Irizeco

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Irizeco ĉe sapobobeloj
Ino de Ora cervoskarabo havas tre irizecan karapacon
La irizeco de la flugiloj de la papilio Morpho didius.
La irizeco de la plumoj de sturnedo Granda lamprotorno.

Irizeco (konata ankaŭ kiel goniokromeco) estas ĝenerale konata kiel propraĵo de iaj surfacoj kiuj ŝajnas ŝanĝi koloron laŭ ŝanĝas la angulo de rigardo. Irizeco povas esti komune vidata en sapobobeloj, papilioflugiloj, markonkoj ktp.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Irizeco estas vida fenomeno de surfacoj ĉe kiuj ŝanĝoj de koloronuancoj estas vidataj laŭ ŝanĝoj en korespondo kun la angulo el kiu oni rigardas la surfacon.

Irizeco estas kaŭzata de multopaj reflektoj el multitavolaj, duontravideblaj surfacoj sur kiuj fazoj kaj interferoj de la reflektoj modlas la falantan lumon (per amplifiko aŭ malamplifiko de de kelkaj frekvencoj pli ol aliaj).

Etimologio [redakti]

La vorto irizeco devenas parte el la latina vorto irizo, kiu signifas "ĉielarko", kiu siavice devenas el la diino Irizo de la Greka mitologio, kiu estas personigo de la ĉielarko kaj agadis kiel mesanĝisto de gedioj.

Goniokromeco devenas el grekaj vortoj gonia, kiu signifas angulon, kaj ĥroma, kiu signifas koloron.

Fotografio [redakti]

Ĝenerale fotografio kolektas nur la specifan efikon de irizeco (ne la propran fenomenon), kvazaŭ ĝi kaptas nur la efikon de tri dimensioj (reprezente ilin per du); tamen irizeco povas esti reproduktata de holografio (kiu inkludas fazinformadon).

Ekzemploj [redakti]

Bildaro [redakti]