Grandioza fregato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Grandioza fregato
Grandioza fregato, masklo ĉe Española, Galapagoj, Ekvadoro
Grandioza fregato, masklo ĉe Española, Galapagoj, Ekvadoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Suloformaj Suliformes
Familio: Fregatedoj Fregatidae
Genro: Fregata
Specio: F. magnificens
Fregata magnificens
(Mathews, 1914)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Grandioza fregato (Fregata magnificens) estis iam nomata Militisto, respegule de ties sveltaj linioj, rapido, kaj aera piratado al aliaj birdoj.

Ĝi estas disvastigata en tropika Atlantiko, kie reproduktiĝas kolonie en arboj en Florido, Karibio kaj Kaboverdo. Ili reproduktiĝas ankaŭ en la marbordo de Pacifiko de Ameriko el Meksiko (Baja California) al Ekvadoro inklude la Galapagojn.

Ĝi estas kiel vagantoj tiom for el sia normala teritorio kiel ĝis la Insulo Man (1998), Danio (1968), Hispanio, Anglio (2005, mortonta ekzemplero), kaj Brita Kolumbio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo montranta gorĝosakon.
Ino montrante blankan suban parton.
Nematurulo.

La Grandioza fregato estas 100 cm longa kun enverguro de 215 cm kaj pezo de 1,1 ĝis 1,6 kg (ino iomete pli peza). La vosto estas tre longa, forkoforma kaj fajna kaj ĉefe ankaŭ la flugiloj estas longaj, sveltaj kaj formas aspekton de litero W. La beko estas longa, grizeca kaj kun tre markata hoko pinte. La kruroj estas malhelbrunaj al nigrecaj. Maskloj estas tutnigraj kun skarlata gorĝosako kiu estas pufigata kiel balono en la reprodukta sezono. Kvankam la plumoj estas nigraj, la skapularaj produktas purpuran irizecon kiam ili reflektas sunlumon. Inoj estas nigraj, sed havas blankajn bruston kaj subajn kolflankojn, brunan bendon en flugiloj kaj bluecan okulringon (anstataŭ nigran kiel ĉe masklo); ties gorĝosako estas pli malhela kaj la kruroj pli ruĝecaj. Nematuruloj havas blankajn kapon kaj subajn partojn.

Tiu specio estas tre simila al aliaj fregatoj kaj estas similargranda al ĉiuj escepte al la Malgranda fregato. Tamen, ĝi ne havas blankan akselan areon, kaj junuloj montras distingan diamantoforman ventromakulon.

La Grandioza fregato estas silentema dumfluge, sed faras variajn tamburecajn sonojn ĉeneste.

Ili povas vivi ĝis 26 jarojn.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu specio manĝas ĉefe fiŝojn kaj testudidojn, kaj ankaŭ atakas aliajn marbirdojn por devigi ilin regurgiti siajn manĝojn. Fregatoj neniam surakviĝas, kaj ĉiam prenas manĝon elfluge. Ties plumaro ne permesas surakviĝon, ĉar malsekiĝo endanĝerigos ilin.

Ili povas pasi tagojn kaj noktojn en aero, kun averaĝa grundorapidon de 10 km/horo, kovrante 223±208 km antaŭ surteriĝi. Ili alternative grimpas al varmaj termikoj, ĝis altitudoj foje tiom altaj kiom ĝis 2,500 m, kaj descendas ĝis ĉe la mara surfaco (Chastel et al. 2003). La ununura alia birdo kiu konate pasas tagojn kaj noktojn en aero estas la Komuna apuso.

La ino demetas nur ununuran blankan ovon, kiu estos kovata dum 40 - 50 tagoj. Ekflugo okazas post 5 aŭ 6 monatoj, sed sendependiĝo nur post pluaj 5 aŭ 7 monatoj.

Populacioj[redakti | redakti fonton]

Scienca studo kiu ekzamenos la variadon laŭ genetiko kaj morfologia ĉe la Grandiozaj fregatoj trovis kaj atendeblajn kaj ankaŭ tre neatendeblajn rezultojn: unue — kiel antaŭdirite de la flugokapablo de la specio — la aŭtoroj trovis restojn de alta genfluo inter plej distribuaj teritorioj. Tio inkludis pruvojn de ĵusa genfluo inter populacioj de Pacifiko kaj de Atlantiko, plej verŝajne tra la Istmo Panamo. Tiu geologia formo estas forta barilo al movo en plej tropikaj marbirdoj. Tamen la sama studo trovis ankaŭ ke la Grandioza fregato de Galapagoj estas genetike kaj morfologie distinga. Baze sur tiu studo, la Galapaga populacio ne interŝanĝis genojn kun siaj kontinentaj partneroj dum kelkaj centoj da miloj da jaroj.[1]

Laŭ tiuj trovoj, la Galapaga populacio de tiu tropika marbirdo povus esti propra genetike distinga specio kun garantio de nova konservostatuso. Tiu malgranda populacio de genetike unikaj Grandiozaj fregatoj estas vundebla populacio. Iu ajn katastrofa okazo aŭ minacoj el homoj povus forbalai la proksimume 2,000 Grandiozajn fregatojn (ĉ. 1,000 reproduktaj paroj) kiuj reproduktiĝas ĉe Galapagoj. La Grandioza fregato estas nune klasita kiel Malplej Zorgiga (LC) fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo, sed artikolo de Proceedings of the Royal Society rekomendas ke, pro la genetika unikeco de tiuj de Galapagoj, tiu statuso estu reviziata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Weimerskirch, Henri; Chastel, Olivier; Barbraud, Christophe; Tostain, Olivier (2003-01-23). "Frigatebirds ride high on thermals", gazeto : Nature, volumo : 421, numero : 6921, paĝoj : 333–334. COI:10.1038/421333a (pdf)

  • (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2nd, Comstock Publishing. 
  • Harrison, Peter: Seabirds: An Identification Guide by ISBN
  • Hilty: Birds of Venezuela ISBN
  • Stiles kajSkutch: A guide to the birds of Costa Rica ISBN
  • National Geographic Society: Field Guide to the birds of North America. 4a rev. kaj ĝisdatigita, 2002, ISBN 0-7922-6877-6
  1. Frank Hailer, EA Schreiber, Joshua M Miller, Iris I Levin, Patricia G Parker, R Terry Chesser, Robert C Fleischer. "Long-term isolation of a highly mobile seabird on the Galapagos." Proceedings of the Royal Society B. 2011, 278(1707):817–825 , doi 10.1098/rspb.2010.1342.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]