Maskonaivulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maskita naivulo)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Maskonaivulo
Aŭstralpacifika Maskonaivulo (S. d. personata) kun ido (fone)
Aŭstralpacifika Maskonaivulo (S. d. personata) kun ido (fone)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Sulo Sula
Specio: S. dactylatra
Sula dactylatra
(Lesson, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Pacifika, Blanka aŭ pli precize MaskonaivuloMaskosulo (Sula dactylatra) estas granda marbirdo (80 cm) de la familio de suledoj. Tiu specio reproduktiĝas sur insuloj en tropikaj oceanoj, escepte en orienta Atlantiko; en orienta Pacifiko ĝi estas anstataŭata de la Nazka naivulo, Sula granti, kiu estis iam konsiderata subspecio de la Maskonaivulo.[1][2]

Ĝi estas facile videbla naivulo kaj estis proponita por separo al monotipa subgenro Pseudosula, sed la Nazka naivulo kaj ŝajne ankaŭ la Bruna naivulo (S. leucogaster) estas tre proksimaj parencoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masko detale.
Masko detale.

Estas la plej granda sulo (74 ĝis 91 cm longa) kun enverguro averaĝe de 152 cm sed ankaŭ de 137-165 cm kaj pezo de 1500 g averaĝe sed ankaŭ de 1.2-2.35 kg.[3] Plenkreskuloj estas blankaj krom flugilpinto kaj vosto pintecaj kaj nigraj same kiel griznigra "masko" ĉe la bazo de la beko flava kaj ĉirkaŭ la okuloj kiuj estas same flavaj. Kruroj estas brunverdecaj. La inoj estas pli grandaj kaj havas violajn aŭ malhelgrizajn krurojn kaj bekon verdecan dum la masklobeko estas flava. Dum la reprodukta sezono ili havas areon de senpluma, blueca haŭtaĵo ĉe la bazo de la beko. Junuloj estas brunecaj en kapo kaj supraj partoj, kun blankeca pugo kaj kolumo. La subaj partoj estas blankaj. Plenkreska plumaro estas akirita post du jaroj.

Laŭ tiu aspekto ili povas konfuziĝi kun la Perua naivulo, Sula variegata, sed oni povas diferencigi ilin pro ties kutimaro.

Ili silentas enmare, sed brue fajfas en reproduktaj kolonioj. Nome en la reproduktejoj tiuj birdoj montras ampleksan gamon de hisaj kaj kvakaj notoj.

Disvastiĝo kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Tri Maskonaivuloj kun unu junulo.
Reprodukta Maskonaivulo de la subspecio dactylatra en Abrolhos, Brazilo.

Ili vivas en apartaj insuloj de tropikaj oceanoj, escepte en orienta Atlantiko, dum en orienta Pacifiko anstataŭigas ilin la Nazka naivulo, Sula granti, antaŭe konsiderata subspecio de tiu ĉi Sula dactylatra kaj nuntempe alia specio. Forestas de tiu zono, ĉar tute ne ŝatas la malvarman marfluon humboldtan.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis unuafoje priskribita de la franca naturalisto René-Primevère Lesson en 1831, nome la Maskosulo estas unu el la ses specioj de naivuloj kiuj estas kutime lokitaj en la genron Sula. La Nazka naivulo (S. granti) estis iam konsiderta kiel subspecio. Fakte estas kvar subspecioj el tiu ĉi specio Sula dactylatra, neniu el kiuj estas separebla en maro (naturo): Ili estas la jenaj:

  • S. d. personata van Tets, Meredith, Fullagar & Davidson, 1988: Aŭstralpacifika Maskonaivulo
Reproduktiĝas en centra kaj okcidenta Pacifiko kaj ĉirkaŭ Aŭstralio, same kiel ĉe Meksiko kaj en insulo Klipertono. Birdoj de tiuj du lastaj lokoj estis separaj kiel subspecio granti, kaj la populacio de NOk Aŭstralio ricevis nomon kiel subspecio bedouti, sed neniu estas kutime konsiderata valida.
  • S. d. dactylatra van Tets, Meredith, Fullagar & Davidson, 1988: Atlantika Maskonaivulo
Reproduktiĝas en Karibio kaj kelkaj atlantikaj insuloj kiaj Ascension. Ĝi ĵus komencis reproduktiĝi ĉe Tobago, iam konata en tiu areo nur el unusola vidaĵo ĉe naftoplatformo ĉe Trinidado.
  • S. d. melanops van Tets, Meredith, Fullagar & Davidson, 1988: Okcidenthindoceana Maskonaivulo
Reproduktiĝas en okcidenta Hinda Oceano.
  • S. d. tasmani (inklude S. d. fullagari) van Tets, Meredith, Fullagar & Davidson, 1988: Tasmana naivulo aŭ Maskonaivulo de Lord Howe
La formo reproduktanta ĉe la insuloj Lord Howe kaj Kermadekoj. Grandaj prahistoriaj specimenoj konataj el la unua kaj el Norfolkinsulo estas foje konsiderataj kiel el distinga "specio" (propre: subspecio). Se tio ĝustas, la nome de la nuna populacio estu S. d. tasmani ĉar S. d. fullagari estis priskribita laŭ S. tasmani. Komparo de antikva DNA el specimenoj de tasmani kaj de la vivanta fullagari indikas, ke ili ne estas distingaj.

