Verda stelo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri la verda stelo kiel simbolo de Esperanto. Pri samnomaj Esperanto-grupoj vidu Verda stelo (apartigilo).

La verda stelo
Variaĵo de la verda stelo

La verda stelo estas la plej simpla simbolo de esperanto komune uzata ekzemple kiel broĉo aŭ gluebla aŭtoŝildo. La verdo simbolas la esperon, la kvin pintoj la kvin (laŭ tradicia kalkulo) kontinentojn. La verda stelo videblas sur la Esperanto-flago.

[redakti] Historio

1892: Komence la signo estis nur sur papero (presaĵoj, leterpapero, ktp.). En tiu jaro en La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj kaj cititaj faktoj pri tio ke jam ekzistis vizitkartojkovertoj kun surpreso EsperantistoEsperanto, kiam estiĝis propono ke ĉiu esperantisto portu ian signon.

1893: Aperis proponoj pri breloko portata sur la ĉeneto de poŝa horloĝo, apud la nazumo, ktp. Louis de Beaufront konsilas ke entute ĉio, kiu tuŝas nian aferon, havu verdan koloron kaj portu supre stelon.

1895: Pretigo de verdaj kovertoj kun ora stelo. Dum la Unua Esperanto-Konferenco en Calais-Dover, estas propono de Sr. Pourcine por enkonduko de unu komuna signo Esperantista, nome la verdan stelon, kiam ĉiuj aliaj ĝistiame koncernis alikoloran, eĉ nigran.

[redakti] Vidu ankaŭ

•  Jubilea simbolo
•  Esperanto-flago
•  Insigno de Esperanto

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  Retpaĝo kontraŭ la uzo de la Verda stelo kiel simbolo de Esperanto
Aliaj lingvoj