Verda stelo

El Vikipedio
(Alidirektita el Verda stelo (simbolo))
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la verda stelo kiel simbolo de Esperanto. Se vi serĉas informojn pri samnomaj Esperanto-grupoj, vidu la paĝon Verda stelo (apartigilo).
La verda stelo
Verda stelo kiel aŭtoŝildo sur la ruĝa aŭto

La verda stelo estas la plej simpla simbolo de esperanto komune uzata ekzemple kiel broĉo aŭ gluebla aŭtoŝildo. La verdo simbolas la esperon, la kvin pintoj la kvin (laŭ tradicia kalkulo) kontinentojn. La verda stelo videblas sur la Esperanto-flago.

Historio [redakti]

1892: Komence la signo estis nur sur papero (presaĵoj, leterpapero, ktp.). En tiu jaro en La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj kaj cititaj faktoj pri tio ke jam ekzistis vizitkartojkovertoj kun surpreso Esperantisto aŭ Esperanto, kiam estiĝis propono ke ĉiu esperantisto portu ian signon.

1893: Aperis proponoj pri breloko portata sur la ĉeneto de poŝhorloĝo, apud la nazumo, ktp. Louis de Beaufront konsilas ke entute ĉio, kiu tuŝas nian aferon, havu verdan koloron kaj portu supre stelon.

1895: Pretigo de verdaj kovertoj kun ora stelo. Dum la Unua Esperanto-Konferenco en Calais-Dover, estas propono de s-ro Pourcine por enkonduko de unu komuna signo Esperantista, nome la verdan stelon, kiam ĉiuj aliaj ĝistiame koncernis alikoloran, eĉ nigran.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]