Magenta (koloro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri koloro. Se vi serĉas informojn pri samnoma Itala komunumo, vidu la paĝon Magenta.
Kolorsistemo en la informadiko
RGB: (255, 0, 255)
HTML: #FF00FF
CMYK: (0, 100, 0, 0)
HSV: (300°, 100%, 100%)
v  d  r
Information icon.svg


Magenta (aŭ fuksina) difinas koloron, kiun oni ekhavas miksante egale la du kolorojn ruĝan kaj bluan. Pri ĝi, oni ne povas difini intervalon de ondolongoj; ĝi aperas nek en la ĉielarko, nek per la malkomponiĝo de lumo per prismo. Laŭ la RVB-kolormodelo, ĝi rilatas al la komplemeta koloro de la baza verdo.

La nomo devenas de la itala loko Magenta por memorigi la batalon, kiu okazis proksime de ĝi, en 1859, mallonge post la invento de la kolorigilo fuksino, kiu havigas magentan koloron.

En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la magentan koloron jene:

  • RVB: R = 1,0; V = 0,0; B = 1,0.
  • CMFN: C = 0,0; M = 1,0; F = 0,0; N = 0,0.

Magenta estas unu el la bazaj koloroj en la CMFN-kolormodelo.

En la VGA-normo, HTML 3.2 ĝis 4.01 kaj CSS 2 ĝis 3 ĝi estas difinata per la esprimo fuchsia[1][2][3]. Sed en CSS 3 ĝi ankaŭ estas difinebla per la esprimo magenta[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]