Flago de Namibio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Namibio
Flago de Namibio
Flago de Namibio
nacia flago
Lando {{{1 Namibio
Uzo 111111
Proporcio 2:3
Priskribo Tri oblikvaj strioj blua, ruĝa kaj verda, apartigitaj per blankaj strietoj. En la supra maldekstra angulo, flava suno kun radioj.
Oficialigo 21-a de marto 1990
vdr

La flago de Namibio estis oficialigita la 21-an de marto 1990, okaze de la sendependiĝo de la lando el Sud-Afriko.

La elekto de la koloroj baziĝis sur la flago de la ĉefa movado por liberiĝo de la lando, la Sudokcidentafrika Popola Organizado (SWAPO). Tiu flago estis enkondukita en 1971, kaj konsistis el oblikvaj strioj blua, ruĝa kaj verda, la karakterizaj koloroj de la ovamboj (la ĉefa etno en Namibio).

La flago de Namibio ankaŭ inspiriĝis el la koloroj de la Demokrata Alianco de Turnhalle, namibia politika partio kiun karakterizas la koloroj ruĝo, blanko kaj bluo.

Fine, la orkolora suno reprezentas vivon kaj energion.

Okaze de la oficialigo de la flago, post konkurso kiun partoprenis 850 proponoj, la registaro alternative sciigis, ke la simbolojn oni devas kompreni jene: la ruĝa koloro simbolas la popolon kaj la heroecon de la popolo, eltenecon de la popolo por konstruo de pli bona kaj egalrajtojn donanta estonto; la verda koloro simbolas la plantaron kaj la naturajn rimedojn; la blua la ĉielon, la Atlantikon, marajn resursojn de Namibio, la pluvon kaj la riverfluojn; la blanka aludas je paco kaj unueco.

La ora sundisko estas simbolo de la vivo kaj energio, kaj ĝiaj 12 radioj signifas la diversajn etnojn de la lando. La orflava koloro simbolas la dezerton Namibo kaj la ebenaĵojn.

Historiaj flagoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]