Granda Moskeo de Djenné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Norda muro de la moskeo kun la ĉefenirejo

La Granda Moskeo de Djenné (Dĵenne) estas la plej granda sakrala adoba konstruaĵo kaj la plej granda unuopa konstruaĵo el adobo de la mondo. Ĝi havas la bazon de 75 m x 75 m (5.625 m²) kaj estas pinto de la sudana-sahela konstruarto. La moskeo estas en mezpunkto de urbo Djenné, en Malio, en interna riverdelto de rivero Niĝero. La moskeo apartenas al plej famaj konstruaĵoj de Afriko kaj iĝis en 1988 - kun malnova urboparto de Djenné kaj aliaj arkeologiaj troviĝejoj - monda kulturheredaĵo. Antaŭ la moskeo troviĝas la foirplaco de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la moskeo Djenné, foto el la frua 20-a jc.

La konstruo de la unua moskeo de Djenné okazis inter 1180 kaj 1330. La imamo de la moskeo skribis en 1620, ke la sultano Koi Kunboro en 1180 konvertis al la Islamo antaŭ 4200 ulamoj. Lige al tio, li ofertis sian palacon al la kredantoj kaj permesis trakonstrui ĝin al unua Granda Moskeo de Djenné. Liaj ambaŭ posteuloj aldonis ankoraŭ turojn kaj murojn, tiel oni donas la fondan daton je 1240.

Amadu Hammadi Bubu (en:Seku Amadu), fondinto de la Massina-imperio, detruigis la 600-jaran konstruaĵon en 1834 per malpermeso de la renovigo kontraŭ pluvoj. Li traktis la moskeon tro luksa kaj riĉega, ĉar ĝi estiĝis el palaco. Sola parto, kiu postrestis estis la ĉirkaŭprenaĵo kun la tomboj de la lokaj gvidantoj. La dua moskeo estiĝis en 1896 sur bazoj de la malnovaj planoj, sed en pli modesta formo. Ĝi estis do denove detruita kaj oni rekonstruis la moskeon sur la originalaj planoj, grando, aspekto. La konstruado daŭris de 1906 ĝis 1907 aŭ 1909. La konstruadon gvidis, direktis, kontrolis Ismaila Traoré, prezidanto de la masonista gildo. Tiutempe Djenné estis parto de la Franca Okcidenta Afriko kaj la francoj donis politikan kaj ekonomian apogojn por la moskeo kaj la apude situanta madraso.

La "Granda Moskeo de Djenné" estis ekipita per laŭtparola sistemo, la lokaj loĝantoj sukcese kontraŭbatalis la dezirojn por tranformi la eksteran aspekton de la moskeo. Post kiam okazis modofotadoj sur la tegmento kaj en la preĝeja spaco, la nemuslimoj ne rajtas plu eniri la moskeon.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Palmaj trunkoj stabiligas la murojn de la moskeo kaj servas dum riparado kiel apogiloj

La muroj de la Granda Moskeo konsistas el sunsekigitaj, adoboj, el mortero sur argilbazo kaj el argila kovraĵo. La muroj dikas 41 ĝis 61 cm kaj trunkoj de palmoj servas eviti murajn fendiĝojn pro la grandaj temperaturaj kaj aerhumidaj ŝanĝiĝoj. La palmaj trunkoj staras el la muro kaj utilas kiel apogiloj por la riparadoj.

La adoba muro izolas la konstruaĵon dumtage, sed varmiĝas tiel ke nokte tenas varma la konstruaĵon. La ceramikaj tuboj, kiuj troetendas la murojn servas por tio, ke la precipitaĵo ne subfluas la murojn. La kiblo (preĝeja muro) de la granda moskeo estas direktita al Mekka. La kiblon superstaras tri grandaj minaretoj kaj 18 malgrandaj kupoloj. En ĉiu minareto kondukas spiralforma ŝtuparo al la tegmento, sur kiu lokiĝas globforma pinto, kiun fermas struta ovo.

La faktan moskean konstruaĵon kovras tegmento, alia duono servas kiel malfermita preĝeja halo. En la interna preĝeja halo, la moskean tegmenton apogas 90 lignaj kolonoj. Se la varmego akumuliĝas en la preĝeja halo, oni malfermas aerumajn fendojn (pli ol 100), kovratajn per ceramikaj brikoj. La dua, malfermita preĝeja halo situas en la korto malantaŭ la kovrita moskea parto. Ĝi estas ĉirkaŭita per muroj en la nordo, sudo kaj okcidento. Oni establis en la muroj arkadojn, kiuj ĉirkaŭas la internan kortegon. En ĝi povas preĝi 2000 homoj samtempe.

La akvaj damaĝoj estis la plej gravaj zorgoj de konstrumajstro Traoré, kiam li konstruigis la moskeon. La jara inundo de la rivero Bani, igis Djenné al insulo kaj ex partoj de la muro estis inunditaj. Traoré tial konstruigis la moskeon sur eta alt-ebenaĵo, sur 5.625 kvadrataj metroj. Ĝis nun, la moskeo restis sendamaĝa pro la inundoj.

Kultura graveco[redakti | redakti fonton]

Moskeo de Djenné

La loĝantoj de Dĵenne riparas la moskeon en kadro de ĉiujara festo. Dum la festo okazas muziko, manĝadoj kaj oni riparas la fendetojn en la murpartoj. La festivalo komenciĝas per konkurado de viroj, kiuj portas la argilan riparaĵon al la moskeo. Ili tie grimpas la strukturon sur la palmaj trunkoj kaj renovigas surfacon de la moskeo. La pli aĝaj anoj de la komunumo – iamaj partoprenantoj de la riparado – sidas en honora loko sor la foirplaco kaj observas la eventojn.

La Granda Moskeo de Djenné estis en la mezepoko unu el la plej gravaj islamaj centroj. Alvenis ĝis miloj da studentoj por studi tie la koranon. Kvankam ekzistas pli malnovaj moskeoj ol tiu, sed ĝi estas plej grava simbolo de Dĵenne kaj de Malio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]