Fregatedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fregatedoj
Fregata magnificens1.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Suloformaj Suliformes
Familio: Fregatedoj Fregatidae
Degland & Gerbe, 1867
Genro: Fregato Fregata
Lacépède, 1799
Tutmonda distribuado
Tutmonda distribuado
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Fregatedoj estas familio de marbirdoj, populare nomataj kiel fregatoj, de ordo Pelikanoformaj (alternative Suloformaj). Ili fiŝkaptas per rabado al aliaj rabobirdoj. Ĝi enhavas kvin speciojn en ununura genro Fregata.

Fregatoj atakas aliajn marbirdojn, pro tio la nomo fregato kiel tiu de atakŝipoj. Ili estas nomitaj ankaŭ kiel piratoj, ĉar vere ne nur atakas aliajn birdojn, sed ja forrabas ties predon, kiel piratoj, aŭ idaron.

Ili estas grandaj, nigraj aŭ blankonigraj birdoj kun longaj flugiloj kaj akute forkoforma longa vosto kaj ankaŭ longa beko. La maskloj havas pufigeblajn kolorajn gorĝajn partojn uzeblajn dum la reprodukta sezono por allogi partneron.

Fregatoj troviĝas en tropikaj oceanoj kaj mezvarmaj regionoj, sed ofte videblas kie okazas veteraj ŝanĝoj.

Tiuj birdoj nek naĝas nek piediras kaj nek ekflugas de ebena surfaco. Ĉar ili havas la plej longan enverguron rilate korpopezon inter ĉiuj birdoj, ili estas ĉefe aeraj kaj povas esti dumfluge plie ol unu semajno, surterigante nur por ripozi aŭ reproduktiĝi surbranĉe aŭ surklife. Ili ankaŭ posedas rekordon flugan per rapideco je 400 km/h. La ino demetas unu aŭ du blankajn ovojn.

La manĝokutimo estas mara. Fregatoj ofte forrabas predojn de aliaj marbirdoj per rapideco aŭ manovreblo por preterpasi siajn viktimojn. Sed ĉefe ili kapablas kapti fiŝojn, martestudidojn aŭ similajn predojn, simple forprenante ilin defluge. Fregatedoj estas sezone monogamaj, kaj nestumas kolonie. Mallaborita nesto estas konstruita en malaltaj arboj aŭ surgrunde en foraj insuloj. La ino demetas ununuran ovon[1] por ĉiu reprodukta sezono. La daŭro de la gepatra idozorgado ĉe fregatoj estas la plej longa inter birdoj. Ĉiu specio disvastiĝas laŭ propra disigmaniero.

Maskla fregato.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Biologio[redakti | redakti fonton]

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Masklo de Grandioza fregato ĉe Galapagoj.

Fregatoj estas grandaj, kun irizecaj nigraj plumoj (inoj havas blankan subventron), kun longaj flugiloj (maskla enverguro povas atingi ĝis 2.3 metrojn) kaj tre forkoformaj vostoj. La maskloj havas pufigeblajn kolorajn gorĝajn partojn, nomatajn gorĝosakojn, uzeblajn dum la reprodukta sezono por allogi partneron.

Fregatoj troviĝas ĉe tropikaj oceanoj kaj flugorajdas varmajn ascendajn aerfluojn. Tamen ili estas ofte vidataj antaŭ veterfrontoj kaj povas indiki ŝanĝojn de vetero.

Tiuj birdoj nek naĝas nek povas bone piediri, kaj ne povas ekflugi el ebena surfaco. Havo de plej granda enverguro proporcie al la korpopezo inter birdoj devigas ilin esti esence aeraj, kapablaj resti en aero dum pli da unu semajno, suterigante nur por ripozi aŭ reproduktiĝi sur arboj aŭ klifoj.

Kiel membroj de la Pelikanoformaj, la fregatoj havas la ŝlosilajn karakterojn de ĉiuj kvar fingroj konektitaj rete, gorĝohaŭto (nomata ankaŭ gorĝosako), kaj forketo konektita al la brustosto. Kvankam estas certe reto ĉe la piedoj de fregato, la reteco estas malgranda kaj parto de ĉiu fingro estas libeta. Fregatoj produktas tre malmulte oleon kaj tiele ne elflugas suroceane. La gorĝosako estas uzata kiel parto de la pariĝada memmontrado kaj estas eble la plej rimarkinda fregata karaktero.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili ĝenerale demetas nur ununuran ovon por ĉiu sezono.[1] Ambaŭ gepatroj laŭvice nutras dum la unuaj tri monatoj sed poste nur la patrino nutras la junulon dum aliaj ok monatoj. Pro tiom longdaŭra idozorgado fregatoj ne povas reproduktiĝi ĉiujare. Estas tipa vidi junulon tiom grandan kiom ties gepatroj atendante nutradon. Kiam tiu sidas atende dum senfinaj horoj sub varma suno, ĝi adoptas energiefikan sintenon kun faliĝinta kapo, kaj sidas tiom senmove ke aspektas kvazaŭ mortinta. Sed kiam la patro revenas, ĝi vekiĝas, levas sian kapon kaj krias ĝis la patro malfermas sian buŝon. La malsata junulo plonĝas sian kapon ene de la patra gorĝo kaj manĝas finfine.

Distribuado kaj identigaj karakteroj diferencas inter fregatospecioj, kaj tiele videblas en la speci-specifaj artikoloj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Fregatoj akiras plej el sia manĝo per kaptado el la oceana surfaco. Ĉikaze nematura Granda fregato estas kaptinta idon de Fulga ŝterno falinta el alia fregato.

Fregata manĝokutimo estas mara. Senkapablaj ekflugi el akvo, ili kaptas predon el la oceana surfaco aŭ strando uzante siajn longajn, hokoformajn bekojn. Ili kaptas fiŝojn, martestudidojn, marigvanojn kaj similajn manĝerojn survoje. Fregatoj rabas al aliaj marbirdoj kiaj suloj, tropikbirdoj, kaj pufinoj ties predojn, uzante siajn rapidon kaj manovreblon por ĉikani siajn viktimojn ĝis tiuj regurgitas sian stomakan enhavon. Kvankam fregatoj famas pro sia kleptoparazita manĝokutimo, oni supozas, ke tio ne ludas gravan rolon en la dieto de neniu specio, kaj estas pli bone suplemento al maĝo akirita per rekta ĉasado.[2] Studo pri la Granda fregato ŝtelante manĝon el la Maskosulo ĉirkaŭkalkulis ke la fregatoj povus maksimume akiri 40% el la bezonta manĝo, kaj averaĝe akiris nur 5%.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 HOWARD, Laura. University of Michigan Museum of Zoology – ADW : Family Fregatidae
  2. Schreiber, Elizabeth A. & Burger, Joanne.(2001.) Biology of Marine Birds, Boca Raton:CRC Press, ISBN 0-8493-9882-7
  3. Vickery, J & Brooke, M. (1994) "The Kleptoparasitic Interactions between Great Frigatebirds and Masked Boobies on Henderson Island, South Pacific" Condor 96: 331–340
  • Harrison, Peter (1988). Seabirds: An Identification Guide. London: Christopher Helm. ISBN 0-7470-1410-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]