Kormoranoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kormoranoj
Blanknigra kormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Kormoranoj Phalacrocorax
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kormorano (Phalacrocorax) estas genro de grandaj akvobirdoj, preskaŭ tute nigraj, el la ordo de pelikanoformaj, kies ĉiuj piedfingroj estas kunligitaj per haŭto.[1] Populare oni nomas komorananoj ankaŭ aliaj falakrokorakedoj. Ĝenerale oni parolas pri ĉirkaŭ 40 specioj kaj oni proponis kelkajn diferencajn klasigojn de la tuta familio, kaj tiele la nombro de genroj estas disputata.

Kormoranoj kaj tufkormoranoj estas grandaj aŭ mezgrandaj marbirdoj. La plej granda parto, inter ili ĉiu nordhemisfera specio, havas ĉefe malhelan plumaron, sed kelkaj sudhemisferaj estas blankanigraj kaj kelkaj, kiel la novzelanda Punktokormorano, estas tre koloraj. Multaj specioj havas zonojn de kolora haŭto en vizaĝo (vango kaj gorĝo) kiuj povas esti brile bluaj, oranĝaj, ruĝaj aŭ flavaj, pli brilkolora dum la reprodukta sezono. La beko estas longa, pinta kaj akre hoka. La piedoj estas kvarfingraj kaj membranretaj.

Ili estas pli marbordaj ol oceanaj kaj kelkaj koloniigis internajn akvojn. Ili vivas tutmonde, krom sur la centraj pacifikaj insuloj.

Ĉiuj manĝas fiŝojn, angiletojn, serpentojn, ktp. Ili plonĝas, ne de alte kiel suloj, sed de la surfaco; kelkaj specioj duonsaltas por eniri en akvon pli sagece. Enakve ili subnaĝas per piedimpeto.

Post fiŝkaptado kormoranoj iras surborde por sekigi la flugilojn streĉigante ilin antaŭ la suno. La plumaro de la kormoranoj ne estas akvorezista. Tio helpas por subnaĝado, ĉar la plumoj ne portas aerbobelojn.

Kormoranoj estas koloniaj kaj por nestumado uzas arbojn, rokajn insuletojn, klifojn, ktp. La ovoj estas blublankecaj. Ili reproduktiĝas unufoje jare. La idoj estas manĝigitaj per elbuŝigo.

Tradicie kormoranoj estis uzataj de homoj en Ĉinio kaj Japanio por fiŝkaptado, kie ili estas enhejmigitaj kaj trejnitaj por alporti fiŝojn al la posedantoj. Tio okazas ekzemple en Inujama, gubernio de Aiĉi en Japanio aŭ en rivero Lijiang en Gilin en Ĉinio. Kelkaj surmetas ferringon ĉirkaŭ la birda kolo por ke tiu ne englutu la predon kaj alportu ĝin al la fiŝkaptisto, kiu poste donas al la kormorano kiel rekompencon fiŝeton kiun ja ĝi povas engluti.

Pro la kutimo sekigi la flugilojn kiel "kruco", kormoranoj estis uzataj kiel simboloj en la mezepoka heraldiko.

Specioj laŭ la taksonomia sekvenco de HBW[redakti | redakti fonton]

Kormorano (specio nekonata) ekplonĝanta.
Nematurulo de Phalacrocorax atriceps albiventer
Punktokormorano dumfluge, en reprodukta plumaro (duobla kresto)

Tiu sekvenco sekvas la indikojn de la Handbook of the Birds of the World.[2]

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Ne estas klara distingo inter kormoranoj kaj tufkormoranoj ĉar ambaŭ nomoj uzatas sendistinge. La nomoj "kormorano" kaj "tufkormorano" estis origine la komunaj nomoj de la du specioj de la familio troviĝantaj en Okcidenta Eŭropo, Phalacrocorax carbo (nune menciataj de ornitologoj kiel Granda kormorano) kaj la P. aristotelis (nome Tufkormorano). "Tufkormorano" aludas al la birda kresto, kiun la britaj formoj de la Granda kormorano ne havas. Kiam oni malkovris aliajn kormoranajn speciojn fare de anglaparolantaj maristoj kaj esploristoj ie ajn plie en la mondo, kelkaj estis nomataj kormoranoj kaj kelkaj tufkormoranoj, depende el ĉu ili havas krestojn aŭ ne. Foje la sama specio estas nomata kormorano en unu parto de la mondo kaj tufkormorano en alia, ekz., la Granda kormorano estas nomata Nigra tufkormorano en Novzelando (ĉar la birdoj troviĝantaj en Aŭstralazio havas kreston kiu forestas en la membroj de la specio en Eŭropo). Van Tets (1976) proponis dividi la familion en du genrojn kaj ligi la nomon "kormorano" al unu kaj la nomon "tufkormorano" al la alia, sed tio kontraŭas la komuna uzado kaj ne estis amplekse adoptita.

La scienca genronomo estas latinigita formo de la vortoj de la antikva greka φαλακρός (falakros, "senhara") kaj κόραξ (korax, "korako"). Tio estas ofte supozate aludanta al la kremoblanka makulo de la vangoj de plenkreskulo de Granda kormorano, aŭ al la ornamaj blankaj kapoplumoj elstaraj ĉe la mediteraneaj birdoj de tiu specio, sed certe ne estas uniforma karaktero de kormoranoj. "Kormorano" estas kuntiriĝo devena el la latina esprimo corvus marinus, "mara korako". Tiele, "mara korako" aŭ similaj terminoj estis la kutimaj aludoj al kormoranoj en Ĝermana lingvaro kaj en aliaj ĝis post la Mezepoko. La franca esploristo André Thévet komentis en 1558 ke "...la beko [estas] simila al tiu de kormorano aŭ alia korvedo," kio montras ke la erara miskredo ke tiuj birdoj rilatas al korakoj daŭris almenaŭ ĝis la 16a jarcento.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Du Dukrestaj kormorano j. Tiu dekstre kaptis fiŝon.
Imperia tufkormorano en Kanalo Beagle.
Granda kormorano en Hjogo, Japanio.

Kormoranoj kaj tufkormoranoj estas mez- al grandaj marbirdoj. Ili gamas laŭ grando el la Pigmea kormorano (Phalacrocorax pygmaeus), tiom malgranda kiom ĝis 45 cm kaj 340 g, al la Nefluga kormorano (Phalacrocorax harrisi), kun maksimuma grando de 100 cm kaj 5 kg. La ĵus formortinta Okulvitreca kormorano (Phalacrocorax perspicillatus) estis pli granda, kun averaĝa grando de 6.3 kg. La majoritato, inklude preskaŭ ĉiujn el nordhemisferaj specioj, havas ĉefe malhelan plumaron, sed kelkaj sudhemisferaj specioj estas blankanigraj, kaj malmultaj (ekz. la Punktokormorano de Novzelando) estas tre koloraj. Multaj specioj havas areojn de kolora haŭtaĵo en la vizaĝo (kiel brido aŭ la gorĝosako) kiu povas esti brile bluaj, oranĝaj, ruĝaj aŭ flavaj, tipe iĝantaj pli brilkoloraj en la reprodukta sezono. La beko estas longa, fajna, kaj tre akre hokoforma. Ties piedoj havas retaĵojn inter la kvar fingroj, kiel ĉe ties parencoj.

Ili estas marbordaj pli ol oceanaj birdoj, kaj kelkaj koloniigis internajn akvojn - la originaj prauloj de la kormoranoj ŝajne estis nesalakvaj birdoj, laŭ la habitato de la plej antikva stirpo. Ili havas teritoriojn en la tuta mondo, escepte ĉe la insuloj de centra Pacifiko.

Ĉiu estas fiŝo-manĝantoj, kiu manĝas malgrandajn angilojn, fiŝojn, kaj eĉ akvajn serpentojn. Ili plonĝas el la surfaco, kvankam multaj specioj faras karakteran salteton por plonĝadi, supozeble por havigi pli elanan eniron en la akvo. Subakve ili elpeliĝas per siaj piedoj. Kelkaj kormoranaj specioj uzas profundosensilojn, por plonĝi ĝis profundojn ĝis de tiom multe kiom de 45 metroj.

Post fiŝkaptadi, kormoranoj eliras, kaj estas ofte vidataj tenantaj siajn flugilojn malferme sub la suno. Ĉiuj kormoranoj havas sekretaĵojn de uropigaj glandoj kiuj estas uzataj por teni la plumojn netrempitaj. Kelkaj fontoj[4] asertas ke kormoranoj havas akvoprotektajn plumojn dum aliaj diras ke ili havas akvopermeablajn plumojn.[5][6] Aliaj sugestas ke ekstera plumaro alsorbas akvon sed ne permesas ĝin eniri al la tavolo de aero ĉe la haŭto.[7] La agado sekigi flugilojn estas vidata eĉ ĉe la neflugaj kormoranoj sed pli komune en la antarktaj tufkormoranoj[8] kaj en la ruĝkruraj kormoranoj. Alternativaj funkcioj sugestas, ke por la flugiletenda sinteno oni inkludas, ke ĝi helpas termoreguladon,[9] digestadon, ekvilibron de la birdo aŭ indikas eston de fiŝoj. Detala studo de la Granda kormorano konkludas ke ĝi estas sendube[10] por sekigi la plumaron.[11][12]

Kormoranoj estas koloniaj nestumantoj, kiuj uzas arbojn, rokajn insuletojn, aŭ klifojn. La ovoj estas kalkec-bluaj. Estas kutime unu ovodemetado jare. La junuloj estas nutrataj per regurgitado. Ili tipe havas profundajn, svagajn bekojn, montrantaj pli grandan similon kun tiuj de la pelikanoj, al kiuj ili rilatas, ol evidentas ĉe plenkreskuloj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La kormoranoj estas grupo tradicie lokita en la Pelikanoformaj aŭ, en la Taksonomio Sibley-Ahlquist, la etenda grupo de la Cikonioformaj. Tiu lasta grupo estas certe nenatura, kaj eĉ post kiam la tropikbirdoj estis agnoskitaj kiel tre distingaj, la restantaj Pelikanoformaj ŝajnas ne tute monofiletikaj. Ties rilato kaj limigo - krom esti parto de "pli alta akvobirda" klado kiu estas simila sed ne identa al grupo de Sibley kaj Ahlquist nome "pan-Ciconiiformes" - restas ĉefe nesolvita. Ĉiukaze ĉiu evidento interkonsentas ke kaj kormoranoj kaj tufkormoranoj estas pli proksimaj al anhingoj kaj Suledoj (suloj kaj najvuloj), kaj eble al la pelikanoj aŭ eĉ al pingvenoj, ol al aliaj vivantaj birdoj.[13]

En ĵusaj jaroj, aperis tri preferataj traktadoj de la kormorana familio: ĉu lasi ĉiujn vivantajn kormoranojn en ununura genro, Phalacrocorax, aŭ disigi kelkajn speciojn kiaj la komplekso de la Imperia tufkormorano (en Leucocarbo) kaj eble la Nefluga kormorano. Alternative, la genro povus esti tute malmuntita kaj en plej ekstrema kazo esti malpliigita al la Granda, Blankabrusta kaj Teminka kormoranoj.[14]

Pro nefarita revizio de nunaj kaj prahistoriaj kormoranoj, la decido pri ununura genro[2] estas sekvata ĉi tie pro tri tialoj: Unue, estas preferinde provizore atribui genrojn sen klara hipotezo. Due, estas pli facile trakti la fosiliajn formojn, kies sistematika traktado ne estis tiom polemika ol tiu de vivantaj kormoranoj kaj tufkormoranoj. Trie, tiu skemo estas uzata ankaŭ de IUCN,[15] kio faciligas la aliron de informo al statuso kaj konservado. Laŭ la ĉitiea traktado, la komplekso de la Imperia tufkormorano estas ĉi tie lasata nedisigita, kvankam la komplekso de la Reĝa kormorano estis disigita.

Ankoraŭ estas rekoneblaj kelkaj grupoj laŭ evoluo. Tamen, kombine la disponebla pruvaro sugestas ke estas ankaŭ alta grado de konverĝa evoluo; ekzemple la "klifaj tufkormoranoj" estas konverĝa parafiletika grupo. La proponita divido en "kormoranoj" de Phalacrocorax sensu stricto (aŭ subfamilio Falakrokoracenoj) kaj "tufkormoranoj" Leucocarbo sensu lato (aŭ Leŭkokarbonenoj)[16] postulas iome da meriton – kvankam ne origine intence – sed malsukcesas por enkalkuli bazajn stirpojn kaj la fakton ke la tuta familio ne povas esti klare dividata nune trans la nivelo de superspecio aŭ speci-komplekso.[17] La rezolucio havigata de la informo el DNA[17] ne sufiĉas al propre solvo de kelkaj grupoj sufiĉe; aldone, multaj specioj restas neekzempligitaj, la fosilia registro ne estis integrata en la informo, kaj la efiko de hibridiĝo – konata ĉefe en kelkaj specioj de Pacifiko – sur la sekvenco de DNA estas ankoraŭ nestuditaj.

Ties tradicia scienca nomo estas la laŭlitera latinigita versio de la ekvivalento en la antikva greka de la komuna nomo: Phalacrocorax estas antikva termino por kormoranoj; laŭvorte, ĝi signifas "senhara korako", el falakrós (φᾶλακρός, "senhara") + kóraks (κόραξ, "korako").[18]

Specioj laŭ la taksonomia sekvenco de HBW[redakti | redakti fonton]

(Vidu supre)

Specioj laŭ filogenetika sekvenco[redakti | redakti fonton]

Eta kormorano, Phalacrocorax niger
La pekuliara Ruĝkrura kormorano (Phalacrocorax gaimardi)

Tiu jena listo klopodas sekvi filogenetikan ordon.[19] Se la distingo inter subfamilioj estus subtenata, la "bluokululoj" kaj rilataj specioj estus probable la Leŭkokarbonenoj, kaj la sekvaj grupoj la Falakrokoracenoj. La du unuaj stirpoj (kaj eble la Nefluga kormorano) estas bazaj kaj ne povas esti atribuitaj al iu subfamilio.

Baza stirpo 1: "Mikrokormoranoj", proponita genro MicrocarboHalietor ("Falakrokoracenoj"); la unua genronomo estus valida.

Malgrandaj, mallongbekaj subtropikaj al tropikaj maraj kaj nesalakvaj specioj el Malnova Mondo kaj Aŭstralio. Ili havas nigrajn piedojn kaj preskaŭ ĉiuj ne havas signifajn blankajn plumojn. Ili ofte havas malgrandan fruntan tufkreston.

Baza stirpo 2: Ruĝkrura kormorano. Inkludata en LeucocarboStictocarbo ("Leŭkokarbonenoj")

Pacifika marbordo de Sudameriko. Tiu specio ŝajne ne havas proksimajn vivantajn parencojn. Ĝi havas tre apomorfan kolormodelon: nuda ruĝa bekobazo, ruĝajn piedojn, kaj blankan kolmakulon, kaj ĝi estas senkresta. Ĝi ŝajne estas konverĝa en kelkaj aspektoj kun la superspecio punctatus. Kio ŝajnas certa ĝisnune estas ke tiu specio estu lokata en distinga monotipa genro Poikilocarbo en preskaŭ ĉiu kazo, se ĉiu ajn specio estas disigata el Phalacrocorax.[20]
La krestoj de la Dukresta kormorano ne estas normale videblaj.

Bluokulaj tufkormoranoj kaj parencoj: varie lokitaj en Euleucocarbo, Hypoleucos, Leucocarbo, Notocarbo kaj Stictocarbo ("Leŭkokarbonenoj"), kaj la monotipa Nannopterum.

Tiu certe bone eltenebla marklado enhavas 3 stirpojn:
  1. Unu enhavanta amerikajn speciojn kiuj estas ĉefe nigrapieduloj nigraplumaj, kaj havas flavan haŭtaĵon ĉe la bekobazo same kiel blankaj memmontradajn krestojn malantaŭ la okuloj en reprodukta plumaro. Ili loĝas ĉe maraj kaj ĉe nesalakvaj habitatoj. Ankaŭ la Nefluga kormorano de Galapagoj ŝajne apartenas al ĉi tie. Ties flugiloj estis malpliigitaj pro evoluo ĝis eta grando, ĝi estas tre apomorfa pro ties neflugeco, kaj ties plumaro ne estis tute priskribita. Se oni konsideras distingan genron, ili havu la nomon Dilophalieus aŭ (pli probable) Nannopterum, nome la malnova genro de la Nefluga kormorano.
  2. La Magelana kormorano el suda Sudameriko kun ruĝa haŭtaĵo ĉe la bekobazo, rozkolorecaj piedoj, frunta kresto, kaj apomorfa blanka orelareo
  3. Grupo de nombraj proksimegaj formoj el suda Pacifiko kaj ĉeantarktaj akvoj kiuj estas blankaj sube kun rozkolorecaj piedoj sed krome tre variaj laŭ aspekto. Ĝi enhavas la komplekson de la Reĝa kaj Imperia kormoranoj kaj la Guanan kormoranon. Preskaŭ ĉiuj havas ioman kvanton de blanko en la subflugilaj kovriloj, fruntajn krestojn, kaj bluokulajn okulringojn. La krestaj tufkormoranoj kun flavaj bridoj antaŭ la okuloj apartenas al tiu grupo. La genronomo Leucocarbo aplikeblus ĉu al tiu grupo, ĉu al la tuta klado.
Guana kormorano, Phalacrocorax bougainvillii
Penika kormorano (Phalacrocorax penicillatus) - senkresta, sed kun ornamaj plumoj.

Nordpacifikaj tufkormoranoj: etende inter Compsohalieus ("Falakrokoracenoj") kaj Stictocarbo ("Leŭkokarbonenoj"). Se distinga genro, la iama nomo aplikeblas

Bone eltenebla margrupo kun teritorioj el la Beringa Markolo al Kalifornio. Ili estas nigrapieduloj kiuj havas blankajn ornamoplumojn dise ĉe la kapo kaj kolo en reprodukta plumaro. Ili tendencas havi elstarajn duoblajn krestojn.

Komunkormorana stirpo: iam en Compsohalieus ("Falakrokoracenoj") kaj Stictocarbo ("Leŭkokarbonenoj")

Nigrapieduloj malgrandecaj markormoranoj de Eŭropo kaj suda Afriko. La Banka kormorano estas tre provizore lokita tie ĉi; ĝi ŝajnas anatomie pli simila al la P. fuscscens, sed la plej informaj karakteroj - nome kombino de frunta kresto kaj manko de etenda nuda haŭtaĵo ĉe la bekobazo ĉe mezgrandaj malnovmondaj specioj – ŝajne lokigas ĝin ĉi tie. Se tio ĝustas, ili estas probable tre malproksime rilataj pro biogeografio.

Hindoceana grupo: etende inter Hypoleucos kaj Leucocarbo ("Leŭkokarbonenoj") kaj Compsohalieus ("Falakrokoracenoj"). Hypoleucos estus la ĝusta genronomo se ili estus disigitaj.

Sulkobeka kormorano, Phalacrocorax sulcirostris
Grupo de nigrapiedulaj specioj loĝantaj en tropikaj marbordaj aŭ internaj habitatoj inter la Persa Golfo kaj Aŭstralio. Plej specioj estas provizore atribuitaj ĉi tie, baze sur la kombino de teritorioj, senkresteco, grando, ĝenerala manko de nuda haŭtaĵo ornama kaj esto de ioma kvanto de blankaj plumoj ĉe la orelareo almenaŭ dum la reprodukta plumaro. Tiu klado ne estas bone eltenita, sed tio eble ĉar la du supozataj membroj inkluditaj dum ĵusaj enketoj[17] estas tre dissimilaj; la tri studitaj estas tre similaj unu al la alia.[2]

Punktogrupo: lokitaj en Stictocarbo ("Leŭkokarbonenoj"); ili estus la unikaj membroj de tiu ebla distinga genro

Superspecio de la regiono de Novzelando. Pekuliare apomorfa, kun flavecaj kruroj, elstaraj duoblaj krestoj, blankaj ornamoplumoj en la kolo, griza ventro kaj punktecaj flugiloj.

Kaba kormorano: foje lokita en Leucocarbo ("Leŭkokarbonenoj")

Tre pleziomorfa inter siaj parencoj; specio el sudaj marbordoj de Afriko. Ĝi estas ŝajne proksima al la komuna praulo de la venonta grupo kaj, eble krom la tutnigra plumaro, aspektas preskaŭ identa al tiu delonge formortinta birdo.
Granda kormorano (Phalacrocorax carbo) sekigante siajn flugilojn.

Veraj kormoranoj: tiuj estu retenitaj en Phalacrocorax sendepende el ĉu kormoranoj kaj tufkormoranoj disiĝas aŭ ne.

Ili loĝas el okcidenta Atlantiko tra la Malnova Mondo al Aŭstralio, kutime sed ne ĉiam en maraj kaj moderklimataj al subtropikaj habitatoj. Ili estas karaktere grandaj kun blankaj vangoj kaj femurmakuloj, ornamaj plumoj en kolo, flava nuda bekobazo, nigraj piedoj, kaj tufeca nukokresto.

Kormorana fiŝkaptado[redakti | redakti fonton]

Ĉina fiŝkaptisto kun siaj du kormoranoj
Japano plenumante la antikvan kormoranan noktan fiŝkaptadon.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kormorana fiŝkaptado.

Kormorana fiŝkaptado estas tradicia fiŝkaptada metodo laŭ kiu fiŝkaptistoj uzas trejnitajn kormoranojn por fiŝkaptadi en riveroj. Historie, kormorana fiŝkaptado okazis en Japanio kaj Ĉinio el ĉirkaŭ 960 p.K.[22] kaj registrita el aliaj lokoj tutmonde.

Por kontroli la birdojn, la fiŝkaptistoj ligas ŝnuron ĉe la bazo de la birda gorĝo. Tio evitas ke la birdo englutu la plej grandajn fiŝojn, kiuj restas en ties gorĝo, sed la birdoj povas engluti pli malgrandajn fiŝojn. Kiam kormorano kaptis fiŝon en sia gorĝo, la fiŝkaptisto alportas la birdon reen al la boato kaj prenas la fiŝon el la birda gorĝo, plej verŝajne profitante la refleksan movon de regurgitado. Kvankam la kormorana fiŝkaptado iam estis sukcese fruktodona industrio, ties tradicia uzado nune utilas ĉefe al la turisma industrio.

Kormoranoj ĉe homa kulturo[redakti | redakti fonton]

Kormorana Pelto.
  • Kormoranoj aperas tre komune en heraldiko kaj mezepoka ornamado, kutime en sia "flugilsekigada" sinteno, kie oni volis vidi reprezenton de la kruco de kristanismo. Ekzemple, la norvegaj municipoj de Røst, Loppa kaj Skjervøy havas kormoranojn en siaj blazonoj. La specio aperanta en heraldiko estas plej verŝajne la Granda kormorano, nome la plej familiara specio en Eŭropo.
  • En la unua parolado de Perditaj amopenoj de William Shakespeare, la reĝo Ferdinando de Navaro diras: "When, spite of cormorant devouring Time,/The endeavor of this present breath may buy/That honour which shall bate his scythe's keen edge/And make us heirs of all eternity" (kiam, spite la kormoranon vorante la Tempon,).
  • En 1853, indiĝena virino vestanta mantelon el kormoranaj plumoj estis trovata en la Insulo San Nicolas, ĉe la suda marbordo de Kalifornio. Ŝi estis kunkudrinta la plumojn uzante balenajn tendenojn. Ŝi estis konata kiel la Solulino de San Nicolas kaj estis renomita "Juana Maria" (ĉar perdiĝis ŝia origina nomo kaj ŝi malkapablis komuniki ĉar neniu tie parolis sian lingvon). La virino estis vivanta sole en la insulo dum 18 jaroj antaŭ esti “savita”.
  • Tiu birdo inspiris nombrajn verkistojn, inklude Amy Clampitt, kiu verkis poemon nome "The Cormorant in its Element" (la kormorano en sia elemento). Kiun specion ŝi aludas ne evidentas, ĉar ĉiuj membroj de la familio kunhavas la karakterajn kutimaron kaj morfologion kiujn la poemo celebras. La kombino de "svelta kapo [...] vermilione-nuance" kaj "nigraj grandaj piedoj" eble indikas al la Pelaga kormorano, kiu estas la ununura specio loĝanta en la moderklimata Usono kun tiuj karakteroj.
  • Kormorano estis la maskovesto uzata de Satano en Perdita paradizo de Milton. La kormorano estis signifa simbolo de vera vivo kaj estis ironie uzata de Satano. Satano sidiĝis pinte de la vivarbo kiel kormorano en sia unua koplodo trompi Eva.
  • Estas kormorano portretita en la unua de la fikciaj pentraĵoj de Jane Eyre en la novelo de Charlotte Bronte, reprezentante al Blanche Ingram.
  • La mita Liver Bird, nome simbolo de Liverpool estas komune konsiderata mikso de aglo kaj kormorano.
  • Kormorano utilis kiel termoradiila figuro por la aŭtomarko Packard.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2, p. 610.
  2. 2,0 2,1 2,2 Orta (1992)
  3. Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo
  4. Cramp S, Simmons KEL 1977 Handbook of the Birds of the Western Palearctic Volume 1, Oxford University Press
  5. Rijke AM (1968). "The water repellency and feather structure of cormorants, Phalacrocoracidae", gazeto : J. Exp. Biol., volumo : 48, paĝoj : 185–189
  6. Marchant S. M. kaj Higgins, P. J.. (1990). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol 1A.. Oxford University Press. 
  7. Hennemann, W. W., III (1984). "Spread-winged behaviour of double-crested and flightless cormorants Phalacrocorax auritus and P. harrisi: wing drying or thermoregulation?", gazeto : Ibis, volumo : 126, numero : 2, paĝoj : 230–239. COI:10.1111/j.1474-919X.1984.tb08002.x
  8. Cook, Timothee R & Guillaume Leblanc (2007). "Why is wing-spreading behaviour absent in blue-eyed shags?", gazeto : Animal Behaviour, volumo : 74, numero : 3, paĝoj : 649–652. COI:10.1016/j.anbehav.2006.11.024 (PDF)
  9. Curry-Lindahl, K (1970). "Spread-wing postures in Pelecaniformes and Ciconiiformes", gazeto : Auk, volumo : 87, paĝoj : 371–372 (PDF)
  10. Sellers, R. M. (1995). "Wing-spreading behavior of the cormorant Phalacrocorax carbo", gazeto : Ardea, volumo : 83, paĝoj : 27–36
  11. J. Bryan Nelson. (2005). Pelicans, Cormorants and Their Relatives: Pelecanidae, Sulidae, Phalacrocoracidae, Anhingidae, Fregatidae, Phaethontidae. Oxford University Press, 162–163. ISBN 0-19-857727-3. 
  12. Bernstein, N. P & S J Maxson (1982). "Absence of Wing-spreading Behavior in the Antarctic Blue-eyed Shag (Phalacrocorax Atriceps Bransfieldensis)", gazeto : The Auk, volumo : 99, numero : 3, paĝoj : 588–589 (PDF)
  13. Kennedy et al. (2000), Mayr (2005)
  14. See Siegel-Causey (1988), Orta (1992) kaj Kennedy et al. (2000) por revizio de klasigaj skemoj.
  15. IUCN (2007)
  16. van Tets (1976), Siegel-Causey (1988)
  17. 17,0 17,1 17,2 Kennedy et al. (2000)
  18. Woodhouse (1910)
  19. Based on Orta (1992) kaj Kennedy et al. (2000). Aplikeblaj genronomoj estas el Dorst & Mougin (1979) kaj Orta (1992)
  20. Multe el la sistematiko de Falakrokoracedoj dependas el tiu plej enigma specio. La blankaj kolmakuloj kaj ĝenerala koloraro estas multe malsimilaj al tiuj de aliaj vivantaj kormoranoj, kvankam laŭ anatomio ĝi estas tre simila al la specioj kiuj komponas la superspecion punctatus, kiuj estas ankaŭ la ununuraj aliaj membroj de tiu familio kun griza fonkoloro. Neniu kontentiga teorio estis proponita por klarigi tiun rarecon.
  21. Laŭ Dorst & Mougin (1979), ĉe la Kaba kormorano kaj eble la makulgrupo. Orta (1992) malkonsentas – vidu sekvencon HBW supre - sed ne havigas detalojn. Ĉar tiu specio kaj la Kaba kormorano okupas teritoriojn kiuj preskaŭ aŭ entute koincidas, ne malverŝajnas ke ili estas tre proksime rilataj. Se ili estus tio, ties prauloj estus estintaj probable limigitaj al rifuĝa populaciteritorio kaj poste, etendinte siajn teritoriojn denove, evoluis al rimarkinda kazo de karaktera dislokigo.
  22. Jackson, CE (1997). "Fishing with cormorants", gazeto : Archives of Natural History, volumo : 24, numero : 2, paĝoj : 189–211