Nacia Konsilio de Namibio
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 16 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
La Nacia Konsilio (angle National Council) estas la unua ĉambro de la parlamento de la Respubliko Namibio. La Nacia Asembleo de Namibio konsistigas la duan ĉambron.
Laŭ la namibia konstitucio de marto 1990 la Nacia Konsilio de Namibio havas politike konsilan funkcion kaj konsistas el 26 deputitoj, po du el la 13 regionaj konsilioj de la la ŝtato.
Rezultoj de la lastaj parlamentaj balotoj kaj disdivido de la seĝoj en la Nacia Konsilio:
| Partio | Seĝoj 1992 | Seĝoj 1998 | Seĝoj 2004 |
|---|---|---|---|
| SWAPO | 19 | 21 | 24 |
| Demokratia Gimnastikeja Alianco (DTA) | 6 | 4 | 1 |
| Unuiĝinta Demokratia Fronto (UDF) | 1 | 1 | 1 |
| 26 | 26 | 26 |
Nacia Asembleo kaj Nacia Konsilio havas sian sidejon en la nacia ĉefurbo Vindhuko kaj kunvenas en la tiel nomata "palaco de inko".
Eksteraj ligiloj[redakti]
oficialaj paĝoj de la Nacia Konsilio (en la angla)
balotoj en Namibio
regionaj balotoj en Namibio (en la germana)

