaŭ 3 m profunde. Gikonioj estis supozate monogamaj, sed tio veras nur parte. Ili povas ŝanĝi partneron post migrado, kaj povas migri sen partnero. Ili tendencas rilati al nesto same multe kiel al partnero.

La grando, seria monogamio, kaj fido al preciza nestoloko fare de cikonioj kontribuas al ties gravo en mitologio kaj kulturo.

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

La centroj de cikonia diverseco estas en tropika Azio kaj sub-sahara Afriko, kun 8 kaj 6 reproduktantaj specioj respektive. Ĝuste tri specioj estas en Ameriko: nome Amerika mikterio, Magvaria cikonio kaj Jabiruo, kiu estas la plej granda fluganta birdo de Ameriko. Du specioj, nome la Blanka kaj la Nigra cikonio, atingas Eŭropon kaj okcidentan moderklimatan Azion, dum unu specio, nome la Blankorienta cikonio, atingas moderklimatajn areojn de orienta Azio, kaj unu specio, nome la Nigrakola selbekulo, troviĝas en Aŭstralazio.[1]

Genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

Blankakapa mikterio, Mycteria leucocephala

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Nigrakola selbekulo, Ephippiorhynchus asiaticus.
Marabuo, Leptoptilos crumeniferus.
Lankola cikonio Ciconia episcopus kun Nigrakapaj ibisoj.
Fluganta Blanka cikonio en Avilo, Hispanio.

Sekve de la disvolviĝo de priserĉaj teknikoj en molekula biologio fine de la 20a jarcento, kaj pli precize sekve de metodoj por studi hibridiĝo de DNA, oni havigis grandan kvanton de informo, multe el kio sugestis, ke multaj birdoj, kvankam laŭ aspekto tre diferencaj unu disde alia, estas fakte pli proksime rilataj ol supozite. Laŭe la radikala kaj influa taksonomio Sibley-Ahlquist ege pligrandigis la ordon de Cikonioformaj, aldone multajn pliajn familiojn, el kiuj plej el ili kutime estis konsiderataj kiel apartenantaj al Sfeniskoformaj (pingvenoj), Gavioformaj (kolimboj), Podicipoformaj (grebojs), Procelarioformaj (tubnazaj marbirdoj), Ĥaradrioformaj, (vadbirdoj, mevoj, ŝternoj kaj aŭkoj), Pelikanoformaj (pelikanoj, kormoranoj, suloj kaj aliaj), kaj la Falkoformaj (dumtagaj rabobirdoj). La familio de flamengoj, nome Fenikopteredoj, estas rilata, kaj estas foje klasata kiel parto de la Cikonioformaj.

Tamen, morfologia pruvo sugestas, ke la tradiciaj Cikonioformaj estu disigitaj inter du stirpojn, pli ol etendita, kvankam kelkaj netradiciaj Cikonioformaj povus esti inkludataj en tiuj du stirpoj.

La preciza situo laŭ taksonomio de la Katartedoj restas neklara.[2] Kvankam ambaŭ estas similaj laŭ aspekto kaj havas similajn ekologiajn rolojn, la novmondaj kaj la malnovmondaj vulturoj evoluis el diferencaj prauloj en diferencaj partoj de la mondo kaj ne estas proksime rilataj. Ĝuste kiom diferencaj estas ambaŭ familioj estas nune pridebatita, kaj kelkaj pli antaŭaj fakuloj sugestas, ke la novmondaj vulturoj (katartedoj) apartenas al la Cikonioformaj.[3] Pli ĵusaj fakuloj retenas ties ĝeneralan pozicion en la ordo Falkoformaj kun la malnovmondaj vulturoj[4] aŭ situas ilin en ties propra ordo, Katartoformaj.[5] La Sudamerika Klasigo Komitato movis la movmondajn vulturojn el la Cikonioformaj kaj anstataŭe lokis ilin en Incertae sedis, sed notis, ke ankaŭ movo al la Falkoformaj aŭ al la Katartoformaj eblas.[2]

