Palearkta ekozono
La palearkta ekozono aŭ palearkto [1] estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ĝi esence korespondas al la ekoregionoj de la tersupraĵoj de Eŭropo, de la nordo de Azio (ĝis la nordo de Himalajo), de Afriko norde de Saharo, kaj de eta parto de Meza Oriento.
El fizika vidpunkto, ĝi estas ekozono de vastega areo, sed relative malmulte varia, ĉar klimate esence modera aŭ malvarma. Ĝi neniun regionon klimate tropikan entenas, sed certaj partoj estas aridaj, kiel Grekujo, la sudo de Hispanujo aŭ Sicilio [2].
Kaŭze de sia granda areo, ĝi ofte estas disigita en du partojn, la okcidentan kaj la orientan palearkton. Uralo konsistigas la limon inter ambaŭ.
Enhavo |
Ĉefaj ekologiaj partoj [redakti]
Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), ekozonoj estas subdividitaj kaj biome kaj ekoprovince. Ekoprovincoj (aŭ biolandoj) estas teritorioj biogeografiaj pli malvastaj ol ekozono kaj ili ampleksas unu aŭ plurajn ekoregionojn. Por la palearkto, oni havas:
Eŭropa-siberia ekoprovinco [redakti]
Tiu ĉi boreala kaj mezvarma ekoprovinco konstituas la plej grandan surfacon de la ekozono. Ĝi etendiĝas ekde tundro en la plej nordaj ekstremaĵoj de Rusujo kaj Skandinavujo ĝis la vasta tajgo, la borealaj pingloarbaroj kiuj trairas la kontinenton. Sude de la tajgo estas zono de mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kaj mezvarmaj koniferarbaroj. Tiu vasta ekoprovinco estas karakterizita de multaj komunaj plantaj kaj bestaj specioj, kaj montras multajn afinecojn kun la mezvarmaj kaj borealaj ekoprovincoj el la Nearkta ekozono. Ofte Eŭrazio kaj Nordameriko estis ligitaj per la Beringa terponto kaj havis tre similajn mamulajn kaj birdajn faŭnojn kun multaj eŭraziaj specioj, kiuj moviĝis en Nordamerikon, kaj pli malmultaj nordamerikaj specioj, kiuj moviĝis inversen. Multaj zoologoj konsideras la palearktan kaj la nearktan ekozonojn kiel unu ekozonon, nome la holarktan ekozonon aŭ Holarkto. Ambaŭ ankaŭ havas komunajn plantspeciojn, kiujn la botanikistoj nomas la Arkt-Terciara Geoflaŭro.
Mediteranea ekoprovinco [redakti]
La teritorioj kiuj borderas la Mediteranean Maron en Sud-Eŭropo, Nordafriko kaj Okcidenta Azio gastigas la mediteraneajn ekoregionojn kiuj kune konstituas la plej grandan kaj la plej diversan mediteranean areon de la mondo, kun ĝenerale mildaj, pluvaj vintroj kaj varmegaj, sekaj someroj. La mozaiko de la Mediteraneaj arbaroj, maldensarbaroj kaj arbustaroj gastigas 13 000 endemiajn speciojn. La mediteranea ekoprovinco ankaŭ estas inter la plej endanĝerigitaj biogeografiaj teritorioj; nur 4 % de la origina vegetaĵaro de ĝi postrestas, kaj homaj aktivecoj, inkluzive de tropaŝtiĝo, senarbarigo, kaj transformado de teroj por paŝtejo, agrikulturo aŭ urbanizado, estas degradintaj multon de la ekoprovinco. Antaŭe tiu ĉi plejofte estis kovrita de arbaroj kaj maldensarbaroj, sed intensa homa uzado estis reduktinta multon de ĝi al kserofitaj arbedaroj, arbustaroj kaj makisoj, konataj laŭ diversaj lokaj nomoj. La organizo Naturprotekto Internacie estas indikinta la Mediteranean basenon kiel unu el la biodiverseco-varmpunktoj de la mondo.
Sahar-arab-dezerta ekoprovinco [redakti]
Vasta teritorio de dezertoj, inkluzive de Atlantika marborda dezerto, Saharo, kaj Araba dezerto, disigas la palearktajn kaj la afrotropikajn ekoregionojn. Tiu ĉi modelo enhavigas tiujn dezertajn ekoregionojn en la palearkto; aliaj biogeografoj identigas la ekozonan limon kiel transiran areon inter la dezertaj ekoregionoj kaj la mediteraneaj ekoregionoj norden. Tiu ĉi modelo situigas la dezertojn en la afrotropika ekozono, dum aliaj lokas la limon meze de la dezerto.
