Koloronuanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koloronuanca spektro
Bildo kun la kolornuancoj cikle ŝovataj en HSL spaco.

Koloronuanco estas unu el la tri ĉefa atributoj de perceptata koloro, aldone al heleco kaj koloropleneco. Koloronuanco estas ankaŭ unu el la tri dimensioj en iuj kolorospacoj kune kun saturigo, kaj fizika heldenso (ankaŭ sciata kiel heleco aŭ valoro). Koloronuanco estas tiu aspekto de koloro kiu estas priskribata per nomoj tiaj kel "ruĝa", "flava", kaj tiel plu.

Kutime, koloroj kun la sama koloronuanco estas distingataj per adjektivoj referantaj al ilia heleco aŭ koloropleneco, tiaj kiel "hela blua", "malhela blua". Rimarkindaj esceptoj estas bruna, kiu estas malhela oranĝkolora kaj roza, kiu estas ruĝa kun malpligrandigita koloropleneco.

En pentrada kolora teorio, koloronuanco temas pri pura koloro - tiu sen nuancoj kaj alozoj (sen nuanco aŭ ombro), do sen aldonita blanka aŭ nigra pigmento, respektive. Koloronuanco estas ero de la kolorcirklo.

Komputo de koloronuanco[redakti | redakti fonton]

En iuj kolorospacoj, ekzemple CIE L*a*b* (CIELAB) kaj CIE L*u*v* (CIELUV), koloronuanco povas esti komputita kune kun ankaŭ saturigo (aŭ koloropleneco) per konverto de ortangulaj koordinatoj de senheleca koloro en polusajn koordinatojn. Koloronuanco estas la angula komponanto de la polusa prezento, kaj koloropleneco estas la radiusa komponanto.

Aparte, en CIELAB:[1]

\tan h_{ab} = \frac{b^*}{a^*}

kaj analoge en CIELUV:[1]

\tan h_{uv} = \frac{v^*}{u^*} = \frac{v'}{u'}

Funkcio atan2, kvar-kvadranta versio de tangentarko, devas esti uzata en inversigo de ĉi tiuj formuloj por havi eblecon ricevi ĉiujn angulojn ekde 0 al 360 gradoj.

Komputo de koloronuanco de RVB[redakti | redakti fonton]

Frank Preucil priskribas koloran seslateron kiu povas esti uzata por komputi koloronuanco, kun ruĝa je 0°, verda je 120°, kaj blua je 240°:

\tan h = \frac{\sqrt{3}\cdot (V - B)}{2\cdot R - V - B}

En la alia varianto, per la valoroj R, V, B oni povas komputi koloronuancan angulon jene: difini kiu el la ses ebla ordoj de domino de R, V kaj B aperis, tiam apliki la konvenan formulon:

Ordigo Koloronuanca regiono Formulo
R \ge V \ge B Ruĝa-flava h = 60^{\circ} \cdot \frac{V - B}{R - B}
V > R \ge B Flava-verda h = 60^{\circ} \cdot \left( 1 + \frac{R - B}{V - B}\right)
V \ge B > R Verda-cejana h = 60^{\circ} \cdot \left( 2 + \frac{B - R}{V - R}\right)
 B > V > R Cejana-blua h = 60^{\circ} \cdot \left( 3 + \frac{V - R}{B - R}\right)
B > R \ge V Blua-fuksina h = 60^{\circ} \cdot \left( 4 + \frac{R - V}{B - V}\right)
R \ge B > V Fuksina-ruĝa h = 60^{\circ} \cdot \left( 5 + \frac{B - V}{R - V}\right)

En ĉiu okazo la formulo enhavas frakcion \frac{M - L}{H - L}, kie H estas la plej granda el R, V, B; L estas la plej granda, kaj M estas la meza. Ĉi tio estas nomata kiel la koloronuanca eraro de Preucil, kaj estis uzita en la kalkulado de maska forteco en fotomekanika kolora reproduktado.

La du variantoj de komputo de koloronuanca angulo donas la samaj rezultoj je entjeraj obloj de 30 gradoj (ruĝa, flava, verda, cejana, blua, fuksina, kaj la koloroj meze en najbaraj paroj el la ses antaŭe listigitaj). La maksimuma diferenco inter ili estas proksimume 1,2 gradoj je neparaj entjeraj obloj de 15 gradoj.

Komputo de koloronuanco de RVB por HSB, HSV kaj HSL kolorospacoj[redakti | redakti fonton]

Unupolusa kolorspaco HSV kiel konusa objekto
Interrilato inter la koloronuanco de koloroj kun maksimuma saturigo en unupolusa kolorspaco kun iliaj respektivaj RVB koordinatoj.

La procezo de konvertanta de RVB koloro enen de HSL kolora spacoHSV kolora spaco estas kutime bazita sur 6-peca aŭ 12-peca popece difinita surĵeto, traktatanta la HSV kolorspacan konuson kiel sesparta konuso, aŭ la HSL duopan konuson kiel duopa sesparta konuso.[2]

Specialaj kolornuancoj[redakti | redakti fonton]

La koloronuancoj de karameloj kaj bieroj estas sufiĉe limigitaj. La koloronuanca indekso de Linner estas uzata por kvantigi la koloronuancon de ĉi tiaj produktoj.

Koloronuanco en nomoj de farboj[redakti | redakti fonton]

Produktantoj de pigmentoj uzas la vorton "koloronuanco" ekzemple kiel 'kadmia flava (koloronuanco)' por indiki ke la originala pigmentiga ingredienco, ofte malbona por praktiko, estas anstataŭigita per pli taŭga aŭ pli malmultekosta alternativo, sed la koloronuanco la sama kiel de la originala pigmento. Anstataŭoj estas ofte uzataj por pigmentoj kun kromo, kadmio kaj alizarino.

Koloronuanco kaj domina ondolongo[redakti | redakti fonton]

Domina ondolongo (aŭ iam ekvivalenta ondolongo) estas fizika analogo al la percepta atributo koloronuanco. Sur senheleca kolora figuro, rekto estas desegnita de blanka punkto tra koordinatoj de la koncernata koloro, ĝis intersekco kun la spektra situo. La ondolongo je kiu la linio sekcas la spektran situon estas identigita kiel la kolora domina ondolongo se la fonta punkto estas sur la sama flanko de la blanka punkto kiel la spektra situo, kaj kiel la kolora komplementa ondolongo se la fonta punkto estas sur la transa flanko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Colorimetry, second edition: CIE Publication 15.2. Vienna: Bureau Central of the CIE, 1986. - Koloromezuro, dua redakcio: CIE Eldonaĵo 15.2. Vieno: Buroo Centra de la CIE, 1986.
  2. Max K. Agoston (2004). Computer Graphics and Geometric Modelling v. 1: Implementation and Algorithms - Komputila grafiko kaj geometria modeligo v. 1: Realigo kaj algoritmoj. Springer, 301–304. ISBN 1852338180.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]