Malgranda fregato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda fregato
Malgranda fregato
Malgranda fregato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Suloformaj Suliformes
Familio: Fregatedoj Fregatidae
Genro: Fregata
Specio: F. ariel
Fregata ariel
(Gray, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malgranda fregato (Fregata ariel) estas birdospecio de la familio de Fregatedoj em la ordo de Pelikanoformaj, lastatempe ĉe la Suloformaj. Ili nestumas en Aŭstralio, kaj aliaj apudaj lokoj. Kiel ĉe aliaj samfamilianoj tiu specio vagadas oceane kaj povaas atingi forajn lokojn; estas ununura vidaĵo el okcidenta Palearkto, nome el Eilat en la Golfo de Akabo.

Oni diras, ke la Malgranda fregato (Fregata ariel) estas la plej komuna kaj disvastigata fregato en la aŭstraliaj maroj (Lindsey,1986). Ĝi estas komuna en tropikaj maroj kaj reproduktiĝas en tre foraj insuloj, inklude Kristnaskinsulon en la Hinda Oceano en ĵusaj jaroj. Tiuj birdoj ofte videblas el la kontinento antaŭ komenco de tropika uragano, kaj post tiu ĝi malaperas. Laŭ IUCN estas ĉirkaŭ 200.000 individuoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo

Ĝi estas la plej malgranda el la tri fregatoj troviĝantaj en maroj de Aŭstralio, kaj estas ĉirkaŭ 75 cm longa averaĝe (sed el 71 ĝis 81 cm) kun enverguro de 175 ĝis 193 cm. Maskloj pezas 625 ĝis 875 g, dum inoj 760 ĝis 955 g. Kiel ĉe ĉiuj aliaj fregatoj, la masklo havas grandan ruĝan gorĝosakon kiu estas pufigita por la pariĝada memmontrado. La pariĝado postulas ankaŭ varion de alvokoj, bekosonorado kaj etendo de flugiloj. La masklo estas ĉefe nigra, krom blanka makulo flanke kiu etendas al subflugilo kiel sekvo. Maskloj havas ankaŭ palan strion en supraflugilo. Inoj havas nigrajn kapon kaj kolon kun blankaj kolumo kaj brusto same kiel spuro etende al subflugilo. La ino havas ankaŭ mallarĝan ruĝan okulringon. Junuloj kaj nematuruloj estas pli malfacile diferenceblaj sed la esto de la blankaj spuroj en akzeloj helpas distingi ilin.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Fregatoj estas konstruitaj por flugado; ili rare naĝas kaj ne povas piediri sed povas grimpi tra la arboj kaj arbustoj kie ili reproduktiĝas. Ili havas tre malpezan skeleton kaj longajn mallarĝajn flugilojn kaj estas aerhegemoniaj. Ties nomo probable devenas el la fakto ke ili ĉikanas aliajn marbirdojn kiaj suloj kaj tropikbirdoj kiam tiuj revenas al siaj nestoj el manĝo, devigante ili elgorĝi sian kapton, kiu estas tiam kaptata de la fregato antaŭ atingi la akvon sube. Tiu praktiko ŝajne estas pli komuna inter inoj, sed probable uzatas nur por malgrandaj kvantoj en la proporcio de la dieto, kiu konsistas ĉefe el kalmaroj kaj flugofiŝoj vidataj en la akva surfaco de la maro.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reprodukta kolonio.

Reproduktado ŝajne okzas iner majo kaj decembro en la aŭstralia regiono. Ili nestumas en arboj (en Kristnaskinsulo) kaj ambaŭ seksoj kontribuas al nestokonstruado, kovado kaj idonutrado. La ino demetas nur unu ovon kaj eloviĝo okazas post 6–7 semajnoj. La ido estas konstante zorgata dum aliaj sep semajnoj por ke ĝi ne estu atakata kaj manĝata de aliaj birdoj inklude aliajn fregatojn. Ĝi restas en la nesto dum aliaj 6 monatoj kaj eĉ post elnestiĝo ĝi estos zorgata kaj nutrata de la gepatroj dum longa tempo post tio.

Insulo Lady Elliot, Kvinslando, Aŭstralio.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas tri subspecioj nome:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Lindsey, T.R. (1986) The Seabirds of Australia. Angus kaj Robertson, Australia
  • Josep del Hoyo et al.: Handbook of the Birds of the World, Band 1 (Ostrich to Ducks). Lynx Edicions, 1992, ISBN 84-87334-10-5
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]