Okcident- kaj mez-azia ekoprovinco [redakti]
La kaŭkaziaj montaroj, kiuj etendiĝas inter la Nigra kaj la Kaspia maroj, estas eksterordinare riĉa miksaĵo de konifer-, foliaj, kaj miksaj arbaroj, kaj inkluzivas ekzemple la ekoregionon de la foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido.
Mez-Azio kaj la irana altebenaĵo gastigas sekajn stepajn herbejojn kaj dezertajn basenojn, kun montarbaroj, maldensarbaroj, kaj herbejoj en la altaj montaroj kaj altebenaĵoj de la ekoprovinco. En suda Azio la limo de la palearkto precipe estas altituda. La montetoj piede de Himalajo, inter 2000-2500 m, konstituas apudliman teritorion inter la palearktaj kaj la hindomalajaj ekoregionoj.
Orientazia ekoprovinco [redakti]
Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo estas pli humidaj kaj klimate moderaj ol apudaj Siberio kaj Mez-Azio, kaj gastigas riĉajn konifer-, foli-, kaj miksajn arbarojn, kiuj nuntempe plejofte estas limigitaj al montaraj areoj, ĉar la dense loĝataj malaltaĵaroj kaj riverbasenoj estas transformitaj al intensaj agrikultura kaj urbaniza uzadoj. Orientazio ne multe estis influita de la glaciiĝo dum la glaciepokoj, kaj konservis 96 pocentojn de la pliocenaj arbaj genroj, dum Eŭropo konservis nur 27 pocentojn. En la subtropikaj sudaj partoj de Ĉinujo kaj Japanujo, la palearktaj mezvarmaj arbaroj transiras al subtropikaj kaj tropikaj arbaroj de la hindomalaja ekozono, kreiante riĉan kaj diversan miksaĝon de plantaj kaj bestaj specioj. La montaroj de sudorienta Ĉinujo ankaŭ estas signitaj kiel biodiverseca varm-punkto. En Sud-orientazio, altaj montaraj sistemoj konstituas elstaraĵojn de palearkta flaŭro kaj faŭno en norda Hindoĉinujo kaj suda Ĉinujo. Izolitaj malgrandaj antaŭpostenoj troviĝas tiel fore suden kiel centra Birmo (sur Nat Ma Tuang, 3050 m), plejnorda Vjetnamujo (sur Phan Xi Păng, 3 140 m) kaj la altaj montaroj de Tajvano.
Dolĉakvo-ekoregionoj [redakti]
La ekozono ankaŭ ampleksas plurajn gravajn dolĉakvo-ekoregionojn, inkluzive de la tre disvolviĝitaj riveroj de Eŭropo, de la riveroj de Rusujo, kiuj enfluas en Arktan Oceanon, en Baltan Maron, en Nigran Maron, en Kaspion, kaj en siberian Bajkalon, la plej maljuna kaj plej profunda lago de la tero. Ĝi entenas la praan japanan Lagon Biŭon, unu el la dolĉakvo-ekoregionoj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso.
Faŭno kaj flaŭro [redakti]
Unu birda familio, la proneledoj (Prunellidae) estas endemia en la palearkto. La holarkto ujas kvar aliajn endemiajn birdajn familiojn : la gaviedojn (Gaviidae), la tetraonedojn (Tetraoninae), la aŭkedojn (Alcidae) kaj la bombiciledojn (Bombycillidae).
Ne troviĝas endemiaj mamulaj ordoj en la Palearkto, sed pluraj familioj estas endemiaj : Calomyscidae ( familio el la ordo de la ronĝuloj), Prolagidae ( formortinta familio) , kaj Ailuridae (malgranda pando). Pluraj mamulaj specioj originis en la Palearkto, kaj disvastiĝas al la Nearkta ekozono dum la glaciepokoj, inkluzivante la brunan urson (Ursus arctos, konata en Nordameriko kiel "Grizzly"), la ruĝan cervon (Cervus elaphus) en Eŭropo kaj la parencan Kanadan cervon (Cervus canadensis) en Orienta Azio, la Amerikan bizonon (Bison bison), kaj la boacon (Rangifer tarandus, konata en Nordameriko kiel "Caribou").
