Nefluga kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nefluga kormorano
Nefluga kormorano, Isabela Golfo, Isabela Insulo, Galapagoj.
Nefluga kormorano, Isabela Golfo, Isabela Insulo, Galapagoj.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. harrisi
Phalacrocorax harrisi
(Rothschild, 1898)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nefluga kormorano (Phalacrocorax harrisi), konata ankaŭ kiel Galapaga kormorano, estas kormorano indiĝena de la Galapagoj, Ekvadoro, kaj ekzemplo de tre malkutima faŭno tie ekzistanta. Ĝi estas unika ĉar ĝi estas la ununura kormorano kiu estis perdinta la kapablon flugi. Iam ĝi estis lokita en sia propra genro, Nannopterum aix Compsohalieus, kvankam nunaj taksonomioj lokigas ĝin en la saman genron kun plej el la aliaj kormoranoj, Phalacrocorax.

Kun nur 1500 ĉirkaŭkalkulataj individuoj, ĝi estas unu el la plej raraj birdoj kaj ĝuas el aktiva konservadprogramo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Nefluga kormorano dum flugilsekigado.

Kiel ĉe ĉiuj aliaj kormoranoj, tiu birdo havas retecajn piedojn kaj povegajn krurojn kiuj elpelas ĝin tra la oceanaj akvoj dum ĝi serĉas sian predon de fiŝoj, angiloj, malgrandaj polpoj, kaj aliaj malgrandaj bestetoj. Ili manĝas ĉe la marfundo kaj ne pli for el la marbordo ol je 100 m.

La Nefluga kormorano estas la plej granda vivanta membro de ties familio, nome 89–100 cm longa kaj peza 2.5–5.0 kg, kaj ties flugiloj estas nur ĉirkaŭ unu trionon el la grando kiun postulus birdo de ties proporcioj por flugi. Ankaŭ la kilo en la brustosto, kie la birdoj ligas la grandajn muskolojn necesajn por flugi, estas ege malpliiĝa.

La Nefluga kormorano aspektas kvazaŭ anaso, kvankam ili havas iomajn malgrandajn diferencojn (escepte pro ties mallongaj, diketaj flugiloj). La supraj partoj estas nigrecaj kaj la subaj partoj estas brunaj. La longa beko estas hokoformaj pinte kaj la okuloj estas turkisbluaj. Kie ĉe ĉiuj membroj de la kormorana familio, ĉiuj el kvar fingroj estas kunigitaj de reteca haŭtaĵo. Maskloj kaj inoj estas similaj laŭ aspekto, kvankam maskloj tendencas esti pli grandaj. Junuloj estas ĝenerale similaj al plenkreskuloj sed diferencas je tio ke ili estas brilnigraj kun malhelaj okuloj. Plenkreskuloj produktas mallaŭtajn gruntojn.

Kiel ĉe aliaj kormoranoj, la plumoj de tiu birdoj ne estas kontraŭakve protektitaj, kaj ili pasas tempon post ĉiu plonĝo sekigante siajn malgrandajn flugilojn sub la sunvarmo. Ties flugo- kaj kovro-plumoj estas multe kiel tiuj de aliaj kormoranoj, sed ties korpoplumoj estas multe pli dikaj, pli mildaj, pli densaj, kaj pli haro-similaj. Ili produktas malmultan oleon el siaj uropigaj glandoj; estas la aero retenita en sia densa plumaro kiu evitas ke ili iĝu trotrempitaj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Naĝante ĝuste surb la surfaco de neprofunda marakvo.

Tiu unika kormorano estas endemia de Galapagoj, Ekvadoro, kie ĝi havas tre limigitan teritorion. Ĝi troviĝas nur en du insuloj; nome Fernandina, kie ĝi troviĝantas ĉefe en la orienta marbordo, same kiel ĉe la norda kaj okcidentaj marbordoj de Isabela. La populacio suferis drastajn fluktuojn; la evento de 1983 de El Niño rezultis en malpliiĝo de 50% de la populacio ĝis ĝuste 400 individuoj. La populacio rekuperiĝis rapide, tamen, kaj estis ĉirkaŭkalkulata je 900 individuoj en 1999.

Tiu specio loĝas en la rokaj bordoj de la vulkanaj insuloj kie ĝi vivas. Ili manĝas en la neprofundaj marbordaj akvoj, inklude golfetojn kaj markolojn kaj rare kuraĝas al pli ol unu kilometro el la reproduktejoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nestumado

Nestumado tendence okazas dum la plej malvarmaj monatoj (julio al oktobro), kiam marmanĝo estas plej abunda kaj la risko de varmatakoj al la idoj malpliiĝas. Tiam formiĝas reproduktaj kolonioj konsistas el ĉirkaŭ 12 paroj. La pariĝada kutimaro de tiu specio startas enmare; la masklo kaj la ino naĝas unu ĉirkaŭ la alia havanta siajn kolojn laŭ serpenteca sinteno. Ili poste moviĝas al tero. La diketa elalga nesto, situanta ĝuste super la marko de la alta tajdo, estas pliigata per "donacoj" inklude pecoj de flosanta rubo kiaj ŝnuroj aŭ botelŝtopiloj, kiuj estas prezentataj al la ino fare de la masklo.

La ino ĝenerale demetas tri blankecajn ovojn por ovodemetado, kvankam kutime nur unu ido survivas. Kaj masklo kaj ino kunrespondecas pri kovado. Post eloviĝo, ambaŭ gepatroj plukunhavas respondecon pri nutrado kaj idozorgado (protektado de idoj el ekspono al varmo aŭ al malvarmo), sed post kiam la idoj estas sufiĉe aĝaj por esti sendependaj, kaj se ankaŭ manĝodisponeblo sufiĉas, la ino lasas al la masklo pluajn patrajn taskojn, kaj ŝi foriras trovi novan partneron. Inoj povas reproduktiĝi trifoje en unu jaro. Tiele, kvankam ties populacio estas malgranda, la Neflugaj kormoranoj povas rekuperi sufiĉe rapide el mediaj katastrofoj.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Naĝe en marakvo.

Tiuj kormoranoj evoluis sur insula habitato kiu estis libera el predantoj. Sen malamikoj, kaj prenante sian manĝon ĉefe pere de plonĝado ĉe la manĝoriĉaj marbordoj, tiu birdo iĝis senfluga. Tamen, el ties malkovro fare de homoj, la insuloj ne restis liberajn el predantoj: katoj, hundoj, kaj porkoj estis enmetitaj en la insuloj dum la jaroj. Aldone, tiuj birdoj ne sentas timon el homoj kaj povas facile esti alproksimigitaj kaj prenataj.

Pasinte, enmetitaj naturiĝintaj hundoj estis granda minaco por la specio en Isabela, sed ekde tiam ili estis nuligitaj el la insulo. Futura enmeto de ratoj aŭ katoj en la insulo Fernandina estas eventuala minaco por la specio. Fiŝkaptado per retoj metas nunan minacon al la specio; tio ne nur malpliigas la disponeblon de maĝo por la kormorano, sed ankaŭ ofte rezultas je tio ke birdoj iĝas kaptitaj en la retoj kaj mortigitaj.

Plenkreskulo kaj ido en la insulo Fernandina.

La fakto ke tiu unike adaptata birdo troviĝantas en tia malgranda teritorio kaj laŭ tiaj malgrandaj nombroj ege pliigas ties vundeblon al hazardaj eventoj kiaj mediaj katastrofoj (ĉefe oleopoluo), tre fortaj klimataj eventoj kaj enmeto de malsanoj aŭ de predantoj. Bedaŭrinde maraj perturboj kiaj tiuj kaŭzataj de la okazoj de El Niño iĝas pli kaj pli ekstremaj. Ankoraŭ ties kapablo rapide reproduktiĝi povas permesi rekuperon el katastrofoj dum la populacio restas super la drastaj niveloj.

Pro tiuj faktoroj, la Nefluga kormorano estas unu el plej raraj birdoj de la mondo. Enketo plenumata de la Scienca Stacio Charles Darwin en 2004 indikis, ke la specio havas populacion de ĉirkaŭ 1,500 individuoj. En 2009, Birdlife.org certigis la nombron de individuoj de Nefluga kormorano je nur 900 individuoj, kvankam pli ĵusa enketo kalkulis en 2011 ĝuste 1,679 individuojn.[1] La specio estis iam klasita kiel Endanĝerita fare de la IUCN, sed ĵusa priserĉado montris, ke ĝi ne estas tiom rara kiom dekomence oni supozis kaj ke ties populacio stabiliĝis. Sekve ĝi estis sublistita al Vundebla en 2011.[2]

Ĉiuj populacioj de tiu specio troviĝas en la Nacia Parko Galapagoj; krome, la arkipelago estis nomumita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1979. La Scienca Stacio Charles Darwin kontrolas la specion regule por konstati la fluktuojn laŭ nombroj de tempo al tempo. La specio estas konsiderata vundebla, kaj konservadaj celoj inkludas la pluadon de jaraj kontrolaj programoj, la malpliigon de la ĝenado fare de homoj, kaj la eviton fiŝkaptadi per retoj en la birda manĝoteritorio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BLI (2011)
  2. BLI (2011)
  • RIT.edu - personaj observoj pri la Nefluga kormorano de Dro. Robert Rothman.
  • IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj 2003 (Marto 2004)
  • BirdLife International 2003 BirdLife's online World Bird Database: the site for bird conservation Version 2.0. Cambridge, UK: BirdLife International ( Marto 2004)
  • UNEP-WCMC/ WWF Species Fact Sheet – flightless cormorant - Nefluga kormorano ( Marto 2004)
  • Galapagos Conservation Trust – Nefluga kormorano ( Marto 2004)
  • Livezey, B.C. (1992) Flightlessness in the Galapagos cormorant (Compsohalieus [Nannopterum] harrisi): heterochrony, gigantism and specialisation. Zoological Journal of the Linnean Society, 105: 155.
  • Allaby, M. (1991) The Concise Oxford Dictionary of Zoology. Oxford University Press, Oxford.
  • The flightless cormorant – Prof. Robert H. Rothman (Marto 2004)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]