Blazono de Namibio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Namibio

Sur blazono de Namibio estas centre transverse dividita ŝildo kun elementoj de la Flago de Namibio. La ŝildon supre ornamas blanka-ruĝa-blua birdo – la simbolita afrika maraglo (Haliaeetus vocifer) –, ambaŭflanke tenas ĝin po unu svelta, kuraĝa oriks-antilopo, tipa en la sekaj regionoj de Afriko. La maraglo prenas rubandon kun diamantoj. Tio reprezentas Nordan Namibion kaj ties akvorezervojn. La maraglo estas konata pro la forta kriego kaj aspekto. Ĝi prezentas estonton de Namibio.

La ŝildo staras en la flava simbolo de la dezerto, en kiu radikas la dezerta planto, la velviĉio (Welwitschia mirabilis) kiel simbolo de la traviva kapablo kaj la nacia kuraĝo. Oni surskribis plej malsupre la moton de la lando, en la angla: „Unity, Liberty, Justice” (Unueco, libereco, justeco).

La blazono estis oficiale agnoskita la 21-an de marto 1990.