Blazono de la Sejŝeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la Sejŝeloj
blazono de la Sejŝeloj
blazono de la Sejŝeloj
Lando:  Sejŝeloj
Uzata ekde: 27-a de majo 1976
vdr

La ŝtata blazono de la Sejŝeloj estas en uzo ekde la 27-a de majo 1976, post kiam la ŝtato Sejŝeloj sendependiĝis.

La blazono montras ŝildon, en kiu giganta testudo situas sur verdaj grundoj. Sur la tero estas sejŝela palmo de kokoso. Malantaŭ ĝi estas blua maro kun du insuloj kaj velŝipo videbla. La ŝildo estas surtronigita per arĝenta kasko, sur kiu blankvosta tropikbirdo situas super bluaj kaj blankaj ondoj. La ŝildo estas apogita per du blankaj velfiŝoj. Sub la ŝildo la moto de Sejŝeloj estas deklarita: "Finis Coronat Opus", latine por "La Fino Kronas la Verkon", frazo tradicie atribuita al Ovidio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]