Cejana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolorsistemo en la informadiko
RGB: (0, 255, 255)
HTML: #00FFFF
CMYK: (100, 0, 0, 0)
HSV: (180°, 100%, 100%)
vdr

La koloro cejana estas inter blua kaj verda koloroj, simila al la koloro de sennuba ĉielo. Ĝia ondolongo estas inter 490 kaj 520 nm.

En kolormodeloj ĝi signifas la komplementan koloron de ruĝo. Ĉar ruĝo estas grava en adiciaj kolormodeloj, cejano estas grava en subtrahaj kolormodeloj, ekzemple por inkaj presiloj. Cejanan farbon oni ekhavas miksante egale verdon kaj bluon.

La nomo devenas de la floro cejano, kies koloro tamen estas iom pli blua ol cejana. La latina nomo de cejano, Centaurea cyanus, enhavas la grekdevenan adjektivon κυανεος, kiu signifas "malhele blua". La vorto do trairis konsiderindan signifoŝanĝon.

En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la cejanan koloron jene:

  • RVB: R = 0,0; V = 1,0; B = 1,0.
  • CMFN: C = 1,0; M = 0,0; F = 0,0; N = 0,0.
#0FF