Bruna naivulo
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Sula leucogaster (Boddaert, 1783) |
||||||||||||||
La bruna naivulo (Sula leucogaster) estas granda marbirdo (71 cmj) de la familio de suledoj.
Brunaj naivuloj vivas en insuloj aŭ marbordo de tropikaj oceanoj.
Enhavo |
[redakti] Kutimoj
Ili bredas en grandaj kolonioj. La ino demetas du bluajn ovojn surplanke. Ili vintrumas en alta maro.
Paroj restas fidelaj dum kelkaj sezonoj. Kutime ili faras tipajn ceremoniojn parigadajn.
Ili estas lertaj plonĝantoj, sed mallertas ĉe ekflugado kaj surteriĝado. Ili manĝas fiŝojn aŭ kalamarojn, kion kaptas laŭ aroj.
[redakti] Aspekto
Ili havas kapon kaj gorĝojn helbrunajn (iom blankecajn) en pacifikaj subspecoj kaj kafbrunajn en atlantika. Kolo, dorso, vosto kaj flugiloj estas malhelbrunaj. Brusto, ventro kaj subaj partoj blankaj. Beko kaj kruroj flavverdecaj. Okuloj helgrizaj.
[redakti] Subspecioj
- Sula leucogaster leucogaster, atlantika.
- Sula leucogaster brewsteri, pacifika nordhemisfera.
- Sula leucogaster etesiaca, pacifika ekde Panamo ĝis Ĉilio.