Kermadekoj
| Kermadekoj | |
|---|---|
| Mapo de la Kermadekoj | |
| Akvejo | Pacifika oceano |
| Geografia situo | 29° 17′ S, 177° 55′ W-29.276944444444-177.92333333333Koordinatoj: 29° 17′ S, 177° 55′ W |
| Nombro de insuloj | 6 |
| Ĉefa insulo | Raŭla Insulo |
| Tuta areo | 34 km² |
| Loĝantoj | (neloĝata) |
| Mapo de la insularo | |
La Kermadeka Insularo aŭ Kermadekoj estas insularko, tio estas insularo kun formo de arko, de Suda Pacifiko. La insuloj estis parto de Nov-Zelando el 1887.
La insuloj kuŝas je 29° al 31.5° suda latitudo kaj 178° al 179° okcidenta longitudo, 800 al 1000 km nordoriente de la Norda Insulo de Novzelando, kaj je simila distanco sudokcidente de Tonga. La centro de la Kermadeka Insularo estas lokata je ĉirkaŭ 29°16′37″S 177°55′24″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -29.27694 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">29.27694°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <.
Geografio [redakti]
La insularo inkludas kvar ĉefajn insulojn (el kiuj tri povus esti konsiderataj siavice insularoj, ĉar la respektivaj ĉefaj insuloj havas pli malgrandajn insulojn proksimajn) kaj kelkajn izolatajn rokojn, kiuj estas, el norde suden:
- Raŭla Insulo aŭ Dimanĉa Insulo, la plej granda de la Kermadekoj.
- Makaŭleja Insulo, la dua plej granda.
- Insulo Curtis, la tria plej granda
- Espera Roko, iam Franca Roko (80 km SSOr de la Insulo Curtis).