Blazono de Niĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Niĝerio
La blazono de Niĝerio
La blazono de Niĝerio
Lando:  Niĝerio
Uzata ekde: 1960/1979
vdr

La Blazono de Niĝerio konsistas el nigra ŝildo kun ondeca blanka baldakeno (palio), simbolanta la kuniĝon de la riveroj Niĝero kaj Benue ĉe Lokoja. La nigra ŝildo reprezentas la fekundan grundon de Niĝerio, dum la du subtenantaj aŭ atakantaj ĉevaloj ambaŭflanke reprezentas dignecon. La aglo supre reprezentas forton, dum la verdaj kaj blankaj bidoj pinte de la ŝildo reprezentas la riĉan grundon.[1]

La ruĝaj floroj de la bazo estas Costus spectabilis, specio de kostusacoj kaj la nacia floro de Niĝerio. Tiu floro estis elektita por inkludo en la blazono ĉar ĝi troviĝas tra tuta Niĝerio kaj ankaŭ reprezentas la belecon de la nacio. Sur la flag-rubando ĉirkaŭ la bazo estas la nacia moto de Niĝerio ekde 1978: "Unity and Faith, Peace and Progress" ("Unueco kaj Fido, Paco kaj Progreso", iam "Peace, Unity, Freedom", "Paco, Unueco, Libereco").[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 National Symbols - Emblem. Nigeria's 50th Independence: Celebrating Greatness. Arkivita el la originalo je 6a de Majo, 2011. Alirita 21a de Majo, 2012. Arkivigite je 2020-05-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-05-22. Alirita 2021-12-09.