Kelkaj fakuloj adoptis la taksonomion proponitan de Sibley-Ahlquist preskaŭ entute; tamen, pli komuna tutmonda konsidero retenas la tradician grupigon, kaj modifas pli ol anstataŭas ilin laŭ la novaj pruvoj disponeblaj. La familio listita ĉi tie sekvas tiun pli konservativan praktikon. Birda taksonomio estis ŝanĝanta dum kelkaj jaroj, kaj eble oni atendu ke la grandaj diferencoj inter diferencaj klasigaj skemoj pluos laŭgrade por solviĝi kiam venos pli da pruvoj disponeblaj.

Ĵusa studo pri DNA trovis, ke la familioj Ardeedoj, Balenocipitedoj, Skopedoj kaj Treskiornitedoj apartenas al la Pelikanoformaj. Tio farus Cikoniedojn la ununuran grupon.

Cikonioj estas tre distingaj kaj eble disvastigataj ĉirkaŭ Oligoceno. Kiel plej familioj de akvaj birdoj, cikonioj ŝajne stariĝis en Paleogeno, eble antaŭ 40-50 milionoj da jaroj (mj).

Kvankam kelkaj cikonioj estas tre minacataj, oni ne konas specion nek subspecion kiu iĝis formortinta en historiaj epokoj. Osto de Ciconia troviĝinta en rokŝirmejo de la insulo Reunio estis probable de birdo kaptita tie kiel manĝo fare de fruaj praloĝantoj; ne estas konata mencio pri esto de cikonioj en la Maskarenoj.

Fosiliaj cikonioj[redakti | redakti fonton]

  • Genro Palaeoephippiorhynchus (fosilio: komenca Oligoceno de Fajumo, Egiptio)
  • Genro Grallavis (fosilio: komenca Mioceno de Saint-Gérand-le-Puy, Francio, kaj Ĝebel Zelten, Libio) - eble same kiel Prociconia
  • Ciconiidae gen. et sp. indet. (Ituzaingó fina Mioceno de Paranao, Argentino)[6]
  • Ciconiidae gen. et sp. indet. (Puerto Madryn fina Mioceno de Punta Buenos Aires, Argentino)[7]
  • Genro Prociconia (fosilio: fina Pleistoceno de Brazilo) - povus aparteni al modernaj genroj JabiruCiconia
  • Genro Pelargosteon (fosilio: komenca Pleistoceno de Rumanio)
  • Ciconiidae gen. et sp. indet. - iam Aquilavus/Cygnus bilinicus (fosilio: komenca Mioceno de Břešťany, Ĉeĥio)
  • cf. Leptoptilos gen. et sp. indet. - iam L. siwalicensis (fosilio: fina Mioceno? - fina Plioceno de Sivalik, Barato)[8]
  • Ciconiidae gen. et sp. indet. (fosilio: fina Pleistoceno de Kavo San Josecito, Meksikio)[9]

