Verdo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
#00FF00
kolorcirklo

Verdo estas la komplementa koloro de ruĝo. Verdan farbon oni ekhavas miksante flavon kaj bluon. En naturo, verdon en folioj, herbo kaj aliaj planteroj kreas klorofilo.

Sinonimo de "verda" estas smeralda.

Enhavo

[redakti] En Esperantismo

En la simbolaro de la Okcidenta civilizo kaj ankaŭ de la tutmonda lingvo Esperanto, verdo estas koloro de espero, kaj tial atribuita ankaŭ al la lingvo kaj al ĝia ĉefa simbolo, la kvinpinta verda stelo, kaj baldaŭ al la flago. Zamenhof mem agnoskis la verdon kiel plej simbolan koloron, per sia "Preĝo sub la verda standardo", deklamita unuafoje en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905.

La rekomendo de Louis de Beaufront aperigi verdan stelon sur la kovrilo de ĉiu esperanto-libro tiel populariĝis, ke la papero mem por tiuj kovriloj estis ofte (pale) verda, ekzemple la fama libroserio sub la respondeco de D-ro Zamenhof ĉe Hachette.

#00FF00


Antonomazie "verdulo" fariĝis sinonimo de esperantisto, kun milde ironia nuanco, kaj "verda" sinonimo de esperantista (pli ol Esperanta). Kiel tia ĝi eĉ fariĝis pseŭdonimoj: Georgo Verda (fajna humuristo Izrael Lejzeroviĉ), Verda Majo.

En Esperantio verdo simbiozas al blanko. Tiel, same kiel la usona flago inspiris la du ĉefajn partiojn (demokratoj blue, respublikanoj ruĝe), en la Senato de la Esperanta Civito la du ĉefaj grupoj estas la Verda (ne nur ekologiisma) kaj la Blanka (efektive "inspirita de kristanaj valoroj").

[redakti] Aliaj simbolaĵoj

La ekapero de ekologiismaj movadoj ĝeneraligis alian signifon por tiu koloro, kiu tamen ĝuste pro sia kromatismo eĉ altiris esperantistojn al tiuj novaj movadoj.

En antaŭaj tempoj kaj laŭ diversaj landoj, verda estis la koloro:

Verdo apartenas al la Tutafrikaj koloroj kaj la Tutarabaj koloroj.


  • En trafiko kaj aliaj signalsistemoj, verdo signifas "ne danĝera, preteco, agu, ek!", kontraste al ruĝo, "danĝera, atendu, haltu!".
  • Ĉe ŝipoj la triborda (dekstra) naviga lumo estas verda kaj la baborda ruĝa.
  • Ne estante unu el la pigmente tradiciaj koloroj, verdo ne estas tre uzata en heraldiko, kie ĝin indikas oblikvaj strekoj, manke de polikromio.

[redakti] Nuancoj de verdo

  • botelverda - havanta la malhelan koloron de botela vitro
  • glaŭka (bluverda)
  • oliveca - havanta proksimume la kolorojn de olivoj

[redakti] Verda farbo kun ... fariĝas ...

Nuancoj de griza: blankagrizanigra
Ĉielarko: ruĝaoranĝkoloraflavaverdabluaindigaviola
RGB / CMYK: ruĝa (R) • verda (G) • blua (B) • cejana (C) • malva (M) • flava (Y) • nigra (K)
Ceteraj: brunarozaturkisa