SWAPO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bazaj informoj
partia emblemo
partia flago
Fondodato: 19-a de aprilo 1960
Prezidanto: Sam Nujoma
Ĝenerala sekretario: Ngarikutuke Tjiriange
Nacia Asembleo de Namibio 55 seĝoj (75,60 %)
Nacia Konsilio de Namibio 24 seĝoj (85,40 %)
Retejo swapo.org.na

La Sud-Okcident-Afrika Popola Organizo (SWAPO, prononco "Sŭapo") (afrikanse Volksorganisasie van Suidwes-Afrika; angle South-West Africa People's Organisation, germane Südwestafrikanische Volksorganisation) estas politika partio en Namibio kaj ekde la ŝtata sendependiĝo de Namibio dum la jaro 1990 per plimulto de proksimume du trionoj de la voĉoj konsistigas la registaron de la lando. Antaŭe la SWAPO estis la marksisme orientigita liberiga movado de Namibio.

Fondodato de la partio estas la 19-a de aprilo. Gvidaj fondomembroj estas Herman Toivo ja Toivo kaj Samuel Nujoma. Grava antaŭa organizaĵo, kiu preparis la vojon por la fondo de SWAPO, estis la Ovambolanda Popola Organizo (OPO). La organizaĵo SWAPO unue de bazoj en Zambio kaj poste en Angolo inter alie organizis armitajn batalojn kontraŭ la armeo kaj postenuloj de la ŝtato Sud-Afriko tiam okupanta Namibion.

La plej multaj subtenantoj de kaj voĉdonantoj por la partio estas inter la Ovambo-namibianoj loĝantaj en la nordo de la lando kaj en la ĉefurbo Vindhuko - la plej granda etno de Namibio, kiu konsistigas duonon de la loĝantaro. Ankaŭ la plej multaj aktivaj politikistoj de la partio kaj plej multaj aktivuloj de la junulara ligo de la partio venas el tiu etno. Pro la forta subteno el la enloĝantaro la partio ekde la jaro 1989 tenis sian absolutan plimulton en la Nacia Asembleo de Namibio, kiu entute konsistas el 75 parlamentanoj (vidu la sekvan tabelon).

Parlamenta baloto Procentaĵo de la voĉoj Seĝoj
2004 75,60 % 55
1999 76,30 % 55
1994 72,72 % 53
1989 57,32 % 41

Historio[redakti | redakti fonton]

balota afiŝo de la partio
  • 1961 - decido favore al preparo por armita batalo
  • 18-a de julio 1966 - komenco de la armita batalo kontraŭ la sudafrika okupanta potenco
  • 26-a de aŭgusto 1966 - unua konfrontiĝo kun la armeo de Sud-Afriko
  • 4-a de majo 1978 - kadre de aviadila atako de la sudafrika armeo al la centra bazo de la SWAPO en Cassinga (Angolo) mortas plurcento da SWAPO-anoj
  • 1982: Kadre de bataloj inter sudafrikaj armeanoj kaj la SWAPO mortas 1268 batalantoj de la liberiga movado kaj 77 sudafrikaj soldatoj
  • SWAPO-prezidanto Sam Nujoma fine de majo 1983 alvokas la ĝeneralan sekretarion de Unuiĝintaj Nacioj (UN), Perez de Cuellar, ektrakti kun la ŝtato Sud-Afriko kaj la movado SWAPO pri armistico kaj pri realigo de la UN-rezolucio 435, kiu postulas paciĝon de la regiono.
  • Dum pluraj armeaj operacioj de la sudafrika armeo pli ol 5000 soldatoj invadas la sudon de Angolo ĝis 250 kilometrojn norde de la ŝtata limo kaj detruas armeajn bazojn de la liberiga movado. Ĝis mezo d eaŭgusto 1983 mortas 418 418 SWAPO-batalantoj kaj 24 sudafrikaj soldatoj. La armeo de Sud-Afriko dumtempe kontrolas la tri sudajn provincojn de Angolo.
  • 7-a de novembro ĝis 11-a de novembro 1989: Dum la unuaj liberaj balotoj en Namibio la partio SWAPO dominas super la Demokratia Gimnastikeja Alianco (DTA) kaj estas subtenata fare de 57 procentoj de la voĉdonantoj. La unua ŝtata prezidaento de la sendependiĝinta Namibio estas la SWAPO-gvidanto Sam Nujoma.
  • 8-a de decembro 1994: La partio SWAPO dum la parlamentaj balotoj ricevas 53 el la 72 parlamentaj seĝoj.
  • 1999: Sam Nujoma komencas sian trian oficoperiodon kiel prezidento de Namibio, post kiam li ekigis konstitucian ŝanĝon, kiu ebligis tiun trian oficadon.
  • 2004: Dua prezidento de sendependa Namibio iĝas Hifikepunye Pohamba. Sam Nujoma tamen ĝis la jaro 2007 restas prezidanto de la partio SWAPO.