Beringio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reduktiĝo de la Beringa terponto

BeringioBeringa terponto, estis aro da seka tero, kun ĉirkaŭ 1600 km norde-sude (dum sia plejgrando), kiu kunigis Alaskon al Siberion kie hodiaŭ estas la Beringa Markolo, dum la glaciaj eraoj.

La Beringa Markolo, la Ĉukĉa Maro kaj la Beringa Maro estas malfundaj maroj, dum glaciaj eraoj la polusaj flosglacioj kreskis kaj la marniveloj malaltiĝis. Sekve, la nunaj fundoj de tiu regiono estis sekaj regionoj.

Laŭ la plej akceptata teorio, Beringio estis grava al migrado de homoj, kaj multaj plantoj kaj bestoj, el Azio al Ameriko.

Beringio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la historicivilizan gravon de Beringio:

Citaĵo
 
Nun ili venas norden al la markolo Beringa.
Nezaŭhtezoma diras al la nomado klarige:
-Laŭ tiu mallarĝejo iam popolo trapasos
kaj ĝi fariĝos ponto por elmigrontoj Aziaj,
tiel ke la loĝantoj de l'kontinento Duflama
devenos de l'Nubronda, kun ili prae parencos
kaj fondos civilizojn, kiuj profunde similos.[1] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 127-128.