La fosiliaj genroj Eociconia (meza Eoceno de Ĉinio) kaj Ciconiopsis (Deseado, komenca Oligoceno de Patagonio, Argentino) estas ofte provizore situaj kun tiu ĉi familio. Fosilia fragmento de "cikonioforma" el kuŝejo Touro Passo de Arroio Touro Passo (Rio Grande do Sul, Brazilo) povus esti de vivanta Amerika mikterio M. americana; ĝi estas el fina Pleistoceno, nome antaŭ 10.000aj da jaroj.[10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. HBW
  2. 2,0 2,1 Remsen, J. V., Jr.; C. D. Cadena; A. Jaramillo; M. Nores; J. F. Pacheco; M. B. Robbins; T. S. Schulenberg; F. G. Stiles; D. F. Stotz & K. J. Zimmer. 2007. A classification of the bird species of South America. South American Classification Committee. Konsultita la 15an de oktobro 2007
  3. Sibley, Charles G. kaj Burt L. Monroe. 1990. Distribution and Taxonomy of the Birds of the World. Yale University Press. ISBN 0-300-04969-2. Konsultita la 11an de aprilo 2007.
  4. Sibley, Charles G., kaj Jon E. Ahlquist. 1991. Phylogeny and Classification of Birds: A Study in Molecular Evolution. Yale University Press. ISBN 0-300-04085-7. Konsultita la 11an de aprilo 2007.
  5. Ericson, Per G. P.; Anderson, Cajsa L.; Britton, Tom; Elżanowski, Andrzej; Johansson, Ulf S.; Kallersjö, Mari; Ohlson, Jan I.; Parsons, Thomas J.; Zuccon, Dario & Mayr, Gerald (2006): Diversification of Neoaves: integration of molecular sequence data and fossils. Biology Letters rete: 1-5. DOI 10.1098/rsbl.2006.0523 PDF preprint Electronic Suplementa Materialo (PDF)
  6. fragmentoj de Tarsometatarso iome similaj al tiuj de Mycteria: Cione et al. (2000), Noriega & Cladera (2005)
  7. Specimeno Museo Paleontológico Egidio Feruglio 1363: nekompleta skeleto de granda cikonio iome similar al Jabiruo sed ŝajne pli pleziomorfa: Noriega & Cladera (2005)
  8. Specimenoj BMNH 39741 (holotipo, maldekstra maldista tarsometatarso) kaj BMNH 39734 (dekstra dista tibiotarso). Simila al Ephippiorhynchus kaj Leptotilos, eble el malgranda ino de Leptotilos falconeri, el L. dubius, aŭ el alia specio: Louchart et al. (2005)
  9. Dista radiuso de mezgranda Ciconia aŭ pli malgrandeca Mycteria: Steadman et al. (1994)
  10. Schmaltz Hsou (2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Cione, Alberto Luis; de las Mercedes Azpelicueta, María; Bond, Mariano; Carlini, Alfredo A.; Casciotta, Jorge R.; Cozzuol, Mario Alberto; de la Fuente, Marcelo; Gasparini, Zulma; Goin, Francisco J.; Noriega, Jorge; Scillatoyané, Gustavo J.; Soibelzon, Leopoldo; Tonni, Eduardo Pedro; Verzi, Diego & Guiomar Vucetich, María (2000): Miocene vertebrates from Entre Ríos province, eastern Argentina. [angla kun hispana resumo] In: Aceñolaza, F.G. & Herbst, R. (eds.): El Neógeno de Argentina. INSUGEO Serie Correlación Geológica 14: 191-237. PDF plena teksto
  • Friedwald, Will & Beck, Jerry (1981): The Warner Brothers Cartoons. Scarecrow Press Inc., Metuchen, N.J.. ISBN 0-8108-1396-3
  • Louchart, Antoine; Vignaud, Patrick; Likius, Andossa; Brunet, Michel & and White, Tim D. (2005): A large extinct marabou stork in African Pliocene hominid sites, and a review of the fossil species of Leptoptilos. Acta Palaeontologica Polonica 50(3): 549–563. PDF plena teksto
  • Noriega, Jorge Ignacio & Cladera, Gerardo (2005): First Record of Leptoptilini (Ciconiiformes: Ciconiidae) in the Neogene of South America. Abstracts of Sixth International Meeting of the Society of Avian Paleontology and Evolution: 47. PDF plena teksto
  • Schmaltz Hsou, Annie (2007): O estado atual do registro fóssil de répteis e aves no Pleistoceno do Estado do Rio Grande do Sul, Brasil ["The current state of the fossil record of Pleistocene reptiles and birds of Rio Grande do Sul"]. Talk held on 2007-JUN-20 at Quaternário do RS: integrando conhecimento, Canoas, Rio Grande do Sul, Brazil. PDF resumo
  • Steadman, David W.; Arroyo-Cabrales, Joaquin; Johnson, Eileen & Guzman, A. Fabiola (1994): New Information on the Late Pleistocene Birds from San Josecito Cave, Nuevo León, Mexico. Condor 96(3): 577-589. DjVu fulltext PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]