Oriks-antilopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Oriks-antilopo
Paŝtantaj oriks-antilopoj
Paŝtantaj oriks-antilopoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Hippotraginae
Genro: Oryx
Oryx gazella
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La oriks-antilopojoriksoj (Oryx gazella) estas afrika remaĉulo, apartenanta al ordo parhufuloj (Artiodactyla), al familio bovedoj (Bovidae). Ĝi vivas sur savanoj de sudorienta Afriko, pli malfrue ĝi vivis ankaŭ en suda parto de la kontinento. Oni enportis la specion en Meksikon kaj en sudan parton de Usono, kie tiel plimultiĝis, ke damaĝas per sia paŝtado en la loka ekosistemo. Oni distingas sep subspeciojn, sed oni ne rekonas tiujn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa antilopo vivas en Angolo, Bocvano, Namibio, Sud-Afriko kaj Zimbabvo. Se oni konsideras la araba bejzo (Oryx leucoryx) ties subspecio, tiukaze ĝi vivas eĉ en Orienta Afriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La oriks-antilopo estas plej granda specio en sia genro. Ĝi kolo estas muskola, la haŭto estas dika kaj dura. La vango estas blanka kun nugra masko. La dorso, postaĵo kaj la flanko estas baze grizbruna, la ventro estas blanka, la du kolorojn dividas po unu horizontala nigra strio en ambaŭ flankoj, kiu etendiĝas eĉ sur la gambojn. De tio suben la kruroj estas blankaj. Ĝia vosto estas nigra.

La virbestoj estas pligrandaj ol la inoj, krom tio ili simile aspektas. Ili postkola alto estas 115–125 cm, la tuta korpolongo 180–195 cm. Ĝia maso estas 180–225 kg (ĉe maskloj eĉ 240). La ringaj, nigraj kavkornoj milde kurbiĝas, longas 60–150 cm. La maskloj havas ĝenerale pli mallongajn kaj maldikajn kavkornojn ol la virbestoj.

Konduto[redakti | redakti fonton]

La oriks-antilopoj ŝatas la larĝaspektajn herbajn savanojn. Ili vivas en aro kaj daŭre migras inter la paŝtejoj, vorante herbojn. Ili bone toleras la varmegon, kun limigita akvobezono. Ili kapablas toelri eĉ 10 celsius-gradan altiĝon de la korpotemperaturo kaj tiam malpliiĝas eĉ la korpa elvaporiĝo.

La oriks-grupoj konsistas ĝenerale el 14 bestoj, malofte 50 – eĉ 200 okaze de nutraĵ-abundo - oriksoj paŝtas kune. En la pli grandaj gregoj, plinombras la jam naskitaj femaloj (sed kunestas ankaŭ viroriksoj), dum la pli malgrandajn grupojn karakterizas la seksa unueco: ili konsistas aŭ el junaj maskloj aŭ el femaloj kaj ties inaj idoj.

La miksaj gregoj montras hierarĥion, kun dominanta masklo, kiun sekvas en la hierarĥio dominanta femalo. La dominanta masklo plej ofte sekvas la gregon kaj kunpelas la postrestintojn. Okaze de pli granda grego, malofte aperas ankaŭ t.n. beta-masklo, kiu sekvas en la hierarĥio la dominantan masklon.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Novnaskita oriks-antilopa ido

La reproduktado de oriks-antilopoj ne sekvas la sezonon. La dominantaj maskloj iam ajn povas kopuli kun la seks-ardaj, seksmaturaj femaloj. La femaloj seksmaturiĝas je la dua jaraĝo kaj ene de 8,5 monatoj naskas la idon. La idoj pezas ĉe naskiĝo 9-15 kilogramojn kaj estas tute brunaj. Dum ses semajnoj, la idoj restas en kaŝita loko kaj ne sekvas la patrinon, kiu revenas 2-3-foje en tago por suĉnutri ilin. La disiĝo okazas en la aĝo de 3,5 monatoj, kiam la idoj jam pompas en plenkreskaj koloroj. La junaj maskloj tiam forlasas la grupon, dum la inaj idoj restas kun la patrino kaj la grupo.

La junaj oriks-antilopoj estas ŝatataj predoj de rabobestoj: leonoj, leopardoj, gepardoj kaj makulaj hienoj. Interese estas, ke la plenkreskaj oriksoj neniam uzas la kornojn por defendado, ili ĉiam fuĝas.

Protektiteco[redakti | redakti fonton]

Oriks-antilopo kaj stria gnuo dum paŝtado, en la Pekina Zooĝardeno

Sur la mondo vivas ĉ. 275 000 oriks-antilopoj, tiel ĝi estas ĉasabla besto.

La indiĝenoj ĉasis/ĉasas ĝin ne ĉefe por la viando, sed por la dika haŭto (pelto) kaj la pika korno, ĉar oni povas pretigi el tiuj elstarajn ŝildojn, lancojn. Ĝi estas ŝatata por la pagantaj ĉasistoj pro la enorma trofeo.

Simbolo[redakti | redakti fonton]

La oriks-antilopo simbolas persistemon kaj malluksemon, la pretecon konfronti vivon en la dezerto. Ĝi estas la blazona besto de Namibio kaj krome troviĝas en la blazonoj de aliaj regionoj en suda Afriko, ekzemple provinco Norda Kablando.