Nacia Asembleo de Namibio
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 16 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
La Nacia Asembleo (angle National Assembly) estas la dua ĉambro de la parlamento de la Respubliko Namibio. La Nacia Konsilio de Namibio konsistigas la unuan ĉambron de la parlamento.
Laŭ la namibia konstitucio de marto 1990 la Nacia Asembleo de Namibio havas 72 deputitojn, kiuj elektiĝas en ĝeneralaj balotoj por daŭro de 5 jaroj. Ses el la deputitoj estas rekte nomumitaj de la ŝtata prezidento kaj tial ne havas rajton partopreni en voĉdonoj. Prezidanto de la Nacia Asembleo estas Theo-Ben Gurirab.
Rezultoj de la parlamentaj balotoj de la 15-a kaj 16-a de novembro 2004:
| Partio | Procentaĵo da voĉoj | Seĝoj |
|---|---|---|
| 75,60 % | 55 | |
| 7,20 % | 5 | |
| Demokratia Gimnastikeja Alianco (DTA) | 5,02 % | 4 |
| Nacia Unueca Demokratia Organizaĵo (NUDO) | 4,10 % | 3 |
| Unuiĝinta Demokratia Fronto (UDF) | 3,50 % | 3 |
| Respublikana Partio | 1,90 % | 1 |
| Monitor Action Group (MAG) | 0,80 % | 1 |
| Nomumitaj parlamentanoj | 6 | |
| 100% | 78 |
Nacia Asembleo kaj Nacia Konsilio havas sian sidejon en la nacia ĉefurbo Vindhuko kaj kunvenas en la tiel nomata "palaco de inko".