Listo laŭbiome klasifitaj palearktaj ekoregionoj [redakti]
| Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
|---|---|
| PA0101 Gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj | Ĉinujo |
| PA0102 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Junano-Altebenaĵo | Ĉinujo |
| Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
| PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj | Italujo |
| PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj | Belgujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Nederlando |
| PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj | Acoroj ( Portugalujo ) |
| PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj | Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Rumanujo, Serbujo ( Kosovo ), Turkujo |
| PA0405 Baltaj miksaj arbaroj | Danujo, Germanujo, Polujo, Svedujo |
| PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj | Portugalujo, Hispanujo |
| PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj | Azerbajĝano, Irano |
| PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj | Armenujo, Azerbajĝano, Kartvelujo, Rusujo, Turkujo |
| PA0409 Keltaj foliarbaroj | Irlando, Britujo |
| PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj | Turkujo |
| PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj | Aŭstrujo, Belarusujo, Ĉeĥujo, Germanujo, Litovujo, Moldava Respubliko, Polujo |
| PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj | Nord-Koreujo, Sud-Koreujo |
| PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo | Ukrainujo, Rusujo |
| PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj | Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Italujo, Montenegro, Serbujo, Slovenujo |
| PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj | Britujo |
| PA0422 Foliarbaroj apud la Nigra Maro kaj de Kolĉido | Bulgarujo, Kartvelujo, Turkujo |
| PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj | Italujo |
| PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj | Belorusujo, Estonujo, Norvegujo, Latvujo, Rusujo, Suomujo, Svedujo |
| PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj | Japanujo |
| PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj | Japanujo |
| PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj | Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Francujo, Germanujo, Svisujo |
| Mezvarmaj koniferarbaroj | |
| PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj | Francujo, Italujo, Svisujo |
| PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo | Ĉinujo, Kazaĥujo, Mongolujo, Rusujo |
| PA0503 Kaledoniaj koniferaroj | Britujo |
| PA0504 Karpataj montarbaroj | Ĉeĥujo, Polujo, Rumanujo, Slovakujo, Ukrainujo |
| PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj | Afganujo, Pakistano |
| PA0507 Elborz-montara arbarstepo | Irano |
| PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj | Ĉinujo |
| PA0509 Hengduan-montaraj subalt-montaraj koniferaroj | Ĉinujo |
| PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj | Japanujo |
| PA0511 Honŝuaj altmontaraj koniferaroj | Japanujo |
| PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj | Alĝerio, Maroko, Tunizio |
| PA0514 Nordorient-himalajaj subaltmontaraj koniferaroj | Barato, Butano, Ĉinujo |
| PA0515 Nord-anatolaj koniferaj kaj foliaj arbaroj | Turkujo |
| PA0516 Kanjonaj alt-montaraj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang | Ĉinujo |
| PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj | Ĉinujo |
| PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min | Ĉinujo |
| PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj | Norvegujo, Svedujo, Suomujo |
| PA0521 Tianŝan-montaraj koniferaroj | Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo, Taĝikujo, Uzbekujo |
| Tajgo | |
| PA0601 Orient-siberia tajgo | Rusujo |
| PA0602 Islandaj betularoj kaj altmontara tundro | Islando |
| PA0603 Kamĉatkaj-kurilaj herbejoj kaj duonarbaroj | Rusujo |
| PA0604 Kamĉatka-kurila tajgo | Rusujo |
| PA0605 Nordorient-siberia tajgo | Rusujo |
| PA0606 Oĥotska-manĉuria tajgo | Rusujo |
| PA0607 Saĥalena tajgo | Rusujo |
| PA0608 Skandinava kaj rusa tajgoj | Rusujo, Svedujo |
| PA0610 Uralaj tundro kaj tajgo | Rusujo |
| Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| PA0801 Alaja kaj okcident-tianŝana stepo | Kazaĥujo, Taĝikujo, Uzbekujo |
| PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto | Kazaĥujo |
| PA0804 Daura arbarstepo | Ĉinujo, Mongolujo, Rusujo |
| PA0806 Emin-vala stepo | Ĉinujo, Kazaĥujo |
| PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj | Ferooj ( Danujo ) |
| PA0808 Gisaraj kaj alajaj duonarbaroj | Kirgizujo, Taĝikujo, Uzbekujo |
| PA0809 Kazaĥa arbarstepo | Kazaĥujo, Rusujo |
| PA0810 Kazaĥa stepo | Kazaĥujo, Rusujo |
| PA0811 Kazaĥaj altaĵoj | Kazaĥujo |
| PA0812 Mezorienta stepo | Irako, Sirio |
| PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj | Ĉinujo, Mongolujo, Rusujo |
| PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo | Moldava Respubliko, Rumanujo, Rusujo, Ukrainujo |
| PA0815 Sajana intermontara stepo | Rusujo |
| PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo | Mongolujo, Rusujo |
| PA0817 Sud-siberia arbarstepo | Rusujo |
| PA0818 Tianŝana pied-montetara arida stepo | Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo |
| Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
| PA0904 Inunditaj savanoj de la Nildelto | Egiptujo |
| Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
