Magvaria cikonio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Magvaria cikonio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Cikonio Ciconia
Specio: C. maguari
Dunoma nomo
Ciconia maguari
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La magvariaamerika cikonio (Ciconia maguari) estas la ununura cikonio el la familio Cikoniedoj kiu vivas for de la Malnova Mondo, tio estas Eŭrazio kaj Afriko, nome en Sudameriko, el Kolombio ĝis norda triono de Argentinio. Ĝi loĝas proksime de herbejoj kaj lagetoj aŭ terkulturaj kampoj.

[redakti] Aspekto

Tiu amerika cikonio estas granda vadbirdo (1 m alta) kiu sufiĉe similas al siaj parencaj eŭropa kaj orienta cikonioj, nome ĝi havas blankan plumaron escepte de flugiloj kiuj estas nigraj en sia pinta duono. Same ili havas ruĝajn krurojn. Tamen la beko estas ruĝa kiel tiu de eŭropaj cikonioj sed pli fortika ĉebaze kaj iom grizverda en sia unua duono, neniam tiom brilruĝa. Krome la magvaria cikonio montras klare videblan ruĝan makulon senpluman antaŭ la beko kaj ĉirkaŭ la okulo, kiu estas flava kaj ne nigra kiel tiu de eŭropaj cikonioj.

[redakti] Reproduktado

Reproduktado komencas per pariĝaj ceremonioj kiu estas necesaj ĉefe en kolonio. Poste la paro loĝos ĉu solece ĉu kolonie. Tiu cikonio – diference de siaj malnovmondaj parencoj – nestas surplanke kaj ne surarbe au sur konstruaĵoj au simile kiel tiuj. La nesto estas konstruata ĉu proksime de lageto inter herboj randaj aŭ eĉ ene de la lago tiamaniere ke la alteco de la nesto superas la akvalteco. Inoj demetas 3 blankajn ovojn inter aŭgusto kaj novembro, depende de la regiono kaj alteco. La kovadon faras ambaŭ gepatroj dum unu monato. Poste eloviĝas la idoj kiuj kiam kreskas estas tre malsimilaj al gepatroj kun bekoj kaj kruroj nigraj sed ankau nigrajn plumarojn ĉekape kaj ĝenerale super la komenca blanka plumaro. Nur kiam ili estas ĉirkaŭ okmonataj similas al plenkreskuloj. Post la reproduktado la birdoj disiĝas.

[redakti] Moroj

La magvaria cikonio ne estas tiom regula en migrado, pariĝado kaj nestado kiel siaj eŭropaj parencoj. Tamen ili manĝas sammaniere ranojn, reptiliojn, insektojn, birdidojn, etajn mamulojn, ktp. Akvajn bestetojn manĝas ĉeakve kompreneble, sed tiuj birdoj nutras sin eĉ en sekaj zonoj malsimile al ardeoj, ibisoj, ktp.


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj