Blazono de Malio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Seal of Mali.gif

La Blazono de Malio estis oficialigita la 20-an de oktobro 1973.

Sur ĝi legeblas la moto de la lando – Un peuple, un but, une foi (franca por: „Unu popolo, unu celo, unu kredo“) – kiu aperas en artiklo 25 de la konstitucio. La moto formas duonrondan arkon kaj estas en majusklo, en la suba duono, apud rando de la blazono. La rondon formas la vortoj Republique du Mali en la supra duono.

La ŝtatblazono de Malio estas rondforma kun helblua fono. En ties mezo troviĝas la skizo de la Granda Moskeo de Djenné en orkoloro, super kiu – same en orkoloro – ŝvebas vulturo (kelkfoje piskribita kiel kolombo) rigardante maldekstre. Sube de la moskeo aperas simbolo de la suno, same en orkoloro. Ambaŭflanke de tiu troviĝas du blankaj pafarkoj kun sago.

Ĝis 1981 ekzistis blazono kun samaj simboloj, sed en alia aranĝo kaj koloro.