Laŭ aliaj fontoj oni povas distingi ĝis ses subspeciojn:[4]

  • Sula dactylatra bedouti
  • Sula dactylatra californica
  • Sula dactylatra dactylatra
  • Sula dactylatra fullagari
  • Sula dactylatra melanops
  • Sula dactylatra personata.

Tiu specio estas preskaŭ nemigranta kaj vintrumas enmare sed proksime de siaj kolonioj. Tamen foje la karibaj birdoj povas forflugi ĝis sudorienta Usono kaj eĉ fojfoje ĝis Hispanio eble de subspecio S.d.dactylatra.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Reprodukta kolonio de Maskonaivuloj en Havajo.

Ili manĝas ĉefe flugfiŝojn anstataŭ anĉovojn, Engraulis ringens, kiuj troviĝas ĉe Humboldta Marfluo, kie forestas tiu ĉi sulo. Ili estas spektaklaj plonĝantoj diagonale en la oceanon je alta rapido. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn, kiaj flugofiŝojn. Temas pri tre sedenta birdo, kiu vintras en maro, sed rare estas vidata tre for el la reproduktaj kolonioj. Tamen karibiaj birdoj foje vagadas norde al la varmaj akvoj de la suda Golfa Marfluo ĉe la orienta marbordo de Usono. Pli rimarkinde estis almenaŭ tri vidaĵoj de Maskonaivulo en Okcidenta Palearkto, supozeble de dactylatra, ĉiuj el hispanaj akvoj, kvankam unu el tiuj eniris enkaŭ en francaj teritoriaj areoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Maskonaivulido.

Ili faras siajn nestojn en etaj kolonioj de sablaj strandoj aŭ altaj partoj de insuloj. Ili demetas du kalkecajn ovojn (67x46 mm) en neprofundaj truoj kaj ne tri en klifoj kiel la Perua naivulo. La ovoj estas kovataj de ambaŭ plenkreskuloj dum 45 tagoj. Kutime nur unu ido pretervivas. Ĉar en plej kazoj, la unua ido mortigos sian pli malgrandan kaj malfortan fraton post tiu eloviĝas.[5] Kainismo estis bone studita en tiu specio; priserĉistoj kiaj David Anderson demonstris, ke dum la naivuloj povas manĝigi du idojn se oni evitas la fratomortigon, ili faras tion nur danĝere kontraŭ la sano kaj la futura reprodukta sukceso.[6][7][8]

Kompare kun aliaj specioj de naivuloj kiaj la Blukrura naivulo, la kainismo estas deviga ĉe la Maskosulo. Unu tialo estas ĉar la Maskosuloj konstruas tre neprofundajn ebenajn nestojn, kaj tiele la plej aĝaj idoj povas forpeli siajn pli junajn fratojn kun relativa facilo. La gepatroj de Blukuraj naivuloj dume konstruas nestojn kun pli deklivaj flankoj, tiele evitante ke kelkaj pli aĝaj idoj engaĝiĝu en kainisma kutimaro.[9]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pitman, R. L.; Jehl, J. R. (1998): Geographic variation and reassessment of species limits in the "Masked" Boobies of the eastern Pacific Ocean. Wilson Bulletin 110(2): 155-70
  2. Friesen, V. L.; Anderson, D. J.; Steeves, T. E.; Jones, H. & Schreiber, E. A. (2002): Molecular Support for Species Status of the Nazca Booby (Sula granti). Auk 119(3): 820–26. [angla kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2002)119[0820:MSFSSO]2.0.CO;2 PDF plena teksto
  3. [1] (2011).
  4. Sula dactylatra Lesson, 1831 http://www.itis.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=174699 Alirita la 21an de oktobro de 2012 ITIS.
  5. Mack, Alison. 1997. "Natural born killers." Earth 6, no. 3: 12. General Science Collection, EBSCOhost (alirita la 4a de Majo, 2007).
  6. Anderson, David J. 1990. "Evaluation of Obligate Suicide in Boobies. 1. A Test of the Insurance-Egg Hypothesis." The American Naturalist 135, vol. 3: 334-350
  7. Anderson, David J. 1990. "Evolution of Obligate Siblicide in Boobies. 2: Food Limitation and Parent-Offspring Conflict" Evolution 44 no. 8: 2069-2082
  8. Alda, Alan (Host). (1999). Voyage to the Galapagos [Televida seria epizodo]. Scientific American Frontiers. Arlington, Virginia: Public Broadcasting Service. (transkribita tie: http://www.pbs.org/saf/transcripts/transcript1001.htm)
  9. Anderson, David J. (1995). "The Role of Parents in Siblicidal Brood Reduction of Two Booby Species", gazeto : The Auk, volumo : 112, numero : 4, paĝoj : 860-869

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2nd edition, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2. 
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0195530683
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj