Norda sulo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Morus bassanus Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||
Vivejo de la norda sulo
|
||||||||||||||
La norda sulo (Morus bassanus aŭ Sula bassana), estas holarkta granda birdo (ĝis 90 cm) de la familio de suledoj kaj genro Morus, diferencas de aliaj suloj per pli svelta kaj flava kapo.
Enhavo |
[redakti] Disvastiĝo
Nordaj suloj vivas en Norda Atlantiko kaj estas videblaj proksime de marbordo, okcidente laŭ la usona marbordo ĝis Meksiko kaj oriente en la Mediteraneo kaj sude ĝis Senegalio; tiu disvastiĝo ne estas ĉiama, sed dependas de la vartaĝo. La nordaj suloj vartas ĉefe en nordaj britiaj insuloj, sed ankaŭ en aliaj kolonioj skandinavaj, bretonaj aŭ nordamerikaj. Kiam la idoj povas flugi, la gepatroj rapide forflugas suden, kie estas riĉaj fiŝaroj. Ĉefe tie ili vintrumas, sed ankaŭ inter Francio kaj Hispanio, ĝis Mediteraneo aŭ Meksika golfo. La plej junaj birdoj flugas pli suden ĝis Senegalio; plenkreskuloj nur ĝis Kabo Jubi.
[redakti] Aspekto
Temas pri grandaj birdoj kiuj longas je 85-100 cm, kun enverguro inter 165 kaj 180 cm, sed pli ofte 170 cm. Ili pezas ekde 2300 g ĝis 3600 g. Ili estas blankaj kun flugilpintoj nigraj. La beko estas forta, longa kaj brilhelblua kaj same la okuloj ĉirkaŭitaj de nigra zono. Dum vartado la kapo kaj koloj estas klare flavecaj. La kruroj estas brunaj kun bluverdaj strioj. La idoj estas brunaj kun blankaj vizaĝoj, sed makulitaj de blanko dorse kaj flugilpinto kaj vosto pli malhelaj; ili atingas maturecan plumaron je 5a jaro. Dume ili strange aspektas inter ambaŭ tiom malsimilaj plumaroj. Maskloj kaj inoj samaspektas.
[redakti] Plonĝado kaj flugo
Kiel aliaj birdoj de la familio Suledoj, norda sulo kaptas fiŝojn (sed ankaŭ kalamarojn aŭ forĵetaĵojn) per plonĝado de alte (ĝis 45 m, sed pli ofte de ĉirkaŭ 15 aŭ 20 m). Kiam ĝi vidas fiŝarojn (kutime de skombroj) ĝi ŝvebas cirkle kaj poste plonĝas unue kun falditaj flugiloj, sed je la falfino kun flugiloj kunigitaj al la korpo, tiel enirantaj kiel sago en akvon. Per sia granda beko, ĝi kaptas eĉ grandajn fiŝojn. Preskaŭ ĉiam sukcesanta, ĝi poste elakviĝas, flugante facile kaj rapidege.
Tiu sukcesa fiŝkapta metodo endanĝerigis la specon, ĉar homaj fiŝistoj de Norda Maro kutimis kapti aŭ mortigi ilin per terura metodo: nur surmetante fiŝon sur tabuleton, kiu duonmerĝita ne videblas por birdoj. Tiuj, plonĝante fortege al la fiŝo, mortigas sin per terura frapo kontraŭ la tabulo. Tiun kutimon kaj ovorabadon oni fine forgesis kaj la speco iĝis denove sufiĉe multnombra.
[redakti] Reproduktado
La paroj povas esti stabilaj por pluraj vartjaroj. Januare kaj februare, ili revenas al vartkolonioj. La plej loĝata amerika kolonio estas en insulo Bonaventuro en Kebekio (pli ol 60 000 birdoj), sed la plej granda estas Sankta Kildo, Skotio (pli ol 50 000 paroj). Ili pariĝas per mirindaj ceremonioj, dum kiuj ili streĉas kolojn kaj kapojn alĉielen, reciproke tuŝas milde siajn bekojn, ktp. La ino demetas en la periodo de marto ĝis junio, nur unu ovon (blublankan) sed tio sufiĉas por pligrandigi la specon, se ne okazos denove mortigado aŭ ovorabado, ĉar la birdoj povas vivi ĝis 25 jaroj. La ovoj estas tute unu apud la aliaj en tiuj tiom loĝataj kolonioj, do oni miras, ke la gepatroj povas facile trovi sian ovon aŭ idon.
Ili konstruas la neston per algoj, plumoj, herbo, tero aŭ rubaĵoj sur klifaj kornicoj. Ambaŭ gepatroj kovas la ovon dum unu monato kaj duono, kiel aliaj birdoj de la sama familio per kovrado per siaj membranpiedoj. Kiam la ido jam pezas pli ol la generinto, ĝi estas forlasita kaj la gepatroj forflugas. La ido (ĉirkaŭ trimonata) saltas maren, naĝas ene de la maro kelkajn kilometrojn kaj poste povas ekflugi kaj eki fiŝkaptadon. Ili estos maturaj por siavice naski je la 4-a aŭ 5-a jaro.
[redakti] Kutimoj
Ili estas arecaj dum vartado, sed pli solecaj por vintrumado, foje unuope aŭ duope. La idoj kaj junuloj migras pli suden. Do, kiam oni vidas ilin ĉe marbordo dum ŝtormoj ofte temas pri plenkreskuloj. Kiam ili migras ĉirkaŭ septembre kaj poste aŭ vintrumas, ili flugas linie kaj estas videblaj de marbordo; se ŝtormas, ili alproksimiĝas aŭ eĉ superflugas klifojn. Kutime ili flugas lantece super ondoj per malrapida flugilfrapado, preskaŭ senmove. Ili ripozas surakve rekte kun levita vosto. Surtere ili ne rekte staras sed iom kuŝe kun brusto pli alta ol vosto.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Fotoj kaj priskribo en la naturleksikono (germane)
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |