CMFN (kolormodelo)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

CMFN (ankaŭ pli ofte: CMYK) estas la nomo de kolormodelo uzata por subtraha reprezento de koloroj, t. e. por koloraĵoj, kiuj ne lumas, sed post absorbo nur reflektas lumon. Ĝi deriviĝas de ĝiaj bazaj koloroj cejana, malva, flava kaj nigra kaj estas uzata por komputilaj presiloj.

Principe la tri koloroj CMF sufiĉas por reprezenti koloran bildon, ĉar ilia kombino teorie rezultigas nigran koloron. Praktike ekzistantaj inkoj tamen rezultigas brunan koloron, tial oni kutime aldonas la nigran koloron kiel kvaran bazan. La nigra koloro ne influas la spacon de la reprezenteblaj koloroj, kiu do estas tridimensia kaj ofte prezentata en la formo de kolor-kubo:

Dosiero:CMYK farbwuerfel.jpg

Bonvolu atenti, ke la koloroj la bildo estas influataj de la uzata ekrano aŭ presilo.

La modelo havas diversajn nomojn depende de la uzata lingvo. Ĝia franca nomo estas CMJN (cyan, magenta, jaune, noir), ĝia angla nomo CMYK (cyan, magenta, yellow, key - la litero K key (ŝlosilo) staras por nigra, ĉar tio estas la baza, la ŝlosila koloro de ĉia presado, kaj "B" povus esti miskomprenata kiel blue (blua)).

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

Nuancoj de griza: blankagrizanigra
Ĉielarko: ruĝaoranĝkoloraflavaverdabluaindigaviola
RGB / CMYK: ruĝa (R) • verda (G) • blua (B) • cejana (C) • malva (M) • flava (Y) • nigra (K)
Ceteraj: brunarozaturkisa