Nazka naivulo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Sula granti Rothschild, 1902 |
||||||||||||||
La nazka naivulo aŭ rozbeka naivulo (Sula granti aŭ Sula dactylatra granti) estas granda birdo de la familio de Suledoj, antaŭe konsiderata subspecio de la Maskita naivulo, sed lastatempe konsiderata sendependa speco de naivulo.
[redakti] Aspekto
Estas granda sulo (81 ĝis 91 cmj longa) kun enverguro de 152 cmj kaj pezo de 1500 gm. Plenkreskuloj estas blankaj krom flugilpinto kaj vosto nigraj same kiel griznigra masko ĉe la bazo de la beko (flava ĉepinte kaj rozkolora ĝenerale) kaj ĉirkaŭ la okuloj same flavaj. Kruroj estas grizverdecaj. La inoj estas pli grandaj. La flugiloj dumfluge aspektas klare en ties subaj partoj blankaj antaŭe kaj nigraj malantaŭe. Krom la rozkolora beko tiu speco povas konfuziĝi kun Sula dactylatra, sed tiu neniam venas al malvarma zono de humboldta marfluo kie vivas S.granti, en peruaj kaj ekvatoraj insuloj, ĉefe en fama kolonio de insularo Galapagoj.