Djenné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Djenné en Malio

Djenné (ankaŭ DiennéJenne) estas historie kaj komerce grava malgranda urbo en la Nigera Enlanda Delto de centra Malio. Ĝi estas ĵus okcidente de la Rivero Bani. Ĝi havas etnike diversan loĝantaron de pri ol 12.000 homoj (en 1987). Ĝi estas fama por ĝia adoba arkitekturo, plej rimarkinde la Granda Moskeo de Djenné, rekonsrtuita en 1907. En la pasinto, Djenné estis centro de komerco kaj istruo. Ĝia historia urba centro estis nomumita Monda Heredaĵo de Unesko en 1988. Administre ĝi estas parto de la Regiono Mopti.

Historio[redakti | redakti fonton]

Djenné estis fondita en ĉ. 300 a.K. per la bozo-popolo je loko konata kiel Djenné-Jeno, 1,5 km riversupren. Ĝi movis ĝian lokon en ĉ. 1043 aŭ la 13-a jarcento, kiam la urbo konvertis al Islamo. Ĉi tio kreskigis ĝian gravecon kiel merkato kaj bazo por tra-sahara komerco, baldaŭ konkuranta kun Timbuktuo.

Djenné, malgraŭ ĝia apudeco, estis neniam parto de la Malia Imperio. Ĝi ekzistis kiel sendependa urboŝtato protektita per muroj kaj la geografio de la enlanda delto. Laŭ legendo, la Malia Imperio provis konkeri la urbon 99-foje, ĝis sukceso. Djenné ne estis konkerita ĝis 1473 fare de la Songhaja Imperio sub gvido de Sonni Ali. La sieĝo de Djenné onidire daŭris 7 monatojn kaj 7 tagojn, kulminante en la morto de la urba reĝo kaj ĝia kapitulado.

La vidvino de la urbo geedziĝis kun Sonni Ali kaj la paco estis restaŭrita. En 1591, Maroko venkis la urbon, poste detruante Songhajan regon en la regiono. En la 1600-aj jaroj, Djenné estis kreskanta centro de komerco kaj lerno. Karavanoj de Djenné frekventis sudajn komercantajn urbojn kiel Begho, Bono Manso kaj Bonduku .

Djenné estis parto de la Bambara Imperio de 1670 ĝis 1818, tiu de Massina Imperio sub Fulani-a gvidanto Amadou Lobbo de 1818 ĝis 1861, kaj la Imperio Toucouleur sub Umar Alta de 1861 ĝis 1893. La francoj fine konkeris la urbon tiujare. Dum ĉi tiu periodo komerco deklinaciis kaj la urba graveco kun ĝi..

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ, Djenné estas agrikultura komerca centro por fiŝo, kafo kaj kolanukso. Ĝi estas konata pro ĝia granda Lunda merkato.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Allogaĵoj inkluzivas la Tombon de Tupama Djenepo, kiu en legendo estis oferita sur la fundamentanto de la urbo, kaj la retsaĵoj de Jenné-Jeno, grava urbo de la 3-a jarcento a.K. ĝis la 13-a jarcento.

Djenné estas rimarkinda, ke ĝi iĝas insulo pro rivera pligrandiĝo je fino de la pluvsezono.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La enloĝantoj de Djenné plejparte parolas songhajajn lingvojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

13°54′N 4°33′U  /  13.9°N, 4.55°U / 13.9; -4.55 (Djenné)Koordinatoj: 13°54′N 4°33′U  /  13.9°N, 4.55°U / 13.9; -4.55 (Djenné)