| PA1006 Altmontara stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo | Afganujo, Barato, Ĉinujo, Pakistano |
| PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo | Irano, Turkmenujo |
| PA1010 Alt-atlasa junipera stepo | Maroko |
| PA1012 Nordokcident-himalajaj alt-montaraj arbustaroj kaj herbejoj | Afganujo, Barato, Ĉinujo, Pakistano |
| PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo | Ĉinujo |
| PA1014 Pamir-altmontaraj dezerto kaj tundro | Afganujo, Ĉinujo, Kirgizujo, Taĝikujo |
| PA1015 Ĉilianaj subaltmontaraj herbejoj | Ĉinujo |
| PA1016 Sajanaj altmontaraj herbejoj kaj tundro | Mongolujo, Rusujo |
| PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj | Ĉinujo |
| PA1018 Sulajmanaj altmontaraj herbejoj | Afganujo, Pakistano |
| PA1019 Tianŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj | Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo |
| PA1020 Tibet-altebenaĵaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj | Ĉinujo |
| PA1021 Okcident-himalajaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj | Barato, Nepalo |
| PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo | Ĉinujo |
| Tundro | |
| PA1106 Kol-duonsula tundro | Norvegujo, Rusujo |
| PA1108 Nordokcident-rusaj kaj novzemlaj tundroj kaj tajgoj | Rusujo |
| PA1110 Skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj | Norvegujo, Svedujo, Suomujo |
| Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
| PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj | Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Turkujo |
| PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj | Hispanujo |
| PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj | Francujo |
| PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj | Grekujo |
| PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj | Kipro |
| PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj | Israelo, Jordanio, Libano, Sirio, Turkujo |
| PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj | Hispanujo, Portugalujo |
| PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj | Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Grekujo, Italujo, Slovenujo |
| PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj | Francujo, Italujo |
| PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio | Alĝerio, Kanarioj ( Hispanujo ), Maroko |
| PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo | Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio |
| PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj | Alĝerio, Libio, Maroko, Tunizio |
| PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj | Albanujo, Grekujo, Respubliko Mekedonujo, Serbujo |
| PA1220 Sud-anatolaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj | Israelo, Libano, Sirio, Turkujo |
| PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj | Francujo, Italujo, Kroatujo |
| Dezertoj kaj kserofitaroj | |
| PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj | Egiptujo, Jordanio, Omano, Saŭda Arabujo, Sirio, Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, Jemeno |
| PA1304 Atlantika marborda dezerto | Maŭritanio, Maroko |
| PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj | Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio, Okcidenta Saharo |
| PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro | Egiptujo, Irako, Israelo, Jemeno, Jordanio, Omano, Saŭda Arabujo, |
| PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono | Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Sudano |
| PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto | Irano |
| PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj | Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭretanio, Niĝerio, Sudano |
| PA1330 Taklamakano | Ĉinujo |
| PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato | Ĉado, Egiptujo, Libio, Sudano |
| PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj | Alĝerio, Niĝero, Malio, Maŭritanio |
Vidu ankaŭ [redakti]
Notoj [redakti]
- ↑ Tute ne temas pri arkta regiono, konsekvence nek pri malnov-arkta regiono ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn, mediterananeajn, eĉ saharajn partojn; tial rekonebla transskribo de la jam internacia termino ŝajnas la plej akceptinda traduko por ne krei konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele. Eble pli preferinda Esperanta termino, ol tiu ĉi-supre proponita, estus "Palearktiso", do senpere derivita de la latina nomo Palaearctis.
- ↑ Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 382, ISBN 2-271-05816-3 france
Paléarctique (adj.) 1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant à l’Europe et à l'Azie ( hormis les péninsules arabique, indienne et indochinoise et l'archipel malais). 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
[Palearkta ( adjektivo ) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion ( pli-malpli ! ) respondanta al Eŭropo kaj al Azio ( sen la duoninsuloj araba, hinda kaj hindoĉina kaj la malaja insularo ). 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]
Bibliografio [redakti]
- angle Amorosi, T. 1989 : Contributions to the zooarchaeology of Iceland: some preliminary notes, in : The Anthropology of Iceland (eds. E.P. Durrenberger & G. Pálsson), Iowa City, University of Iowa Press, pp. 203-227.
- angle Buckland, P.C., et al. 1991 : Holt in Eyjafjasveit, Iceland: a paleoecological study of the impact of Landnám, in : Acta Archaeologica 61: pp. 252-271.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |