Blazono de Ugando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Ugando
blazono de Ugando
blazono de Ugando
Lando:  Ugando
Uzata ekde: 9-a de oktobro 1962
vdr

La ŝtata blazono de Ugando estas en uzo ekde 9-a de oktobro 1962, post kiam la ŝtato Ugando ekestis.

La ŝildo kaj lancoj laŭ nuna registara interpreto reprezentas la volemon de la uganda popolo defendi sian landon. Estas tri bildoj sur la ŝildo: tiuj supre reprezentas la ondojn de Viktoria Lago kaj Alberta Lago; la suno en la centro reprezentas la multajn tagojn de sunbrilo en Ugando; kaj la tradicia tamburo ĉe la fundo estas simbola por dancado, kaj alvoko de homoj al renkontiĝoj kaj ceremoniado.

La ĉi-supra klarigo, pri la simboleco de la tamburo, estas distordo kiu okazis post la Sanga nacia krizo de 1966 kiam la tiama ĉefministro, Milton Obote, faris perfortan armean atakon kontraŭ la reĝo de la Regno Buganda aŭ Ganda Lando en centra Ugando, Edward Mutesa la 2-a, kiu estis la ceremonia prezidanto de la ŝtato tiutempe. La sekvan jaron, 1967, la konstitucio de la nacio estis nuligita kaj anstataŭigita kun nova kiu aboliciis la antikvajn monarkiojn de la lando - la Regnoj de Buganda, Bunjoro, Ankole, Toro, kaj la Princlando Busoga aŭ Soga Lando, igante Ugandon respubliko kaj igante Milton Obote prezidanto kun senlimaj plenumaj povoj.

Antaŭ la regado de Obote, la tamburo estis simbola por reĝeco kaj la aŭtoritato de la reĝoj de Ugando. Cetere la reĝoj de Ugando estis la unuaj kiuj uzis la tradician lentforman afrikan ŝildon en siaj heraldikaj blazonoj.

La ŝildo estas laŭflankita sur la heraldika maldekstra flanko fare de grizkrona gruo, la nacia birdo de Ugando, kiu ankaŭ videblas centre de la flago de Ugando. Dekstre estas la uganda kobo (kobus kob thomasi), subspecio de kobo kiu ĉi tie reprezentas abundan faŭnon.

La ŝildo staras sur verda tumulo, reprezentante fekundan teron, kaj rekte super reprezentado de la rivero Nilo. Du ĉefaj kultivaĵoj, kafo kaj kotono, flankigas la riveron. Malsupre estas la nacia devizo: "Por dio kaj mia lando".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]