Perua naivulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Perua naivulo
Perua naivulo
Perua naivulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Sulo Sula
Specio: S. variegata
Sula variegata
(Tschudi, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Perua naivulo (Sula variegata) estas granda marbirdo (70-75 cm) de la familio de Suledoj. Ĝi estas la dua plej abunda marbirda specio kiu loĝas en la Perua marbordo kaj la dua plej grava guano-produktanta marbirdo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La disvastiĝo de tiu specio dependas de la malvarma Humboldta Marfluo, kie estas la anĉovo Engraulis ringens, kion ĉefe manĝas la Perua naivulo, do, ties areo iras ekde suda Ekvatoro ĝis norda Ĉilio, havante ĉefe en peruaj insuloj siajn reproduktajn koloniojn. Ĉiukaze ili migras suden marte aŭ aprile kaj revenas septembre aŭ oktobre. Tamen kelkaj restas por nestiĝi ĉe marbordo au centraj insuloj. Ĝi estas endemia birdo de la Perua marfluo kaj tiele ties distribuado estas limigita al la okcidenta marbordo de Sudameriko el Punta Pariñas (4.6° S) en Peruo al Koncepciono en Ĉilio (Harrison 1988). Dum la meso de la 20a jarcento, la populacio de Perua naivulo atingis 3 milionojn da birdoj (Tovar et al. 1987). Laŭ la oscilado de El Niño en 1982–83 restis malpli ol 0.2 milionoj da birdoj. La populacio de Perua naivulo rekuperiĝis ekde 1984 kaj atingis en 1996 pli ol 2.6 milionoj da birdoj. La oscilado de EN 1997–98 startis post plej naivuloj finis la reproduktan sezonon kaj kaŭzis sudenan migradon de birdoj. La nombro de Peruaj naivuloj en Peruo malpliiĝis tra 1997 en ĉirkaŭ 87.1% pro tiu tialo; kelkaj birdoj estis trovitaj mortintaj laŭlonge de la marbordo.

Nesto de Perua naivulo farita el guano kaj grundo

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapo, kolo, brusto kaj subaj partoj estas tre blankaj. Flugiloj, dorso kaj vosto iom malhelbrunaj sed klarvideble makulitaj blanke. La kruroj estas blugrizaj kaj la beko purpurblua ĝis malhelgriza.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili nestiĝas la tutan jaron ĉe klifoj kaj rokoj en simplaj nestoj kie la ino demetas plej ofte 2 al 3 helbluajn ovojn (61x42 mm); foje malpli (ĝis nur 1) aŭ plie (4), sed malofte. La ĉefa reprodukta sezono ĉiukaze okazas dum la aŭstrala printempa-somera periodo (Septembre al Marto) kaj plej paroj klopodas reproduktiĝi duan fojon dum la jaro depende de la manĝodisponeblo. Ambaŭ gepatroj kovas dum proksimume 4 al 5 semajnoj; la tuta patra zorgado daŭras ĉirkaŭ 3 monatoj. La ido manĝas fiŝojn duondigestitajn per enmeto de beko en gorĝo de patro (regurgito). La reprodukta sukceso dependas de la manĝodisponeblo kaj estas rilata al la koloniloko, la kolonigrando kaj al la tempo de reproduktado.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Vidita de malproksime, tiu birdo povus simili al mevo, sed flugas pli flugilfrape kaj plonĝas maren vertikale de alte. Fiŝkaptas ĉu sole ĉu 2 aŭ 3ope ĉu are de 20 aŭ 30 ekzempleroj, kunlabore.

Ilia fekaĵo kune kun tiu de kormoranoj estas guano, kion peruanoj tradicie produktas kiel valora sterko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj