Kormoranoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Falakrokorakedoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kormoranoj
Phalacrocorax penicillatus
Phalacrocorax penicillatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Kormoranoj Phalacrocorax
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Red-faced Cormorant.jpg

Kormorano (Phalacrocorax) estas genro de grandaj akvobirdoj, preskaŭ tute nigraj, el la ordo de pelikanoformaj, kies ĉiuj piedfingroj estas kunligitaj per haŭto.[1] Populare oni nomas komorananoj ankaŭ aliaj falakrokorakedoj.

Kormoranoj kaj tufkormoranoj estas grandaj aŭ mezgrandaj marbirdoj. La plej granda parto, inter ili ĉiu nordhemisfera specio, havas ĉefe malhelan plumaron, sed kelkaj sudhemisferaj estas blankonigraj kaj kelkaj, kiel la novzelanda Makulita Tufkormorano, estas tre koloraj. Multaj specioj havas zonojn de kolora haŭto en vizaĝo (vango kaj gorĝo) kiuj povas esti brile bluaj, oranĝaj, ruĝaj aŭ flavaj, pli brilkolora dum bredado. La beko estas longa, pinta kaj akre hoka. La piedoj estas kvarfingraj kaj membranretaj.

Ili estas pli marbordaj ol oceanaj kaj kelkaj koloniigis internajn akvojn. Ili vivas tutmonde, krom sur la centraj pacifikaj insuloj.

Ĉiuj manĝas fiŝojn, angiletojn, serpentojn, ktp. Ili plonĝas, ne de alte kiel suloj, sed de la surfaco; kelkaj specioj duonsaltas por eniri en akvon pli sagece. Enakve ili subnaĝas per piedimpeto. Post fiŝkaptado kormoranoj iras surborde por sekigi la flugilojn streĉigante ilin antaŭ la suno. La plumaro de la kormoranoj ne estas akvorezista. Tio helpas por subnaĝado, ĉar la plumoj ne portas aerbobelojn.

Kormoranoj estas koloniaj kaj por nestigado uzas arbojn, rokajn insuletojn, klifojn, ktp. La ovoj estas blublankecaj. Ili bredas unufoje jare. La idoj estas manĝigitaj per elbuŝigo.

Tradicie kormoranoj estis uzataj de homoj en Ĉinio kaj Japanio, kie ili estas enhejmigitaj kaj trejnitaj por alporti fiŝojn al la posedantoj. Tio okazas ekzemple en Inuyama, gubernio de Aiĉi en Japanio aŭ en rivero Lijiang en Gilin en Ĉinio. Kelkaj surmetas ferringon ĉirkaŭ la birda kolo por ke tiu ne englutu la predon kaj alportu ĝin al la fiŝkaptisto, kiu poste donas al la kormorano kiel rekompencon fiŝeton kiun ja ĝi povas engluti.

Pro la kutimo sekigi la flugilojn kiel "kruco", kormoranoj estis uzataj kiel simboloj en la mezepoka heraldiko.

[redakti] Specioj

[redakti] Notoj

  1. PIV2, p. 610.
  2. Malaltebenaĵaj arbaroj de Golfo Sankta-Laŭrenco
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj