Blazono de Senegalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Senegalo
La blazono de Senegalo
La blazono de Senegalo
Lando:  Senegalo
Uzata ekde: ekde 1965
vdr

La ŝtata blazono de Senegalo estas en uzo ekde 1965, post kiam la ŝtato Senegalo en 1960 ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Franca Okcidenta Afriko. Ĝi konsistas el blzonŝildo ŝargita per leono sur la maldekstra duono kaj baobabo dekstre, laŭflankita per palmbranĉoj kaj pintita kun kvinpinta verda stelo ĉe la supro. Ambaŭ simboloj sur la blazonŝildo rolis antaŭe sur pli fruaj senegalaj emblemoj. La blazono estis dizajnita fare de la heraldikistino Suzanne Gauthier el Parizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]